לתוכן העניינים

Kial ne ekzistas Google-Irano ?

של Demian, 12 באפריל 2012

הודעות: 24

שפה: Esperanto

abdullatif (הצגת פרופיל) 13 באפריל 2012, 19:15:47

En Sirio ni havas la samproblemon, Estas ne google siria, ankaŭe ni ne povas uzi aliajn googlajn servojn (code, programs, documents, themes) ....
Nun antaŭ la sankcioj ni ne povas eniri al Googlajn aktivecojn ĉefe la codejam kaj appengine...
Por la Google Irana, mi kredas ke ne estas Persa versio de Windows aŭ ajn alia Microsoft produktoj, tio tre malkonvinka ....

omid17 (הצגת פרופיל) 16 באפריל 2012, 12:27:02

Ho ve! Mi ne povas kredi miajn okulojn! Google estas efektive filtrita ĉi tie. Mi ĵus provis malfermi Google.com sed anstataŭ Google mi vidis la paĝon pri filtritaj retpaĝoj. Estas malpli ol 5 horoj ekde la lasta fojo kiam mi kontrolis la paĝon, do ĉi tio estas tre nova!

omid17 (הצגת פרופיל) 16 באפריל 2012, 12:33:30

Mi denove provis malfermi Google post kelkaj minutoj kaj ĉifoje ĝi malfermis senprobleme. Mi ne scias, kio okazas. Ŝajnas ke censoristoj ankoraŭ ne decidiĝis pri tiu afero !

Fenris_kcf (הצגת פרופיל) 16 באפריל 2012, 12:39:12

Nu, ŝajne la Irana registaro estas pli rapida ol ĝi mem pensis. Laŭ diversaj komunikaĵoj la blokoj estu komenconta en majo origine.

לראש הדף