Europunia referendumo pri lingvoj
door Altebrilas, 1 april 2012
Berichten: 11
Taal: Esperanto
Altebrilas (Profiel tonen) 1 april 2012 09:37:06
Mi opinias, ke ni devas profiti tiun okazon por organizi peticion, ne por esperanto sole, ĉar nia imagbildo en la publiko ne jam reprezentas la realon, sed por obteni publikan debaton pri lingvoj, ĉefe oficialaj kaj laborlingvoj de UE por ke ĉiuj civitanoj estu informitaj pri la problemoj kaj la vetaĵoj de la lingva demando.
NB: en la sondado, legu "alia respondo" anstataŭ "alia respondu"
cellus (Profiel tonen) 1 april 2012 13:28:53
Interesa fakteto estas ke malgraŭ la multaj interpretistoj kaj tradukistoj en la administrejo de la eŭropa unio, oficistoj kiuj laboras por la unio devas scipovi almenaŭ du EU-lingvojn!
La interesa demando estas, kial politikistoj ofte parolas la anglann ol sia nacia lingvo, eĉ kiam estas interpretistoj?
Paulinho (Profiel tonen) 1 april 2012 13:40:12
Eŭropanoj hej! Kial ne ESPERANTO?????
maratonisto (Profiel tonen) 2 april 2012 18:22:30
La demandoj de voĉdono povus esti proksime tiaj:
1. Fari Esperanton plenrajta fremdlingvo en ĉiugradaj lernejoj.
2. Fari pli gravajn planlingvojn plenrajtaj fremdlingvoj en ĉiugradaj lernejoj.
3. Permesi elekti en lernejoj iun ajn fremdlingvon, inkluzive esperanto (aŭ planlingvojn).
Krom eŭropa nivelo, indas peti tion en apartaj landoj, ne nur eŭropaj.
Altebrilas (Profiel tonen) 3 april 2012 15:55:30
Se oni nun proponas esperanton kien sola elektebla solvo por la lingva problemo, en la aktuala stato de informado de la publiko, ĝi verŝajne havos malmultajn ŝancojn.
Homoj, kiuj ne konas esperanton (inkluzive esperantistoj mem), unue taksas ĝin ne serioza. Nur kiam ili pli bone konas la lingvon, ĝiajn celojn kaj principojn, ili entusiasmiĝas pri esperanto.
rundvlp (Profiel tonen) 3 april 2012 17:45:44
Ĉar kiel ni scias, kiam oni organizas referendumon, politikuloj atendas ke popoloj jesas.
Tio implicas kondiĉon ke eŭropaj politikuloj kaj amaskomunikiloj "instruas" tion kion Esperanto povas alporti al eŭropanoj.
Mi konscias kion mi detalas, oni estas multe for, sed se politikuloj akaparas pri Esperanto, aŭ ili fiŝos ĝin aŭ ili reale subtenos ĝin.
Plie, civitanoj ne devos konfuzi internajn ŝtatproblemojn kiam oni voĉdonos ĉar ofte civitanoj estas influi pro tio, ili riskus voĉdoni kontraŭ regontojn politikulojn.
Ĝenerale, mi ne deziras ke politikuloj prizorgas Esperanton kaj mi opinias ke ni devas ĝisfunde prizorgi la desubismon.http://eo.wikipedia.org/wiki/Desubismo
fstphane (Profiel tonen) 3 april 2012 20:30:09
Mi jam donis tiun ĉi ligilon ĉe alia fadeno,sed ĝi taŭgos pli bone tie ĉi.
Bonvolu legi tian tre interese analizon.
Kial la mondo ne akceptas Esperanton
rundvlp (Profiel tonen) 3 april 2012 22:23:52
fstphane:Mi konsilus modeste vidi la problemon laŭ la teorio de disvastiĝo de novaĵoj aplikata al Esperanto.Dankon pro tiu ĉi ligilo, mi ankoraŭ neniam legis ĝin,
Mi jam donis tiun ĉi ligilon ĉe alia fadeno,sed ĝi taŭgos pli bone tie ĉi.
Bonvolu legi tian tre interese analizon.
Kial la mondo ne akceptas Esperanton
ĝi plaĉegas al mi.
Altebrilas (Profiel tonen) 4 april 2012 17:16:21
Estas kiel la batalo inter la fratoj Horacoj kaj Kuriacoj en la tragedio de Corneille...
Cetere, peticio por referendumo estas desubisma iniciativo...
fstphane (Profiel tonen) 5 april 2012 17:11:03
Altebrilas:La artikolo estas interesega kaj leginda: ĝi klarigas, ke la homaro estas dividita en kvin grupoj, kiuj adoptas novajn aferojn nur laŭvice, kaj ke ni devas unue konvinki la unuan kaj poste la duan, ktp...Pardonu,Altebrilas,sed mi ne ja vidas kial vi aludas pri tiu tragedio?
Estas kiel la batalo inter la fratoj Horacoj kaj Kuriacoj en la tragedio de Racine...
Cetere, peticio por referendumo estas desubisma iniciativo...
Cetere,laŭ mi,tiu ĉi teatreĵo estas de "Corneille",ĉu ne?
Koncerne desubismon kaj desuprismon ambaŭ bezonas.
Rilate al artikolo de Denis Keefe,ni reparolos pri ĝi post sia daŭrigo(se vi volas)