目次へ

kion ni povas fari por esti malfeliĉaj , malgajaj kaj mallertaj?

Paquillo,2012年3月30日の

メッセージ: 26

言語: Esperanto

Paquillo (プロフィールを表示) 2012年3月30日 18:50:40

kion ni povas fari por esti malfeliĉaj , malgajaj kaj mallertaj?

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年3月30日 19:16:04

Forigite

Paquillo (プロフィールを表示) 2012年3月30日 20:22:32

Ni povas legi ĉiutage la novaĵojn pri la hispana ekonomio

antoniomoya (プロフィールを表示) 2012年3月30日 20:41:04

Paquillo:Ni povas legi ĉiutage la novaĵojn pri la hispana ekonomio
Ĉu vi jam legis pri la greka, la portugala aŭ la irlanda ekonomio?

Paquillo (プロフィールを表示) 2012年3月30日 20:52:04

antoniomoya:
Paquillo:Ni povas legi ĉiutage la novaĵojn pri la hispana ekonomio
Ĉu vi jam legis pri la greka, la portugala aŭ la irlanda ekonomio?
Ne memorigu al mi pri ili, mi jam havas sufiĉe kun miaj problemoj!

Paquillo (プロフィールを表示) 2012年3月30日 21:12:02

Ni povas rakonti cent foje la fabelon pri ruĝa ĉapeto al niaj infanoj.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年3月30日 21:39:57

Ni povas ĉiutage legi ĉiujn mesaĝojn en la (Esperantlingva) forumo de lernu! kaj kaposkui pro la multeco de sensencaĵoj.

Laf (プロフィールを表示) 2012年3月30日 22:00:12

Homoj, la demando ne tekstis ...por esti feliĉa, gaja kaj lerta sed por esti ...mal.. mal.. mal.. Do se iu volas esti malfeliĉa, malgaja kaj mallerta mi proponas al li vivi en Serbujo ploro.gif malgajo.gif

Paquillo (プロフィールを表示) 2012年3月31日 8:59:37

ni povas aparteni al imperiema lando kaj ankoraŭ ne kontroli la tutan mondon. demando.gif

antoniomoya (プロフィールを表示) 2012年3月31日 9:26:56

Ni povas partopreni en senfina diskuto (alifadene ĉe Lernu) pri la ekzisto de Dio.

先頭にもどる