Al la enhavo

kion ni povas fari por esti malfeliĉaj , malgajaj kaj mallertaj?

de Paquillo, 2012-marto-30

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Paquillo (Montri la profilon) 2012-marto-30 18:50:40

kion ni povas fari por esti malfeliĉaj , malgajaj kaj mallertaj?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-30 19:16:04

Forigite

Paquillo (Montri la profilon) 2012-marto-30 20:22:32

Ni povas legi ĉiutage la novaĵojn pri la hispana ekonomio

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-marto-30 20:41:04

Paquillo:Ni povas legi ĉiutage la novaĵojn pri la hispana ekonomio
Ĉu vi jam legis pri la greka, la portugala aŭ la irlanda ekonomio?

Paquillo (Montri la profilon) 2012-marto-30 20:52:04

antoniomoya:
Paquillo:Ni povas legi ĉiutage la novaĵojn pri la hispana ekonomio
Ĉu vi jam legis pri la greka, la portugala aŭ la irlanda ekonomio?
Ne memorigu al mi pri ili, mi jam havas sufiĉe kun miaj problemoj!

Paquillo (Montri la profilon) 2012-marto-30 21:12:02

Ni povas rakonti cent foje la fabelon pri ruĝa ĉapeto al niaj infanoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-30 21:39:57

Ni povas ĉiutage legi ĉiujn mesaĝojn en la (Esperantlingva) forumo de lernu! kaj kaposkui pro la multeco de sensencaĵoj.

Laf (Montri la profilon) 2012-marto-30 22:00:12

Homoj, la demando ne tekstis ...por esti feliĉa, gaja kaj lerta sed por esti ...mal.. mal.. mal.. Do se iu volas esti malfeliĉa, malgaja kaj mallerta mi proponas al li vivi en Serbujo ploro.gif malgajo.gif

Paquillo (Montri la profilon) 2012-marto-31 08:59:37

ni povas aparteni al imperiema lando kaj ankoraŭ ne kontroli la tutan mondon. demando.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-marto-31 09:26:56

Ni povas partopreni en senfina diskuto (alifadene ĉe Lernu) pri la ekzisto de Dio.

Reen al la supro