Demandoj
fra BenjamenoPoeto,2012 4 10
Meldinger: 5
Språk: Esperanto
BenjamenoPoeto (Å vise profilen) 2012 4 10 00:19:33
Mi proponas, ke oni ĉesu respondi al infaneskaj demandoj per veraj respondoj. La PMEG diras, ke oni respondu al tiaj demandoj per "Jes" aŭ absurdaĵo. Se la komencantoj ne lernos demandi niamaniere, nia lingvo fariĝos multe pli malpreciza.
Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 4 10 03:27:31
darkweasel (Å vise profilen) 2012 4 10 09:09:49
Hyperboreus:PMEG: ESK (neoficiala sufikso)
Cetere, por ke mi kiel komencanto lernu demandi rekte: kion volas diri "infaneska"?
Iom pli serioze, ni antaŭ kelkaj monatoj (aŭ ĉu jam jaroj?) fakte diskutis en la anglalingva forumo pri ĉu vi povas doni al mi ...? kaj tie miamemore slavlingvanoj diris, ke en la slavaj lingvoj oni ne uzas tiun esprimon.
Cetere, ĉu la aŭto estas ruĝa aŭ verda? Jes!
hebda999 (Å vise profilen) 2012 4 11 08:11:34
darkweasel:...Iom pli serioze, ni antaŭ kelkaj monatoj (aŭ ĉu jam jaroj?) fakte diskutis en la anglalingva forumo pri ĉu vi povas doni al mi ...? kaj tie miamemore slavlingvanoj diris, ke en la slavaj lingvoj oni ne uzas tiun esprimon.Poloj certe uzas:
Ĉu vi povas doni al mi ... = Czy możesz dać mi ...
Czy = Ĉu
możesz = vi povas
dać = doni
mi = al mi
---------
darkweasel (Å vise profilen) 2012 4 11 12:06:59
hebda999:(Ho, kio okazis al la tekstujo?)darkweasel:...Iom pli serioze, ni antaŭ kelkaj monatoj (aŭ ĉu jam jaroj?) fakte diskutis en la anglalingva forumo pri ĉu vi povas doni al mi ...? kaj tie miamemore slavlingvanoj diris, ke en la slavaj lingvoj oni ne uzas tiun esprimon.Poloj certe uzas:
Ĉu vi povas doni al mi ... = Czy możesz dać mi ...
Czy = Ĉu
możesz = vi povas
dać = doni
mi = al mi
---------
Miamemore tiam vi asertis, ke ĝuste poloj ne uzas tion ... Tamen eble mi mismemoras.