Więcej

Malfarenda: devas ne fari, aŭ povas ne fari?

od Eltwish, 29 marca 2012

Wpisy: 5

Język: Esperanto

Eltwish (Pokaż profil) 29 marca 2012, 02:49:57

Saluton! Kaj pardonu, se tia fadeno jam ekzistis, sed mi ne povis trovi la respondo.

Mia demando temas pri neigo de "enda" kaj "devi".

Unue, ĉu "oni ne devas fari tion" signifas "se iu farus tion, estus malbone", aŭ "ĉiu povas fari aŭ ne fari tion, ne gravas"? Mi kredas ke la unua estas ĝusta, sed mi scias ke, ekzemple, en la angla kaj la germana, tio malsamas. Kaj sekve, ĉu oni iam dirus "maldevi"?

Due, kiel vi komprenas "malfarenda" kaj "nefarenda"? Ĉu oni povas uzi "enda" por krei vorton kiu signifas "io, kiel ke se oni ĝin farus, estus malbone"?

Dankon multe!

darkweasel (Pokaż profil) 29 marca 2012, 05:11:19

Mi ne devas fari tion. = Ne ekzistas devo, ke mi faru tion.
Mi devas ne fari tion. = Ja ekzistas devo - devo, ke mi ne faru tion. Do tio pli-malpli samsignifas kun mi ne rajtas fari tion.

Iuj aŭtoroj mallogike uzas la unuan, kiam ili celas la duan, sed tio ne ŝajnas al mi rekomendinda.

Maldevi ne ŝajnas al mi sencohava.

Malfarenda laŭ mi tradukiĝus al la angla kiel "that has to be undone". Nefarenda povus teorie esti analizata kiel ne-farenda kaj kiel nefar-enda, sed plej ofte almenaŭ mi analizus ĝin en la unua maniero, t.e. oni ne devas fari tion.

sudanglo (Pokaż profil) 29 marca 2012, 10:07:39

La ebla signifo de maldevo estas interesa temo.

Kion signifus Tio, kion ni antaŭe konsideris devo, devas nun esti rigardata kiel maldevo?

Eltwish (Pokaż profil) 29 marca 2012, 15:40:14

Ah, dankon darkweasel, tiu klarigo de ne devi kaj devi ne ŝajnas al mi perfekte senchava.

Mi povas vidi kial oni komprenus malfarenda kiel that must be undone ĉar malfari havas kutiman signifon, sed kiel oni komprenas vortojn, eksemple, kiel "maldirenda" aŭ "malridenda"? Ĉu la antaŭa povas signifi "kion oni devas ne diri", aŭ ŝajnas nesenchava?

sudanglo (Pokaż profil) 31 marca 2012, 11:27:57

Ne ĉiu mal-vorto devas havi klaran signifon.

Kiam mi estis juna mi lernis la francon kaj Latinon en la lernejeo. Sed poste mi iris al la mal-lernejo, kie mi mal-lernis la Latinan. Fakte, mi estis unu el la plej bonaj mallernantoj kaj ec ricevis premion pro preskaŭ 100% mallernado de tiu lingvo.

Wróć do góry