Samseksemaj gepatroj
de victorvaldires, 2012-aprilo-10
Mesaĝoj: 50
Lingvo: Esperanto
Riano (Montri la profilon) 2012-aprilo-11 22:51:20
vidas vandenis:Kiel esti samseksema estas altrudi al la mondo ties "bonaĵojn"? (Ĉu vi celis "moralojn"?)
Estu vi ĉiuj "modernaj' , sed ne altrudu al mondo viajn 'bonaĵojn'
Cetere, pri la efektiva temo: Mi vidis interrete, ke por iu, ambaŭ patroj nomiĝas "paĉjo." Se la infano volas paroli al specifa paĉjo, li alproksimumus al la paĉjo al kiu, li volus paroli kaj dirus, "Paĉjo, ĉu vi povas..." (fonto: ĉi tie)
Ankaŭ, mi estas gejo, do mi devos trakti ĉi tiun problemon ankaŭ. Interese. Miareve, mia dulingva naskoto nomos min "paĉjo" kaj mia amonto "Dad." ^^ Tamen, mi kredas, ke la nomoj de la du patroj dependas de la duo kaj kion ili preferus.
robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-11 23:22:41
La tuta Esperanto klubo ĉi-tie komprenas ke ni estas kune. Mi invitis ilin al mia naskiĝtaga festo kaj ili ĉiuj venos. En nia regiono la vivo estas tia. Dum kvar jaroj la urbestro estis gejulo. La ministro pro eksterlandaj aferoj en Germanio kaj ankaŭ la urbestro de Berlin estas gejaj. La germanoj ne havas problemon kun tio.
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-11 23:33:17
robbkvasnak:Kara fajrokapo - via lando estas tre progresema lando kaj malferma por novaj ideoj... Bedaŭrinde en mia lando, estas nur kelkaj ŝtatoj kiuj estas toleremaj - Florido ne troviĝas inter ili, ĉar oni havas grandan aron da protestantaj frenezuloj ĉe ni.Jes, finfine mia lando estas progresema post multaj jarcentoj havante persekutoj kaj mortoj politikaj kaj religiaj se vi estis samseksemulo...Nun estas tempo por ŝanĝi ĉi tiun sensencan kaj retro-irantan aferon. Ne estas kutime por mi diri kun kiu mi dormas, sed mi solidariĝas kun vi kaj Riano, karaj kaj kuraĝaj sam-samideanoj, kaj ankaŭ mi devas aldoni ke mi estas gejo!! (Ĉi tio memoras al mi la filmon in and out...).
Mi ne havas iun kun mi nun, kaj mi ne ŝatas infanojn, do la nomopatra problemo ne ekzistas por mi...
Aliflanke, mi ankoraŭ ne komprenas kiel lando kiel Usono ne havas jam la samseksemaj edzecoj?? Estas tre strange por mi.
Ĝis!
PD Ankoraŭ ke mi povas ŝanĝi mian mesaĝon, mi vidis malaperinte iujn mesaĝojn de tiuj kiuj konviktas samseksemon kaj nomas ĝin malsano...
erinja (Montri la profilon) 2012-aprilo-11 23:53:06
robbkvasnak:Ne zorgu, "vidas" mi neniom vizitos vian landon. Mi jam legis en niaj ĵurnaloj pri la konservemo kaj la maltoleremo de via lando kaj ankaŭ de Rusio.Mi petas ke vi ne diru tiajn aferojn. Certe estas iuj maltoleremaj personoj en Rusujo kaj en Litovujo, sed ankaŭ ekzistas tre bonaj kaj toleremaj personoj en tiuj landoj; oni ne fiparolu tutan landon pro la sinteno de nur kelkaj loĝantoj.
robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-12 00:44:02
mihxil (Montri la profilon) 2012-aprilo-12 03:15:38
vidas vandenis:Sen tiuj malmodernaj maljunuloj ne estus tiuj 'saĝaj' junuloj.Ke ne povus esti toleremaj junuloj sen ke ekzistu maltoleremaj maljunuloj estas logiko kiun mi ne komprenas. Escepte sen la adjektivoj, sed tiam la tuta diro fariĝas banalaĵo.
whysea (Montri la profilon) 2012-aprilo-12 03:25:19
Ĉiukaze, mi ŝatas la proponon "papjo". Tamen pensas mi ke estas tre persona afero kiel nomi la gepatrojn.
antoniomoya (Montri la profilon) 2012-aprilo-12 05:54:13
Amike.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-12 06:51:31
vidas vandenis:Ĉu tio rilatas?mihxil:Ĉu vi naskiĝis "in vitro"?vidas vandenis:Sen tiuj malmodernaj maljunuloj ne estus tiuj 'saĝaj' junuloj.Ke ne povus esti toleremaj junuloj sen ke ekzistu maltoleremaj maljunuloj estas logiko kiun mi ne komprenas. Escepte sen la adjektivoj, sed tiam la tuta diro fariĝas banalaĵo.
MarCin83 (Montri la profilon) 2012-aprilo-12 13:13:21
Mi nur volis rememorigi, ke iuj modernaj junuloj havas aŭ havis maljunajn Patrinon kaj Patron.Du patroj same kiel du patrinoj ankaŭ iam iĝas maljunaj...
Ne koleru, sed via sinteno ĉi-rilate ne estas logika. En Germanio granda nombro de malsamseksemaj geedziĝoj disiĝas (mi antaŭ ne longe legis pri triono de ĉiuj geedziĝoj), kaj al ili ne gravas ĉu la infanoj suferas pri tio aŭ ne. Aliflanke, la nombro de divorcoj ĉe samseksemaj paroj estas ege malalta. Aldone oni eksciis ke en landoj, en kiuj infanfiligo estas laŭleĝa por samseksemuloj, tiuj infanoj pli bone edukiĝas kaj havas pli altan socian sintenon ol aliaj.
Kion mi volas diri, estas: ne gravas, ĉu infanojn kreskigas malsamseksemaj aŭ samseksemaj gepatroj. Gravas nur, ke ili scias pri la respondeco, kiun ili havas.
Pri tio, ĉu samseksemeco estas tolerenda kaj respektinda aŭ ne, mi kiel Esperantisto en la jaro 2012 jam ne volas diskuti, ĉar por mi la respondo estas memkompreneble jes.