目次へ

Kial ekzistas forumo por paroli en la kataluna sed neniu ekzistas por paroli en la hindia?

Paquillo,2012年4月1日の

メッセージ: 19

言語: Esperanto

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年4月2日 7:29:47

Desmut:
fajrkapo:P.D: kio estas la svahilia????
Real Madrid estus Reĝa Madrido ne Reala sal.gif
La svahilia estas lingvo parolata en Afriko. Unu el milo da lingvoj tie parolataj, sed eble la plej konata post la portugala, la franca, la angla, la araba kaj la hebrea.

okulumo.gif Supren, Real Madrid!
Dankon, jam mi serĉis ankaŭ en la Vikipedio, mi ne rekonis la formon sva-hilia-n, kiu kutime estas sua-hili en aliaj lingvoj...

baxoka (プロフィールを表示) 2012年4月2日 8:56:55

Mi pensas ke E@I estas asocio el Slovakujo, do ekzistas forumo en la slovaka kompreneble, kaj la kataluna estas alia lingvo.

Vivu KK Žalgiris Kaŭno!

baibaibibi (プロフィールを表示) 2012年4月2日 13:22:04

Demian:
Paquillo:Mi demandas min kial ekzistas forumoj en lingvetoj kiel la kataluna aŭ la eslovaka, sed neniu forumo ekzistas por paroli en la hindia, la indonezia, la svahilia kaj aliaj lingvegoj.
La demando min konfuzas. La demando konfuzas ne nur mi, ĝi konfuzas preskaŭ ĉiujn kolonizitajn popolojn, kiuj adoptis la lingvojn de siaj eksaj estroj.

Konsekvence, kiam ili verkas aŭ legas multaj el ili verkas aŭ legas (eĉ pensas) en la lingvo de la eksaj estroj.

Mi legas Decolonising the Mind per Ngugi wa Thiong'o por havi respondon al la demando. Vi povas fari la saman.

Ĝis tiam! rideto.gif
ŝajnas ke la eksaj estroj ankaŭ ne ankoraŭ ŝanĝis iliajn mensojn. iliaj filetoj ankoraŭ ŝatas ludi esti koloniantoj, kaj ili volas ke ni uzu iliajn imperiajn lingvojn krom esperanto.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年4月2日 15:06:11

baxoka:Mi pensas ke E@I estas asocio el Slovakujo, do ekzistas forumo en la slovaka kompreneble, kaj la kataluna estas alia lingvo.

Vivu PK Žalgiris Kaŭno!
mi dubas ke tio eĉ iel ajn rilatas.

ekzistas slovak- kaj katalunlingva forumpartoj ĉar anoj de tiuj lingvoj petis la teamon krei ilin.

tio neniel rilatas al koloniismo kaj aliaj strangaĵoj ĉirkaŭflugantaj ĉifadene.

Paquillo (プロフィールを表示) 2012年4月2日 16:48:26

darkweasel:
baxoka:Mi pensas ke E@I estas asocio el Slovakujo, do ekzistas forumo en la slovaka kompreneble, kaj la kataluna estas alia lingvo.

Vivu PK Žalgiris Kaŭno!
mi dubas ke tio eĉ iel ajn rilatas.

ekzistas slovak- kaj katalunlingva forumpartoj ĉar anoj de tiuj lingvoj petis la teamon krei ilin.

tio neniel rilatas al koloniismo kaj aliaj strangaĵoj ĉirkaŭflugantaj ĉifadene.
La teksto de via foto jam diras ĉion pri vi:

REZISTO ESTAS SENUTILA.

Està be que ni'a un lloc per a parlar en català, aixó es meravellós, pero altres llengues tambe son importants.

Ĉiel, mi pensas ke estas senutila ke oni petu al la teamo pri enkonduki tiujn lingvegojn, kiel la hindia aŭ la indonezia, ili neniam faros tion.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年4月2日 17:17:34

Paquillo:
Ĉiel, mi pensas ke estas senutila ke oni petu al la teamo pri enkonduki tiujn lingvegojn, kiel la hindia aŭ la indonezia, ili neniam faros tion.
Sur kiuj faktoj baziĝas tiu ĉi via opinio?

Paquillo (プロフィールを表示) 2012年4月2日 17:22:53

darkweasel:
Paquillo:
Ĉiel, mi pensas ke estas senutila ke oni petu al la teamo pri enkonduki tiujn lingvegojn, kiel la hindia aŭ la indonezia, ili neniam faros tion.
Sur kiuj faktoj baziĝas tiu ĉi via opinio?
REZISTO ESTAS SENUTILA

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年4月2日 17:24:10

Paquillo:
darkweasel:
Paquillo:
Ĉiel, mi pensas ke estas senutila ke oni petu al la teamo pri enkonduki tiujn lingvegojn, kiel la hindia aŭ la indonezia, ili neniam faros tion.
Sur kiuj faktoj baziĝas tiu ĉi via opinio?
REZISTO ESTAS SENUTILA
Bone - sur neniuj, do.

erinja (プロフィールを表示) 2012年4月2日 18:15:14

Se vi parolas la indonezian, kaj vi volas vidi lernu-forumon en la indonezia, kaj vi planas aktivi en tiu forumo - petu ĝin!

Se vi parolas la hindan kaj vi volas vidi lernu-forumon en la hinda, kaj vi planas aktivi en tiu forumo - petu ĝin!

Mi neniam vidis ke la lernu-teamo rifuzis proponon por nova forumo. Tamen vi devas vere uzi tiun forumon. Malplena forumo, sen mesaĝoj, ne estas utila al iu ajn (eĉ ne al parolantoj de tiu lingvo).

先頭にもどる