Al la enhavo

Europunia referendumo pri lingvoj

de Altebrilas, 2012-aprilo-01

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 09:37:06

Ek de nun, en EU (se te temas pri aprila fiŝo), la civitanoj rajtas proponi referendumon kondiĉe ke estu peticio kun almenaŭ 1.000.000 subskriboj kaj ke la inicia komitato reprezentu almenaŭ 7 landojn.

Mi opinias, ke ni devas profiti tiun okazon por organizi peticion, ne por esperanto sole, ĉar nia imagbildo en la publiko ne jam reprezentas la realon, sed por obteni publikan debaton pri lingvoj, ĉefe oficialaj kaj laborlingvoj de UE por ke ĉiuj civitanoj estu informitaj pri la problemoj kaj la vetaĵoj de la lingva demando.

NB: en la sondado, legu "alia respondo" anstataŭ "alia respondu"

cellus (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 13:28:53

La ideo ke mi voĉdonu en referendo pri la laborlingvoj en la Eŭropa Unio estas ne-entusiazmiga. Mi ne laboras, nek mi estas membro de la eŭroparlamento, min ne interesas kiel ili aranĝas la lingvojn tie. Ekzistas interpretistoj.

Interesa fakteto estas ke malgraŭ la multaj interpretistoj kaj tradukistoj en la administrejo de la eŭropa unio, oficistoj kiuj laboras por la unio devas scipovi almenaŭ du EU-lingvojn!

La interesa demando estas, kial politikistoj ofte parolas la anglann ol sia nacia lingvo, eĉ kiam estas interpretistoj?

Paulinho (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 13:40:12

Mi ne estas eŭropano sed mi ĉiam zorgas pri angoro de aliulaj homoj. Mi ĉiam huraias ke la EU solvas ĝian problemo pri lingvo. Mi kredas ke ni ĉiam devas hurai pro homoj serĉantaj unuigi. Pli ol du dekoj da lingvoj estas nature komplikata afero....

Eŭropanoj hej! Kial ne ESPERANTO?????

maratonisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 18:22:30

Mi pensas, ke la plej grava afero estas fari Esperanton plenrajta fremdlingvo, libere elektebla en lernejoj. Esperanto ne bezonas financan subtenon, nek devigon, nur permeson instrui en lernejoj kun la samaj rajtoj kiel aliaj fremdlingvoj.
La demandoj de voĉdono povus esti proksime tiaj:
1. Fari Esperanton plenrajta fremdlingvo en ĉiugradaj lernejoj.
2. Fari pli gravajn planlingvojn plenrajtaj fremdlingvoj en ĉiugradaj lernejoj.
3. Permesi elekti en lernejoj iun ajn fremdlingvon, inkluzive esperanto (aŭ planlingvojn).
Krom eŭropa nivelo, indas peti tion en apartaj landoj, ne nur eŭropaj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 15:55:30

Se oni proponas ke pluraj planitaj lingvoj iĝu laborlingvoj, tio kondukas al babelismo.

Se oni nun proponas esperanton kien sola elektebla solvo por la lingva problemo, en la aktuala stato de informado de la publiko, ĝi verŝajne havos malmultajn ŝancojn.

Homoj, kiuj ne konas esperanton (inkluzive esperantistoj mem), unue taksas ĝin ne serioza. Nur kiam ili pli bone konas la lingvon, ĝiajn celojn kaj principojn, ili entusiasmiĝas pri esperanto.

rundvlp (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 17:45:44

Mi voĉdonas Esperanto kiel solan lingvon elekteblan.
Ĉar kiel ni scias, kiam oni organizas referendumon, politikuloj atendas ke popoloj jesas.
Tio implicas kondiĉon ke eŭropaj politikuloj kaj amaskomunikiloj "instruas" tion kion Esperanto povas alporti al eŭropanoj.
Mi konscias kion mi detalas, oni estas multe for, sed se politikuloj akaparas pri Esperanto, aŭ ili fiŝos ĝin aŭ ili reale subtenos ĝin.
Plie, civitanoj ne devos konfuzi internajn ŝtatproblemojn kiam oni voĉdonos ĉar ofte civitanoj estas influi pro tio, ili riskus voĉdoni kontraŭ regontojn politikulojn.

Ĝenerale, mi ne deziras ke politikuloj prizorgas Esperanton kaj mi opinias ke ni devas ĝisfunde prizorgi la desubismon.http://eo.wikipedia.org/wiki/Desubismo

fstphane (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 20:30:09

Mi konsilus modeste vidi la problemon laŭ la teorio de disvastiĝo de novaĵoj aplikata al Esperanto.
Mi jam donis tiun ĉi ligilon ĉe alia fadeno,sed ĝi taŭgos pli bone tie ĉi.
Bonvolu legi tian tre interese analizon.
Kial la mondo ne akceptas Esperanton

rundvlp (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 22:23:52

fstphane:Mi konsilus modeste vidi la problemon laŭ la teorio de disvastiĝo de novaĵoj aplikata al Esperanto.
Mi jam donis tiun ĉi ligilon ĉe alia fadeno,sed ĝi taŭgos pli bone tie ĉi.
Bonvolu legi tian tre interese analizon.
Kial la mondo ne akceptas Esperanton
Dankon pro tiu ĉi ligilo, mi ankoraŭ neniam legis ĝin,
ĝi plaĉegas al mi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 17:16:21

La artikolo estas interesega kaj leginda: ĝi klarigas, ke la homaro estas dividita en kvin grupoj, kiuj adoptas novajn aferojn nur laŭvice, kaj ke ni devas unue konvinki la unuan kaj poste la duan, ktp...

Estas kiel la batalo inter la fratoj Horacoj kaj Kuriacoj en la tragedio de Corneille...

Cetere, peticio por referendumo estas desubisma iniciativo... rido.gif

fstphane (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 17:11:03

Altebrilas:La artikolo estas interesega kaj leginda: ĝi klarigas, ke la homaro estas dividita en kvin grupoj, kiuj adoptas novajn aferojn nur laŭvice, kaj ke ni devas unue konvinki la unuan kaj poste la duan, ktp...

Estas kiel la batalo inter la fratoj Horacoj kaj Kuriacoj en la tragedio de Racine...

Cetere, peticio por referendumo estas desubisma iniciativo... rido.gif
Pardonu,Altebrilas,sed mi ne ja vidas kial vi aludas pri tiu tragedio?
Cetere,laŭ mi,tiu ĉi teatreĵo estas de "Corneille",ĉu ne?
Koncerne desubismon kaj desuprismon ambaŭ bezonas.
Rilate al artikolo de Denis Keefe,ni reparolos pri ĝi post sia daŭrigo(se vi volas) rideto.gif

Reen al la supro