前往目錄

Reta PIV fine aperos

貼文者: flipe, 2012年4月4日

訊息: 30

語言: Esperanto

flipe (顯示個人資料) 2012年4月4日上午1:36:20

En aŭgusto 2010 komenciĝis reta monkolekta kampanjo por enretigo de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La eldoninto de la vortaro - Sennacieca Asocio Tutmonda - kaj la organizaĵo E@I interkonsentis pri projekto, kiu donu al ĉiuj dezirantoj senpagan retan aliron al la tuta enhavo de la vortaro, kaj samtempe ebligos retan administradon de la tuta datumaro, tiel ke ĝisdatigado kaj eldonado de novaj versioj de la vortaro grave faciliĝos. La kosto de la projekto estis taksita je minimume 10.000 eŭroj, kaj la monon oni esperis kolekti inter esperantistaj donacantoj. La kampanjo daŭris ĝis majo 2011, kiam fine estis kolektita la bezonata monsumo. Poste grandparte regis silento ĉirkaŭ la projekto de reta PIV, kaj fine de 2011 multaj kontribuintoj jam nervoze ekdemandadis, ĉu la mono malaperis senŝpure. Tamen en la unuaj tagoj de aprilo 2012 la reta versio de PIV finfine estos alirebla por ĉiuj, promesas Jevgenij Gaus, kiu respondis al demandoj de Libera Folio nome de la tuta teamo de la projekto Vortaro.net.

Novaĵo el Libera Folio, tie vi povas legi la tutan novaĵon.

http://vortaro.net

Chainy (顯示個人資料) 2012年4月4日上午5:05:16

Tre bona novaĵo! Ĝi ŝajne bone funkcias... Tre plaĉas al mi la simpla kaj efika fasono kaj la ĝenerala aspekto de la vortaro. Estas tre agrable legi ĝin.

marcuscf (顯示個人資料) 2012年4月4日下午2:25:57

Bonege! La konto de “lernu!” tre bone funkcias, kaj feliĉe mi ne bezonis krei novan konton, pasvorton, ktp. rideto.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2012年4月8日下午9:49:07

Min ja tre ĝojigas tiu ĉi novaĵo kaj mi certe multe uzos tiun vortaron, sed:

Ĉu iu povas klarigi al mi, kial oni devas registriĝi por uzi vortaron? Min tio fakte ne tre koncernas, ĉar mi ĉiuokaze jam havas lernu!-konton, sed kian precizan sencon havas tio, se la registriĝo estas ĉiuokaze senpaga? Ĉu vi planas konservi tiun postulon ankaŭ, kiam tio ne plu estos "beta-versio"?

novatago (顯示個人資料) 2012年4月9日上午1:13:42

darkweasel:Ĉu vi planas konservi tiun postulon ankaŭ, kiam tio ne plu estos "beta-versio"?
Mi legis ie ke jes laŭ persono, kiu supozeble demandis ĝin.

Ĝis, Novatago.

Chainy (顯示個人資料) 2012年4月9日上午7:55:26

novatago:Mi legis ie ke jes laŭ persono, kiu supozeble demandis ĝin.

Ĝis, Novatago.
Kion vi celas diri? Ĉu ke iu petis, ke la retejo postulu pasvortojn? Sed kial? Ankaŭ al mi tio ŝajnas iom stranga.

Vilius (顯示個人資料) 2012年4月9日上午11:18:02

Chainy:Kion vi celas diri? Ĉu ke iu petis, ke la retejo postulu pasvortojn? Sed kial? Ankaŭ al mi tio ŝajnas iom stranga.
Eble tio estis unu de kondiĉoj de SAT?

sudanglo (顯示個人資料) 2012年4月9日下午12:42:32

Eble oni antaŭvidas etapon kiam oni rajtos aldoni al la ekzemploj aŭ al difinoj Vikimaniere

Chainy (顯示個人資料) 2012年4月9日下午12:48:48

sudanglo:Eble oni antaŭvidas etapon kiam oni rajtos aldoni al la ekzemploj aŭ al difinoj Vikimaniere
Nu, eble ne vikimaniere, sed eble oni povos aldoni komentojn pri la difinoj. Tiam la redaktistoj povos aŭ sekvi aŭ ignori tiujn komentojn.

Plej verŝajne redaktado de la vortaro restos kun la kutima redakta teamo de SAT, kiu respondecas pri NPIV.

Ia vikisistemo estus tre malbona ideo, laŭ mi. Oni devas, same kiel ĝis nun, elekti kompetentajn redaktistojn.

Chainy (顯示個人資料) 2012年4月9日下午12:53:19

Fakte, mi mem ne tre certas, ĉu entute necesas, ke oni povu aldoni 'komentojn'. Tio ŝajnus iom stranga, laŭ mi. Tre plaĉas al mi la nuna tre simpla aspekto de la enreta NPIV. Se oni ebligus komentojn, ni certe havus multe da senvaloraj komentoj...

回到上端