Substantiva/adjektiva akordo
از sengir_assassin, 6 سپتامبر 2007
پستها: 4
زبان: Esperanto
sengir_assassin (نمایش مشخصات) 6 سپتامبر 2007، 5:40:14
Mi opinias, ke ĝi estas malbezona. Sed mi ne vokadas la forigadon, sed mi ne komprenas.
mnlg (نمایش مشخصات) 6 سپتامبر 2007، 7:31:02
sengir_assassin:Kial Esperanto havas substantiva/adjektiva akordo?Kial esperanto havas u kaj ŭ, sed ne i kaj ix?
Kial esperanto havas apartan leteron c por sono 'ts' sed ne ekzistas aparta letero (ekzemple "zx") por sono 'dz'?
Kial esperanto havas formojn singularan kaj pluralan sed ne dualan?
Kial esperanto ne pluraligas aferojn per duobligo de la substantivo? Multaj lingvoj ĉefe en Oceanio tiel kondutas (libro libro = libroj). Tio permesus al ni forigi eĉ la finaĵon -j!
Esence, Esperanto estas tia, ĉar oni tiel ĝin desegnis. Oni povas diri ke tio kion vi kritikas povas esti utila en neklara komunikomedio por helpi komprenon kaze ke la plurala finaĵo de la substantivo ne bone aŭdiĝis.
donmiguel (نمایش مشخصات) 6 سپتامبر 2007، 8:19:21
sengir_assassin:Kial Esperanto havas substantiva/adjektiva akordo? Kvankam ĝi estas parto de lingvoj naturaj, mi ne komprenas tial ni diras, "La hundoj negraj ĉasis la katojn multajn" anstataŭ "La hundoj negra ĉasis la katon multan"."Mi havas tri amikojn. Tie ili staras: Ili portas nigrajn kaj ruĝan puloverojn."
Mi opinias, ke ĝi estas malbezona. Sed mi ne vokadas la forigadon, sed mi ne komprenas.
Do=> du el ili portas nigrajn puloverojn..
awake (نمایش مشخصات) 11 سپتامبر 2007، 10:58:12
sengir_assassin:Kial Esperanto havas substantiva/adjektiva akordo? Kvankam ĝi estas parto de lingvoj naturaj, mi ne komprenas tial ni diras, "La hundoj negraj ĉasis la katojn multajn" anstataŭ "La hundoj negra ĉasis la katon multan".
Mi opinias, ke ĝi estas malbezona. Sed mi ne vokadas la forigadon, sed mi ne komprenas.