Đi đến phần nội dung

Kio estas Dio ?

viết bởi Paquillo, Ngày 10 tháng 4 năm 2012

Tin nhắn: 164

Nội dung: Esperanto

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:33:42 Ngày 14 tháng 4 năm 2012

Paulinho:Difini dion? Dio estas senfina, do ne povas esti
di - finita, di - finata aŭ di - finota...
... kaj iuj en tiu ĉi fadeno ŝajne ne povas dividi (di-vidi). ridulo.gif

(Jen mia inteligenta komento de hodiaŭ. Dankon por via atento. rido.gif )

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 20:55:05 Ngày 14 tháng 4 năm 2012

"Kio estas Dio" estas malbona demando, je kiu neniu homo povas ĝuste respondi. La respondo povas veni nur el tiu, kiu scias la Dion. Kaj neniu homo pesedas tiun ĉi scion, do neniu homo povas respondi la demandon. La ĝusta demando estas: Kio estas la Dio por mi?

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 00:47:52 Ngày 15 tháng 4 năm 2012

hebda999:Ĉu formiko povas scii kaj kompreni homon? Al Dio ni estas eĉ pli malgrandaj ol formikoj. Ni ne povas kompreni Lian estecon. Tial ĉiuj demandoj pri la naturo de la Dio estas sencelaj - eble post milionoj da jaroj de plua evoluo, se ni plu ekzistos, ni povos demandi pri tio. Nun la respondo estus tute nekomprenebla al ni, same kiel la naturo de l' homo estas malkomprenebla al formikoj...
Persone mi ne kredas je iu dio ĉar mi estas budhano sed se ekzistus iu dio, kial tiu dio estus "li"?

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 07:54:35 Ngày 15 tháng 4 năm 2012

hebda999:La ĝusta demando estas: Kio estas la Dio por mi?
Ah, ĉu jen fine konfeso ke via Dio nur ekzistas en via kapo?

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 08:03:31 Ngày 15 tháng 4 năm 2012

mihxil:
hebda999:La ĝusta demando estas: Kio estas la Dio por mi?
Ah, ĉu jen fine konfeso ke via Dio nur ekzistas en via kapo?
Ĉu vi fine ĉesos viajn aĉajn atakojn. Trovu iun ajn alian okupon. Mi jam scias kia homo vi estas, do nenion novan vi povas aldoni.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 08:15:52 Ngày 15 tháng 4 năm 2012

hebda999:do nenion novan vi povas aldoni.
Ni atendas la ion novan kion vi aldonos.

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 08:16:44 Ngày 15 tháng 4 năm 2012

robbkvasnak:Persone mi ne kredas je iu dio ĉar mi estas budhano sed se ekzistus iu dio, kial tiu dio estus "li"?
En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.

Ĉu la Sankta Biblio nomas la Dion Ŝi aŭ Ĝi (|Oni eble?)? Se ne, kial mi devas fari tion?

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 08:21:01 Ngày 15 tháng 4 năm 2012

mihxil:
hebda999:do nenion novan vi povas aldoni.
Ni atendas la ion novan kion vi aldonos.
Evidente en Nederlando oni ne instruas bonan konduton.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 08:32:35 Ngày 15 tháng 4 năm 2012

hebda999:Evidente en Nederlando oni ne instruas bonan konduton.
Mi diras precizan samon kiel vi, kaj nun vi kulpigas min, kaj eĉ mian tutan landon, pri malbona konduto. Mi jam rimarkis ke vi havas problemojn kun kohereco, sed ke vi ne eĉ rimarkas la ironion de ĉi tio indikas ke vi estas pli severa kazo ol mi atendis.

hebda999:Ĉu la Sankta Biblio nomas la Dion Ŝi aŭ Ĝi (|Oni eble?)? Se ne, kial mi devas fari tion?
Ah, ĉu vi do pensas ke la biblio estas 'Sankta', kaj iel liverus al ni sciojn pri la realo. Kial? Kial vi eĉ ne menciis la biblion antaŭe en la fadeno? Kial vi ne simple sincere prezentis vian opinion?

Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 09:04:33 Ngày 15 tháng 4 năm 2012

hebda999:
robbkvasnak:Persone mi ne kredas je iu dio ĉar mi estas budhano sed se ekzistus iu dio, kial tiu dio estus "li"?
En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.

Ĉu la Sankta Biblio nomas la Dion Ŝi aŭ Ĝi (|Oni eble?)? Se ne, kial mi devas fari tion?
Mi pensas ke vi tute ne komprenis la demandon de Robb.

Ni, pli aŭ malpli scias kion opinias la biblio, sed kiu estas via opinio??

Quay lại