Sisu juurde

'La' sen O-vorto

kelle poolt zan, 27. märts 2012

Postitused: 34

Keel: Esperanto

zan (Näita profiili) 27. märts 2012 10:56.17

La uzo de 'la' sen O-vorto estas erara, ĉu ne?

Vidu la viron.
Vidu tiun.
*Vidu la.

Uralo (Näita profiili) 27. märts 2012 11:16.22

Jes, tio estas erara. Ĉar 'la' estas artikolo, kaj post ĝi estu ĉiam O-vorto.

zan (Näita profiili) 27. märts 2012 11:24.17

Sekve mi pensas, ke "ĝis la" estas erara.

sudanglo (Näita profiili) 27. märts 2012 11:29.10

Tre sprite, Zan

darkweasel (Näita profiili) 27. märts 2012 11:36.39

zan:Sekve mi pensas, ke "ĝis la" estas erara.
Strikte jes.

TatuLe (Näita profiili) 27. märts 2012 11:42.38

Ankaŭ nura Ĝis! havas la saman "problemon", ĉu ne? Prepozicion, strikte, devus sekvi io.

Parolo ne ĉiam konsistas el kompletaj frazoj.

antoniomoya (Näita profiili) 27. märts 2012 12:21.49

Neniam mi akordis kun esprimoj kiel "ĝis" aŭ "ĝis la".
"Ĝis"... kio, aŭ "ĝis la"... kio??

Ŝajnas ke kelkaj emas esti mallongvortuloj. demando.gif
Mi ŝatas kaj preferas kompletajn esperantajn frazojn.
Dankon al Zan pro sia spriteco.

Ĝis la venonta fojo.
Amike.

zan (Näita profiili) 27. märts 2012 12:36.32

TatuLe:Ankaŭ nura Ĝis! havas la saman "problemon", ĉu ne? Prepozicion, strikte, devus sekvi io.
Ĝis estas ankaŭ fraz-ligilo. Laŭ PMEG: Ĝis enkondukas subfrazon.
Estas malpli nature forlasi O-vorton post la, ol forlasi sabfrazon post enkondukilo.
"Ni estu bonaj, ĝis......(ĝis ni denove renkontiĝos)"

tommjames (Näita profiili) 27. märts 2012 12:40.07

Ĉu ĉio ĉi eĉ iel ajn gravas? La esprimoj "ĝis" kaj "ĝis la" estas partoj de la lingvo, sekve estas pedante nomi ilin eraraj.

sudanglo (Näita profiili) 28. märts 2012 9:15.51

La diskombabulaĵo alvenis frue. La kio, alvenis frue?

Ne protestu, ke 'kio' ne estas o-vorto. Ĝi ja finiĝas per 'o'.

Cetere, ĉu ne 'o-vorto' estas iu speco de infaneca parolo. Plenkreskuloj diras 'substantivo'.

Tagasi üles