目次へ

Demandoj

BenjamenoPoeto,2012年4月10日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

BenjamenoPoeto (プロフィールを表示) 2012年4月10日 0:19:33

En la Lernu.net Konsultejo, pli ol duono de la demandoj estas infaneskaj. "Ĉu iu povas korekti mian enkondukon?" "Ĉu Esperanto havas vorton kiel la angla 'turtle'?" La ĝusta respondo al tiaj ĉi demandoj estus "Jes." Sed neniu respondas tiel, do la komencantoj lernas demandi nerekte kiel en siaj gepatraj lingvoj.

Mi proponas, ke oni ĉesu respondi al infaneskaj demandoj per veraj respondoj. La PMEG diras, ke oni respondu al tiaj demandoj per "Jes" aŭ absurdaĵo. Se la komencantoj ne lernos demandi niamaniere, nia lingvo fariĝos multe pli malpreciza.

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年4月10日 3:27:31

Forigite

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年4月10日 9:09:49

Hyperboreus:
Cetere, por ke mi kiel komencanto lernu demandi rekte: kion volas diri "infaneska"?
PMEG: ESK (neoficiala sufikso)

Iom pli serioze, ni antaŭ kelkaj monatoj (aŭ ĉu jam jaroj?) fakte diskutis en la anglalingva forumo pri ĉu vi povas doni al mi ...? kaj tie miamemore slavlingvanoj diris, ke en la slavaj lingvoj oni ne uzas tiun esprimon.

Cetere, ĉu la aŭto estas ruĝa aŭ verda? Jes!

hebda999 (プロフィールを表示) 2012年4月11日 8:11:34

darkweasel:...Iom pli serioze, ni antaŭ kelkaj monatoj (aŭ ĉu jam jaroj?) fakte diskutis en la anglalingva forumo pri ĉu vi povas doni al mi ...? kaj tie miamemore slavlingvanoj diris, ke en la slavaj lingvoj oni ne uzas tiun esprimon.
Poloj certe uzas:

Ĉu vi povas doni al mi ... = Czy możesz dać mi ...

Czy = Ĉu
możesz = vi povas
dać = doni
mi = al mi
---------

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年4月11日 12:06:59

hebda999:
darkweasel:...Iom pli serioze, ni antaŭ kelkaj monatoj (aŭ ĉu jam jaroj?) fakte diskutis en la anglalingva forumo pri ĉu vi povas doni al mi ...? kaj tie miamemore slavlingvanoj diris, ke en la slavaj lingvoj oni ne uzas tiun esprimon.
Poloj certe uzas:

Ĉu vi povas doni al mi ... = Czy możesz dać mi ...

Czy = Ĉu
możesz = vi povas
dać = doni
mi = al mi
---------
(Ho, kio okazis al la tekstujo?)

Miamemore tiam vi asertis, ke ĝuste poloj ne uzas tion ... demando.gif Tamen eble mi mismemoras.

先頭にもどる