去目錄頁

Gramatiko

dafyddmabblaidd, 2012年3月31日

讯息: 4

语言: Esperanto

dafyddmabblaidd (显示个人资料) 2012年3月31日下午8:48:55

Kiel ĉu unu persono komprenas la diferenco inter "de" kaj "da"?

--- Ankaŭ, mi estas unu komencanto de Esperanto kaj ankoraŭ lernanta la structurojn de la lingvon. demando.gif

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月31日下午9:03:28

Vidu ĉi tion. Konsultu sekciojn 12.3.3 kaj 12.3.2.

utku (显示个人资料) 2012年4月1日上午5:08:55

Se vi vere estas komencanto, legi kaj kompreni PMEG-on povas esti malfacile al vi.

Ĉar "de" estas uzata tre vaste, kaj "da" uzatas malvaste, vidi ekzemplojn pri "da" estos pli helpe al vi (12.3.3.1 en PMEG).

Se la unua vorto havas kvantan sencon, uzu "da", se ne havas tian signifon, uzu "de". Tio estas ofte ĝusta, sed ne ĉiam. Tamen praktike ĝi multe helpos vin.

erinja (显示个人资料) 2012年4月1日下午7:07:46

Oni uzas "da" nur kiam oni parolas pri kvanto. Se vi ne parolas pri kvanto, ne uzu "da".

"de" estas multe pli ĝenerala vorto. Ĝi povas paroli pri posedo, enhavo, ktp.

Kelkfoje oni povas elekti 'de' aŭ 'da' kaj havi malsaman signifon:
glaso da akvo = akvo en la kvanto de unu glaso
glaso de akvo = glaso kies enhavo estas akvo

Kelkfoje nur "de" estas ĝusta, aŭ nur "da":

tri kilogramoj da faruno = faruno en la kvanto de tri kilogramoj
tri kilogramoj *de faruno = tri kilogramoj kies enhavo estas faruno? Tio ne havas multan sencon. "da" estas la ĝusta elekto ĉi tie, "de" estas malĝusta

la domo de mia fratino = la domo apartenas al mia fratino
la domo *da mia fratino = mia fratino, en la kvanto de unu domo (tio ne havas sencon!)
"de" estas la ĝusta elekto ĉi tie, "da" estas malĝusta.

回到上端