Al la enhavo

Kial ne ekzistas Google-Irano ?

de Demian, 2012-aprilo-12

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

abdullatif (Montri la profilon) 2012-aprilo-13 19:15:47

En Sirio ni havas la samproblemon, Estas ne google siria, ankaŭe ni ne povas uzi aliajn googlajn servojn (code, programs, documents, themes) ....
Nun antaŭ la sankcioj ni ne povas eniri al Googlajn aktivecojn ĉefe la codejam kaj appengine...
Por la Google Irana, mi kredas ke ne estas Persa versio de Windows aŭ ajn alia Microsoft produktoj, tio tre malkonvinka ....

omid17 (Montri la profilon) 2012-aprilo-16 12:27:02

Ho ve! Mi ne povas kredi miajn okulojn! Google estas efektive filtrita ĉi tie. Mi ĵus provis malfermi Google.com sed anstataŭ Google mi vidis la paĝon pri filtritaj retpaĝoj. Estas malpli ol 5 horoj ekde la lasta fojo kiam mi kontrolis la paĝon, do ĉi tio estas tre nova!

omid17 (Montri la profilon) 2012-aprilo-16 12:33:30

Mi denove provis malfermi Google post kelkaj minutoj kaj ĉifoje ĝi malfermis senprobleme. Mi ne scias, kio okazas. Ŝajnas ke censoristoj ankoraŭ ne decidiĝis pri tiu afero !

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-aprilo-16 12:39:12

Nu, ŝajne la Irana registaro estas pli rapida ol ĝi mem pensis. Laŭ diversaj komunikaĵoj la blokoj estu komenconta en majo origine.

Reen al la supro