ไปยังสารบัญ

Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton?

จาก maximkaaa, 2 เมษายน 2012

ข้อความ 34

ภาษา: Esperanto

robbkvasnak (แสดงโปรไฟล์) 4 เมษายน 2012, 15:03:34

Mi lernis Esperanton ĉar estis utila lingvo por mi. Miaj gepatroj sendis min al pensionlernejo en Svislando. Mi dividis ĉambron kun germano kaj italo. La lerneja lingvo estis la franca. Mi parolis nek la francan nek la italan sed la germanan kaj la anglan. Mia itala kunĉambrano proponis ke ni ĉiuj lernu Esperanton ĝis kiam mi parolus la francan. Jam post tri tagoj ni povis komuniki unu kun la alia - ne en perfekta Esperanto sed en iu esperanta dialekto - sed funkciis! Por mi tio estas la pruvo ke Esperanto taŭgas.

dobri (แสดงโปรไฟล์) 4 เมษายน 2012, 15:09:37

Bona sekvenda ekzemplo!

maratonisto (แสดงโปรไฟล์) 4 เมษายน 2012, 18:22:36

dobri:Bona sekvenda ekzemplo!
Tiu ekzemplo povus esti tre utila en multaj internaciaj kompanioj, ekzemple sur ŝipoj kun internacia ŝipanaro.

maximkaaa (แสดงโปรไฟล์) 5 เมษายน 2012, 06:21:47

robbkvasnak:Mi lernis Esperanton ĉar estis utila lingvo por mi. Miaj gepatroj sendis min al pensionlernejo en Svislando. Mi dividis ĉambron kun germano kaj italo. La lerneja lingvo estis la franca. Mi parolis nek la francan nek la italan sed la germanan kaj la anglan. Mia itala kunĉambrano proponis ke ni ĉiuj lernu Esperanton ĝis kiam mi parolus la francan. Jam post tri tagoj ni povis komuniki unu kun la alia - ne en perfekta Esperanto sed en iu esperanta dialekto - sed funkciis! Por mi tio estas la pruvo ke Esperanto taŭgas.
Ĉi tio estas rimarkinda! Dankon!

brodicius (แสดงโปรไฟล์) 5 เมษายน 2012, 07:13:06

Ĉar mi volas lerni multajn aliajn lingvojn, kaj Esperanto helpas min pri lernado de eŭropaj lingvoj.

Ankaŭ mi ĝuas miajn esperantajn pensojn.

0b5cur1ty (แสดงโปรไฟล์) 6 เมษายน 2012, 12:12:45

Tarducci:
maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?
Hierau la latina, hodiau la angla, morgau la ĉina, do automate plejbona estas esperanton.
Jen: La vero.

Sed... Mi estas mem anglalingva kaj mi ne tial lernas Esperanton. Mi lernas ĝin ĉar ĝi estas interesa kaj bela kiel lingvo. Kompreneble, la ideo estas ankaŭ tre bona kaj la lingvo bonege funkcias kiel lingvo por internacia komunikado - sed tiu ne estas la kialo por mi.

EoMy (แสดงโปรไฟล์) 6 เมษายน 2012, 13:06:51

maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?
Se vi volas scii, legu chi tiun paĝon el BBC

http://www.bbc.co.uk/languages/guide/languages.sht...

ĉar 75% homoj sur la tero ne povas paroli angle.

hebda999 (แสดงโปรไฟล์) 6 เมษายน 2012, 13:51:08

EoMy:
maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?
Se vi volas scii, legu chi tiun paĝon el BBC

http://www.bbc.co.uk/languages/guide/languages.sht...

ĉar 75% homoj sur la tero ne povas paroli angle.
La angla estas ege malfacila lingvo, tial la ideo ke la tuta homaro parolos angle estas nur utopio. Plejparto da lernantoj de la angla lingvo uzas ĝin kiel kvinjaraj infanoj uzas siajn gepatrajn lingvojn - tio koncernas ĉiujn naturajn lingvojn. Nur esperanto estas sufiĉe simpla por ĉiuj.

bartlett22183 (แสดงโปรไฟล์) 6 เมษายน 2012, 19:45:45

hebda999:
EoMy:
maximkaaa:Kial anglalingvaj homoj lernas Esperanton kiam la tuta tero lernas anglan?
Se vi volas scii, legu chi tiun paĝon el BBC

http://www.bbc.co.uk/languages/guide/languages.sht...

ĉar 75% homoj sur la tero ne povas paroli angle.
La angla estas ege malfacila lingvo, tial la ideo ke la tuta homaro parolos angle estas nur utopio. Plejparto da lernantoj de la angla lingvo uzas ĝin kiel kvinjaraj infanoj uzas siajn gepatrajn lingvojn - tio koncernas ĉiujn naturajn lingvojn. Nur esperanto estas sufiĉe simpla por ĉiuj.
Jes, mi mem estas denaska (usona) edukita anglaparolanto, kaj mi komprenas, ke la angla ne estas tiel facila, kiel iuj uloj postulas. Antaŭ iuj jaroj, mi provis helpi rifuĝintojn lerni la anglan, kaj mi konas, ke ili (plenaĝuloj) trovis egan malfacilecon. Kvankam multe da homoj en la tuta mondo ĝin parolas kaj lernas, la angla ne estas facila lingvo.

Amike,
Paŭlo

Paulinho (แสดงโปรไฟล์) 6 เมษายน 2012, 20:30:09

Mi opinias ke ili lernas esperanton kial ili estas inteligentaj homoj....

กลับไปด้านบน