Samseksemaj gepatroj
de victorvaldires, 2012-aprilo-10
Mesaĝoj: 50
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2012-aprilo-12 16:02:11
vidas vandenis:Kiu povas montri en ĉi tiu fadeno mian mesaĝon, kie mi estas maltolerema al samseksemuloj? Mi nur defendas 'nemodernajn maljunulojn' kaj protestas kontraŭ klaĉoj kaj instigo de malfido inter popoloj.Vi ankaŭ diris ion kia 'Resaniĝu'. Tio ŝajne intertempe estas forigita. Sed vi do ne nur defendas 'nemodernajn maljunulojn', vi per tio ankaŭ nomis aliajn homojn malsanaj kaj diras ke ili ŝanĝiĝu.
whysea (Montri la profilon) 2012-aprilo-12 17:59:49
vidas vandenis, kion vi intencas kiam vi parolas pri maljunuloj? Ke la junuloj devas ilin respekti sen kontestado, nur pro la maljuneco? Mi ne tute komprenas, kaj pensas mi ke la homoj en ĉi tiu fadeno miskomprenas iom inter si.
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-12 19:02:47
whysea:Nu, diri "resaniĝu" ne estas rekta atako. Eble estas plisame al preĝo, deziro. Se iu pensas ke la samseksemo estas malsano, kompreneble ili povus diri "resaniĝu" sen malbona intenco. Do, se ni diskutas plu pri kion diris iu ajn, pensas mi ke ni ne tro koleriĝu, ĉar--almenaŭ laŭ mi--ĝis nun ne ekzistas rektaj atakoj aŭ malbonaj intencoj en ĉi tiu diskuto, nur malsamaj opinionoj.Ĉiuj scias nuntempe, jarcento xxi, kaj se ne, ni diras al ili, ke samseksemo ne estas malsano por resaniĝi. Estas nur alia vojo vivi la sekson kaj la senton. Nuntempe ni havas sufiĉan informon, ne validas rigardi alian parton...
Ĉiel, mi opinias ke estus pli bone ne tuŝi multe pli ĉi tiun fadenon, kaj ĉiuj ni havu aŭ ne infanojn se ni volas, kaj instruu niajn infanojn voki nin kiel ni preferas.
Amike por ciuj, ĝis
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-12 21:27:57
vidas vandenis: 'fajrkapo', ekzemple, skribas: "Sed bedaŭrinde ĉiam estos maljunaj, malmodernaj... "Bonvolu meti la plenan mesaĝon...maljunaj, malmodernaj... KIUJ sekvos konviktante tiujn kiujn ne estas same ol ili.
Mi ne kritikas maljunulojn, sed tiujn maljunulojn kiuj konviktas...same ol tiujn junulojn kiuj konviktas, malmodernajn kiuj konviktas, same ol modernajn kiuj konviktas. Ne intencu ŝanĝi tion kion mi reale diras.
Kutime, estas maljunaj homoj, pli ol junaj, kiuj konviktas samseksemon, tio estas ankaŭ normala fakto, ĉar ili ne estas tiom kutimataj ol junaj homoj al samseksemo...Mi respektas profunde tiujn maljunulojn kiujn estas respektindaj, same ol iun ajn homon kiu estas respektinda
Aliflanke jam mi ne estas tiom juna, preskaŭ 40, estus stulte fare de mi kritiki ĉiujn maljunulojn, kiel vi volas nun akuzi min.
Gxis
dpmsf (Montri la profilon) 2012-aprilo-12 23:13:47
robbkvasnak:La orienteŭropanoj ofte estas tre konservemaj kaj malmodernaj. Ili ne komprenas la okcidenton. Brazilo estas tre progresema lando. Tiu ulo volis impliki ke mi estas "malsana" ĉar mi estas samseksema. Sed imagu se mi edziĝus kun virino kun tiuj sentoj en mia koro! Ni (mi kaj mia edzo) estas kune preskaŭ 18 jarojn. Ni flegas unu la alian kaj lavas la domon kune. Ni estas ĉitie por unu la alia kiam unu el ni estas malfeliĉa, kiel dum la tempo post la morto de mia patro. Eble tiu ulo ne povas kompreni tion.Unue en Brazilo ne havas samsekseman edzecon, sed tie ĉi havas stabilan kunaĵon.
Due la plejparto de popoloj ne plaĉas havi samsekseman edzecon tie.Vere nia popolo estas tre malmoderna. Tamen la ekslardanaj presartoj inventas, ke mia lando estas la mondo de pornografio kaj vendkorpvirino.
Trie lastjaro, havis multaj murdoj pro la personoj estas samseksemaj.
Do devu vere scii pri la lando antaŭ paloru ion.
mihxil (Montri la profilon) 2012-aprilo-12 23:18:28
vidas vandenis:Tio okazis en ĉi tiu fadeno, pri tio mi estas sufiĉe certa, ĉar tiu mesaĝo ankoraŭ videblas en mia RSS-legilo. Ĉu vi neas ke vi skribis tion?mihxil: 'Resaniĝu'.Ree vi konfuzas ion. Mi klare skribis "en ĉi tiu fadeno". Ĉu ne?
robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-13 00:58:04
"Unue en Brazilo ne havas samsekseman edzecon, sed tie ĉi havas stabilan kunaĵon.Tio ne estis la impreso kion mi havis kiam ni ricevis nian "União homoafetiva". Tio estis en Belo Horizonte. Eĉ la hoteldungitoj gratulis nin. Poste ni veturis al Rio kie mi parolis antaŭ la tiea E-klubo. Ankaŭ ili gratulis nin. Mi ricevis cpf (impostkarton). Kiam ni forlasis Brazilon, la doganistino vidis tion, ĉar mi portis ĝin en mia usona pasporto. Ŝi demandis min kial mi havis brazilan identilon. Mia edzo estis apud mi. Mi diris ĉar ni edziĝis. Ŝi ekstaris ridante kaj kriis "Parabems!" (gratulon). Mi tute ne havis la impreson ke multaj brazilanoj estas kontraŭ ni. Certe ne Lula kaj la nuntempa prezidantino Dilma Roussoff. Edmar diris al mi ke la "União homoafetiva" pasis la kongreson sed estas la katolika eklezio kaj la ekstremaj protestantistoj kiuj ne volas uzi la vorton "nupto". La eksprezidanto kaj la nuntempa prezidantino (kiu ĝuas favoron de pli ol 70% da brizilanoj, ambaŭ estas de la liva partio.
Due la plejparto de popoloj ne plaĉas havi samsekseman edzecon tie.Vere nia popolo estas tre malmoderna. Tamen la ekslardanaj presartoj inventas, ke mia lando estas la mondo de pornografio kaj vendkorpvirino."
En Usono oni ne kredas ke Brazilo estas la lando de pornografio. Tion oni ĉe ni rezervas por Kalifornio.
whysea (Montri la profilon) 2012-aprilo-13 05:54:56
robbkvasnak:En Usono oni ne kredas ke Brazilo estas la lando de pornografio. Tion oni ĉe ni rezervas por Kalifornio.Mi estas Kalifornano...
Ĉu vere, tiom da homoj pensas tiel pri ni? aĉ... -__-
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-13 06:08:35
mihxil:Mi konfirmas, ankaŭ mi vidis tion (kvankam mi ne uzas RSS por legi la forumon).vidas vandenis:Tio okazis en ĉi tiu fadeno, pri tio mi estas sufiĉe certamihxil: 'Resaniĝu'.Ree vi konfuzas ion. Mi klare skribis "en ĉi tiu fadeno". Ĉu ne?
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-13 09:00:44
vidas vandenis:ne, en tiu ĉi fadeno en la UTC+2-a vespero de 2012-04-11. de via konto.darkweasel:Bonvolu skribi daton. Eble vi tiun "teruran" vorton trovis en alia fadeno de pasinta aŭ antaŭpasinta jaro?mihxil:Mi konfirmas, ankaŭ mi vidis tion (kvankam mi ne uzas RSS por legi la forumon).vidas vandenis:Tio okazis en ĉi tiu fadeno, pri tio mi estas sufiĉe certamihxil: 'Resaniĝu'.Ree vi konfuzas ion. Mi klare skribis "en ĉi tiu fadeno". Ĉu ne?