Kwa maudhui

Interreta etiketo: la malbonaj spertoj

ya patrik, 31 Machi 2012

Ujumbe: 14

Lugha: Esperanto

patrik (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2012 12:34:02 alasiri

Mi faris tiun ĉi fadenon, por ke oni povas rakonti pri la miskomprenoj kaj bedaŭrindaj okazoj en la interreto, kiujn oni persone spertis, kaj ankaŭ diskuti pri ret-etiketo, ĝenerale.

Miakaze, mi povas miskompreni personojn. Kiam ekzemple mia kunbabilanto ne respondas kaj silentas, mi sentas ofendon, ĉar tio estas por mi malrespekta. Sed certe, tio ne ĉiam estas la kazo. Kaj fojfoje, mi ofendiĝas je certaj ŝercoj, kaj poste mi sentiĝas plena je kulpo. Mi nature estas serioza persono, kaj do mi traktas babiladon kiel seriozan aferon. Sed tiu seriozeco igas min tre koleriĝema kaj tre ofendiĝema, kaj mi tion malŝatas.

Kion vi opinias pri tio?

flipe (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2012 3:36:57 alasiri

Pri tiaj aferoj, mi uzas la poemon 38 de la Daodeĝingo, de Laozio.

dombola (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2012 4:22:51 alasiri

patrik:Mi faris... igas min tre koleriĝema kaj tre ofendiĝema, kaj mi tion malŝatas.

Kion vi opinias pri tio?
Malsaĝulo tuj montras sian koleron;
Sed saĝulo ignoras ofendon. Sen.12,16

dombola (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2012 4:24:05 alasiri

flipe:Pri tiaj aferoj, mi uzas la poemon 38 de la Daodeĝingo, de Laozio.
Kion ĝi diras kaj kie ni povas trovi tiun verkon interrete?

Interretano (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2012 5:16:18 alasiri

dombola:
flipe:Pri tiaj aferoj, mi uzas la poemon 38 de la Daodeĝingo, de Laozio.
Kion ĝi diras kaj kie ni povas trovi tiun verkon interrete?
La vera sanktulo ne konscias pri sia boneco,
tial li estas bona.
La malsaĝulo penas esti bona,
kaj tial ne estas bona.
La vera sanktulo faras nenion,
sed nenio estas nefarita.


El la Vikipedia artikolo pri Daŭdeĝingo.

flipe (Wasifu wa mtumiaji) 31 Machi 2012 5:28:56 alasiri

dombola:Kion ĝi diras kaj kie ni povas trovi tiun verkon interrete?
La plej alta virto ne estas virta; pro tio ĝi havas veran virtecon. La plej malalta virto neniam perdas la vidon je sia virteco; pro tio ĝi ne havas veran virtecon.

La plej alta virto ne agas, tamen ĝi ne havas kialon por agi tiamaniere. La plej alta homeco agas, tamen ĝi ne havas kialon por agi tiamaniere. La plej alta justeco agas kaj ĝi havas kialon por agi tiamaniere. La plej alta dececo agas kaj kiam neniu obeas, ĝi minacas kaj devigas la homojn obei.

Pro tio, nur se la Tao estas perdita ni havas virton. Nur se la virto estas perdita ni havas homecon. Nur se la homeco estas perdita ni havas justecon. Kaj nur se la justeco estas perdita ni havas dececon.

Koncerne dececo, ĝi estas nur la maldika bordero de fideleco kaj sincereco kaj la komenco de malordo.

Pro tio, la granda homo, restas en la dika kaj ne restas en la maldika; restas en la frukto kaj ne en la floro.

Pro tio li forĵetas tion kaj prenas ĉi tion.

Portugale laŭ la ĉina skribo, sen poezia interpreto, tradukita de Mário Bruno Sproviero

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 1 Aprili 2012 9:57:18 asubuhi

Iam mi kredis ke reta etiketo konsistis nur ne skribi majuskle (ĉar Iu Persono iam decidis, ke tio estas malbona), kaj krom tio oni rajtas fari ĉion ajn oni volas.

Fakte, mia persona etiko estas ke oni ne faru rete tion kion oni ne faras en la normala vivo, ekezmple ne devigi iun perdi dek minutojn por aŭskulti malbonan ŝercon kiu videble tedas lin.

Sed oni nepre NE (pardonpeton al Iu Persono!) devas atendi, ke la aferoj okazas ĉiam kiel en la normala vivo. Komputila-interreta sistemo ne estas fidebla, ĝi ne ĉiam funkcias, kaj estas pluraj kialoj pro kiuj korespondanto povas ne respondi, malgraŭ sia volo.

ŝercoj varias laŭ la landoj, ĉar ili baziĝas sur tabuaj temoj, kaj tiuj tabuaj temoj varias laŭ la kulturoj. Pli bone estas klarigi al aliaj homoj kial iuj ŝercoj ofendas vin, por ke la aliaj esperantistoj pli bone interkonatiĝu.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 1 Aprili 2012 1:41:45 alasiri

Mi opinias ke interreto aperis tro subite kaj la nuna homo ne estas preta (instruita/edukita) por kompreni tion, kion vere ĝi estas. Io simila okazis, kiam aperis la unuaj poŝtelefonoj sed estis pli facile adaptiĝi al ili ĉar ili ne estas fenestro al la tuta mondo.

Ĝis, Novatago.

erinja (Wasifu wa mtumiaji) 1 Aprili 2012 7:16:13 alasiri

Foje oni ne respondas ĉar:
- oni devis uzi necesejon
- oni ricevis telefonan vokon
- persono en la vera vivo demandas ion, kaj oni respondas
- estas iu ĉe la pordo
- oni ensorbiĝis en alia retpaĝo kaj ne aŭdis la sonon, ke venis nova mesaĝo
- oni ricevis gravan retpoŝt-mesaĝon kaj devas rapide trakti ion
- kaj tiel plu.

Kiam mi parolas kun iu kaj unu el tiuj aferoj okazas, mi ne ĉiam atentigas. Mi ne ĉiam havas tempon por atentigi ke mi estos for dum kelkaj minutoj. Kaj la persono en la vera vivo estas mia unua prioritato. Estus tre malĝentile diri "panjo" (paĉjo, edzo, filo, ktp) mi ne povas respondi al via demando nun, ĉar mi parolas kun ĉi tiu persono en la reto.

Se mi parolis kun iu, mi diras ion se mi estos for de la komputilo dum pli ol kvin minutoj, aŭ se ni paroladis kaj nun mi foriras entute. Sed alie - paŭzoj povas okazi. Oni devas esti komprenema.

Mi ne ofendiĝas kiam iu malaperas meze de konversacio. Mi foje devis mem fari same, io forprenis min kaj mi ne havis ŝancon bone ĝisi. Bone tamen se oni pardonpetas venontan fojon. "Pardonu ke mi subite malaperis, mia nevino vekiĝis kaj mi devis tuj zorgi ŝin, mi forgesis ĝisi"

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 1 Aprili 2012 11:26:41 alasiri

erinja:la persono en la vera vivo estas mia unua prioritato
Jes kaj ne. Amikino mia, ofendiĝis ĉar mi diris al ŝi ke mi ne povis rendevui kun ŝi ĉar mi jam havis interretan rendevuon. Personoj en interreto, estas ankaŭ personoj kaj se oni kompromisis kun iu, ĉe interreto, tiu kompromiso gravas same ol kompromiso farita telefone aŭ fizike.

La afero ne estas ĉu io okazas interrete, sed la graveco de la afero. Kompreneble, ne ĉiu demando alvenita interrete, estas tuj respondenda, kaj kutime tia afero povas atendi se iu, kiu estas fizike ĉirkaŭ ni, bezonas nin eĉ por negrava afero.

Ĝis, Novatago.

Kurudi juu