Til indholdet

aliaj esperantaj forumoj: ĉu ekzistas?

af whysea, 6. apr. 2012

Meddelelser: 12

Sprog: Esperanto

whysea (Vise profilen) 6. apr. 2012 00.15.52

La forumaro ĉe Lernu tre plaĉas al mi, sed mi scivolas ĉu ekzistas aliaj. La esperanto-grupo ĉe Facebook bonas, kaj funkcias iom kiel forumo. Ankoraŭ mi restas scivoleme.

Mi ŝatas la ideon de anonima, esperantista "bildo-forumo" (angle: "image board"), kaj mi aŭdis iam pri esperantista bildforumo, sed laŭ mia kompreno, ĝi ne ekzistas plu.

Opinias mi ke eble estus bone havi esperantistan forumon, en kiu ni povus paroli iom alt- kaj mez-nivele, pri io ajn (kiel ĉi tiu "pri ĉio cetera" kaj "vidpunktoj"). Ŝajnas al mi ke la Lernu forumaro precipe celas instrui kaj plibonigi la esperantan paroladon inter sia uzantaro. Tio tute taŭgas, sed interesus min se ekzistus foruma komunumo ne ĉefe instruadema, sed ĉefe diskutema. Kion pensas vi? Kaj ĉu vi konas alian esperantan forumon?

flipe (Vise profilen) 6. apr. 2012 02.23.55

Mi jam vidis multajn forumojn, sed neniu estas aktiva kiel Lernu, diskutadoj frekvente kiel ĉi tie nur en retlistoj.

Vi povas provi na Ipernity, tie estas multaj esperantistoj frekvente interkomunikiĝante.

darkweasel (Vise profilen) 6. apr. 2012 08.33.12

Fakte nun ĉiu (kun retspaco kaj scio, kiel alŝuti ion tien) povas mem krei forumon kun Esperantlingva interfaco:

SMF en Esperanto!

Ni (Chainy, mi, kaj eble kelkaj aliaj) faris tiun interfac-tradukon fakte interalie, por ke povu kreiĝi pliaj Esperantlingvaj forumoj.

Jen mia testa forumo - ekzemple tiel povas aspekti tia forumo.

darkweasel (Vise profilen) 6. apr. 2012 11.05.51

Cetere, jen la Esperanto-forumo (ŝajne duone nederlandlingva), kie vi ankaŭ jam povas vidi la Esperantan tradukon de SMF, se vi klakas dekstre supre "Esperanto". Ĝi ne ŝajnas tamen tre aktiva.

Mi persone tamen ne vidas multan sencon en kreado de plia "ĝenerala" forumo - tiun taskon jam bonege plenumas lernu! kaj nova forumo laŭ mi havu pli specialan temon. programistoj.net estas bona ekzemplo.

Sahaquiel (Vise profilen) 6. apr. 2012 12.24.09

Ekzistas forumoj ĉe tejo.org kaj edukado.net
Tamen, veras ke neniu estas tiom aktiva kiel Lernu!

whysea (Vise profilen) 6. apr. 2012 12.31.56

Dankon darkweasel!
>Mi persone tamen ne vidas multan sencon en kreado de plia "ĝenerala" forumo - tiun taskon jam bonege plenumas lernu! kaj nova forumo laŭ mi havu pli specialan temon.
Fakte, ĉe tio, mi samopinias. Tion, kion mi vere volas havi estas forumon anoniman, pri io ajn. Se mi kreus forumon, ĝi nur enhavus unu lokon por diskutado, ne multajn (por plifortigi la trafikon). Havi identecon estas utila, sed ankaŭ esti sennoma estas utila fojfoje. Ŝajne Esperantujo estas nomplena lando, kaj tio ne ĉiame plaĉas al mi. Plejparte, en la krokodila reto, mi neniam uzas forumojn kun profilajn, profilajn fotojn, nomojn ktp.
>Ni (Chainy, mi, kaj eble kelkaj aliaj) faris tiun interfac-tradukon fakte interalie, por ke povu kreiĝi pliaj Esperantlingvaj forumoj
Nu, dankon al vi ĉiuj.
>Jen mia testa forumo
Bone, mi ŝatas.

darkweasel (Vise profilen) 6. apr. 2012 12.43.37

whysea:
Fakte, ĉe tio, mi samopinias. Tion, kion mi vere volas havi estas forumon anoniman, pri io ajn.
Kun SMF certe eblas ebligi al gastoj afiŝi (fakte tio estas ebligita en mia testa forumo, kiel iu - verŝajne vi - hodiaŭ jam testis), ili devas tamen enmeti iun nomon.

whysea (Vise profilen) 6. apr. 2012 12.58.01

darkweasel:
whysea:
Fakte, ĉe tio, mi samopinias. Tion, kion mi vere volas havi estas forumon anoniman, pri io ajn.
Kun SMF certe eblas ebligi al gastoj afiŝi (fakte tio estas ebligita en mia testa forumo, kiel iu - verŝajne vi - hodiaŭ jam testis), ili devas tamen enmeti iun nomon.
Ah jes, tiu estis mi.

Nu, ĉiukaze, mi ne povas krei mian propran forumon kun la SMF programo, ĉar mi ne havas retejon, kaj mi supozas ke la SMF ne ankaŭ estas retgastiganto, nur elŝutejo/helpejo. Kaj pensas mi ke mi ne estus bona forumestro. lango.gif

darkweasel (Vise profilen) 6. apr. 2012 13.06.43

whysea:
Nu, ĉiukaze, mi ne povas krei mian propran forumon kun la SMF programo, ĉar mi ne havas retejon
Fakte estas sufiĉe da ejoj por ricevi senpagan retspacon en la reto, simple retserĉu ekzemple por "free webhosting". (Mia testa forumo troviĝas ĉe la bonega TAESS, sed por registriĝi tie vi devas kompreni la germanan.)

whysea (Vise profilen) 6. apr. 2012 13.15.41

darkweasel:
whysea:
Nu, ĉiukaze, mi ne povas krei mian propran forumon kun la SMF programo, ĉar mi ne havas retejon
Fakte estas sufiĉe da ejoj por ricevi senpagan retspacon en la reto, simple retserĉu ekzemple por "free webhosting". (Mia testa forumo troviĝas ĉe la bonega TAESS, sed por registriĝi tie vi devas kompreni la germanan.)
Oh, interese. Dankon.

Antaŭ jaroj mi havis senpagan retspacon, sed ne forumeblan. Estis tro restriktanta.

Tilbage til start