去目錄頁

Kiu estas la dua plej parolata lingvo de la mondo kiel denaska lingvo?

从 Paquillo, 2012年4月4日

讯息: 17

语言: Esperanto

kefga_x (显示个人资料) 2012年4月4日下午8:45:30

N-true:Se la lasta estas la kazo, mi samvalore dirus, ke la dua plej parolata lingvo de la mondo estas la eŭropa lingvo. lango.gif
Ĉu ĉi tiu lingvo estas Esperanto lango.gif ?! Kiom da bono ke Espernate iĝis la dua parolata lingvo ! ( Pardonu min, mi ŝercas )

flipe (显示个人资料) 2012年4月4日下午9:17:20

N-true:Ĉu per "la ĉina" oni celas "mandarena" aŭ ĉu ili metas ĉiun ĉinan lingvon en unu grandan poton?
Oni celas diri pri Mandarena.

troyshadow (显示个人资料) 2012年4月5日上午7:39:46

mi dubas ke la rusa povas esti eĉ la kvina denaska plejparolata lingvo,ĉar eĉ Rusio ĝi ne estas denaska por ĉiuj,nur la dua.Kompreneble,duono de ukrainianoj kaj preskaŭ ĉiuj belorusianoj parolas denaske ruse,sed totale ili estas verŝajne malpli ol 200.000.000.

Paquillo (显示个人资料) 2012年4月5日上午9:01:42

Demian, la Hinda ne estas instruita en tuta Barato? Ĉar laŭ tiuj nombroj, plimapli 800 milionoj da homoj ne parolas la Hindan.
mi imagas ke la baratanoj havas nun pli gravajn problemojn por solvi ol tiu de la lingva unueco. la britoj jam certiĝis ke tiu alitempe riĉega lando estu "dependa" post la sendependiĝo.

Demian (显示个人资料) 2012年4月5日上午9:43:22

Paquillo:
Demian, la Hinda ne estas instruita en tuta Barato? Ĉar laŭ tiuj nombroj, plimapli 800 milionoj da homoj ne parolas la Hindan.
mi imagas ke la baratanoj havas nun pli gravajn problemojn por solvi ol tiu de la lingva unueco. la britoj jam certiĝis ke tiu alitempe riĉega lando estu "dependa" post la sendependiĝo.
@ Paquillo: Oni povas diri la saman pri la mondo. rido.gif

@ Flipe: La tuta Barato ne parolas la hinda/urduan. Sud-baratanoj kaj Nord-ordient-baratanoj malamas la hindan/urduan. Tial Barato ne havas nacian lingvon. La centra registaro (FEderal/Central Government) uzas anglan kaj hindan. Sed ĉie angla regas... ĉar eĉ kelkaj (eble multaj) baratanoj preferus paroli angle ol hinde.

Demian (显示个人资料) 2012年4月5日上午9:49:46

troyshadow:mi dubas ke la rusa povas esti eĉ la kvina denaska plejparolata lingvo,ĉar eĉ Rusio ĝi ne estas denaska por ĉiuj,nur la dua.Kompreneble,duono de ukrainianoj kaj preskaŭ ĉiuj belorusianoj parolas denaske ruse,sed totale ili estas verŝajne malpli ol 200.000.000.
Vi forgesas la STANOJ kaj kelkaj eŭropaj nacioj...

Paquillo (显示个人资料) 2012年4月5日下午1:20:41

Demian:
Paquillo:
Demian, la Hinda ne estas instruita en tuta Barato? Ĉar laŭ tiuj nombroj, plimapli 800 milionoj da homoj ne parolas la Hindan.
mi imagas ke la baratanoj havas nun pli gravajn problemojn por solvi ol tiu de la lingva unueco. la britoj jam certiĝis ke tiu alitempe riĉega lando estu "dependa" post la sendependiĝo.
@ Paquillo: Oni povas diri la saman pri la mondo. rido.gif

@ Flipe: La tuta Barato ne parolas la hinda/urduan. Sud-baratanoj kaj Nord-ordient-baratanoj malamas la hindan/urduan. Tial Barato ne havas nacian lingvon. La centra registaro (FEderal/Central Government) uzas anglan kaj hindan. Sed ĉie angla regas... ĉar eĉ kelkaj (eble multaj) baratanoj preferus paroli angle ol hinde.
Do, se la angla povas venki en Barato, tiu estus gravega venko, eble ĝi estus jam ne haltebla lingvo. Ĉu estas ebla la fina venko de la angla en Barato?
ĉu iamaniere, psikologie, ĝi jam venkis?
Aŭ, ĉu la hindia estas sufiĉe forta kaj ĝi povos iamaniere ludi la rolon de lingua franka en barato?

回到上端