Al la enhavo

'La' sen O-vorto

de zan, 2012-marto-27

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2012-marto-27 10:56:17

La uzo de 'la' sen O-vorto estas erara, ĉu ne?

Vidu la viron.
Vidu tiun.
*Vidu la.

Uralo (Montri la profilon) 2012-marto-27 11:16:22

Jes, tio estas erara. Ĉar 'la' estas artikolo, kaj post ĝi estu ĉiam O-vorto.

zan (Montri la profilon) 2012-marto-27 11:24:17

Sekve mi pensas, ke "ĝis la" estas erara.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-27 11:29:10

Tre sprite, Zan

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-27 11:36:39

zan:Sekve mi pensas, ke "ĝis la" estas erara.
Strikte jes.

TatuLe (Montri la profilon) 2012-marto-27 11:42:38

Ankaŭ nura Ĝis! havas la saman "problemon", ĉu ne? Prepozicion, strikte, devus sekvi io.

Parolo ne ĉiam konsistas el kompletaj frazoj.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-marto-27 12:21:49

Neniam mi akordis kun esprimoj kiel "ĝis" aŭ "ĝis la".
"Ĝis"... kio, aŭ "ĝis la"... kio??

Ŝajnas ke kelkaj emas esti mallongvortuloj. demando.gif
Mi ŝatas kaj preferas kompletajn esperantajn frazojn.
Dankon al Zan pro sia spriteco.

Ĝis la venonta fojo.
Amike.

zan (Montri la profilon) 2012-marto-27 12:36:32

TatuLe:Ankaŭ nura Ĝis! havas la saman "problemon", ĉu ne? Prepozicion, strikte, devus sekvi io.
Ĝis estas ankaŭ fraz-ligilo. Laŭ PMEG: Ĝis enkondukas subfrazon.
Estas malpli nature forlasi O-vorton post la, ol forlasi sabfrazon post enkondukilo.
"Ni estu bonaj, ĝis......(ĝis ni denove renkontiĝos)"

tommjames (Montri la profilon) 2012-marto-27 12:40:07

Ĉu ĉio ĉi eĉ iel ajn gravas? La esprimoj "ĝis" kaj "ĝis la" estas partoj de la lingvo, sekve estas pedante nomi ilin eraraj.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-28 09:15:51

La diskombabulaĵo alvenis frue. La kio, alvenis frue?

Ne protestu, ke 'kio' ne estas o-vorto. Ĝi ja finiĝas per 'o'.

Cetere, ĉu ne 'o-vorto' estas iu speco de infaneca parolo. Plenkreskuloj diras 'substantivo'.

Reen al la supro