הודעות: 12
שפה: Esperanto
whysea (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 00:15:52
Mi ŝatas la ideon de anonima, esperantista "bildo-forumo" (angle: "image board"), kaj mi aŭdis iam pri esperantista bildforumo, sed laŭ mia kompreno, ĝi ne ekzistas plu.
Opinias mi ke eble estus bone havi esperantistan forumon, en kiu ni povus paroli iom alt- kaj mez-nivele, pri io ajn (kiel ĉi tiu "pri ĉio cetera" kaj "vidpunktoj"). Ŝajnas al mi ke la Lernu forumaro precipe celas instrui kaj plibonigi la esperantan paroladon inter sia uzantaro. Tio tute taŭgas, sed interesus min se ekzistus foruma komunumo ne ĉefe instruadema, sed ĉefe diskutema. Kion pensas vi? Kaj ĉu vi konas alian esperantan forumon?
flipe (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 02:23:55
Vi povas provi na Ipernity, tie estas multaj esperantistoj frekvente interkomunikiĝante.
darkweasel (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 08:33:12
SMF en Esperanto!
Ni (Chainy, mi, kaj eble kelkaj aliaj) faris tiun interfac-tradukon fakte interalie, por ke povu kreiĝi pliaj Esperantlingvaj forumoj.
Jen mia testa forumo - ekzemple tiel povas aspekti tia forumo.
darkweasel (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 11:05:51
Mi persone tamen ne vidas multan sencon en kreado de plia "ĝenerala" forumo - tiun taskon jam bonege plenumas lernu! kaj nova forumo laŭ mi havu pli specialan temon. programistoj.net estas bona ekzemplo.
Sahaquiel (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 12:24:09
Tamen, veras ke neniu estas tiom aktiva kiel Lernu!
whysea (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 12:31:56
>Mi persone tamen ne vidas multan sencon en kreado de plia "ĝenerala" forumo - tiun taskon jam bonege plenumas lernu! kaj nova forumo laŭ mi havu pli specialan temon.Fakte, ĉe tio, mi samopinias. Tion, kion mi vere volas havi estas forumon anoniman, pri io ajn. Se mi kreus forumon, ĝi nur enhavus unu lokon por diskutado, ne multajn (por plifortigi la trafikon). Havi identecon estas utila, sed ankaŭ esti sennoma estas utila fojfoje. Ŝajne Esperantujo estas nomplena lando, kaj tio ne ĉiame plaĉas al mi. Plejparte, en la krokodila reto, mi neniam uzas forumojn kun profilajn, profilajn fotojn, nomojn ktp.
>Ni (Chainy, mi, kaj eble kelkaj aliaj) faris tiun interfac-tradukon fakte interalie, por ke povu kreiĝi pliaj Esperantlingvaj forumojNu, dankon al vi ĉiuj.
>Jen mia testa forumoBone, mi ŝatas.
darkweasel (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 12:43:37
whysea:Kun SMF certe eblas ebligi al gastoj afiŝi (fakte tio estas ebligita en mia testa forumo, kiel iu - verŝajne vi - hodiaŭ jam testis), ili devas tamen enmeti iun nomon.
Fakte, ĉe tio, mi samopinias. Tion, kion mi vere volas havi estas forumon anoniman, pri io ajn.
whysea (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 12:58:01
darkweasel:Ah jes, tiu estis mi.whysea:Kun SMF certe eblas ebligi al gastoj afiŝi (fakte tio estas ebligita en mia testa forumo, kiel iu - verŝajne vi - hodiaŭ jam testis), ili devas tamen enmeti iun nomon.
Fakte, ĉe tio, mi samopinias. Tion, kion mi vere volas havi estas forumon anoniman, pri io ajn.
Nu, ĉiukaze, mi ne povas krei mian propran forumon kun la SMF programo, ĉar mi ne havas retejon, kaj mi supozas ke la SMF ne ankaŭ estas retgastiganto, nur elŝutejo/helpejo. Kaj pensas mi ke mi ne estus bona forumestro.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
darkweasel (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 13:06:43
whysea:Fakte estas sufiĉe da ejoj por ricevi senpagan retspacon en la reto, simple retserĉu ekzemple por "free webhosting". (Mia testa forumo troviĝas ĉe la bonega TAESS, sed por registriĝi tie vi devas kompreni la germanan.)
Nu, ĉiukaze, mi ne povas krei mian propran forumon kun la SMF programo, ĉar mi ne havas retejon
whysea (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 13:15:41
darkweasel:Oh, interese. Dankon.whysea:Fakte estas sufiĉe da ejoj por ricevi senpagan retspacon en la reto, simple retserĉu ekzemple por "free webhosting". (Mia testa forumo troviĝas ĉe la bonega TAESS, sed por registriĝi tie vi devas kompreni la germanan.)
Nu, ĉiukaze, mi ne povas krei mian propran forumon kun la SMF programo, ĉar mi ne havas retejon
Antaŭ jaroj mi havis senpagan retspacon, sed ne forumeblan. Estis tro restriktanta.