Zum Inhalt

Kial ne ekzistas Google-Irano ?

von Demian, 12. April 2012

Beiträge: 24

Sprache: Esperanto

Demian (Profil anzeigen) 12. April 2012 16:14:28

Ĉu iu rimarkis ke ne ekzistas varianto de la populara serĉilo Google por Irano ? Ekzistas Google-Afganistano, Irako, Pakistano.... sed mankas Google-Irano.

Se mi ne eraras, la kompanio irananojn devigas uzi Google.com (Usona, aŭ "internacia", varianto).

Plie, mi ne povas trovi kialojn pri kial la situacio estas tiel ĉi. Ĉu iu povas klarigi?

Mi vin ege dankus se vi povus doni al mi ligilojn al retejoj, kiuj la situacion eksplikas.

darkweasel (Profil anzeigen) 12. April 2012 16:52:05

Se oni retserĉas "google iran", oni fakte trovas, ke Google estas malpermesita en Irano. La novaĵ-artikoloj pri tio aĝas nur 2 tagojn, do tio ŝajnas esti nova.

Fenris_kcf (Profil anzeigen) 12. April 2012 17:00:10

Klaku min (mi esperas, ke tiu gugla traduko kompreneblas)

Demian (Profil anzeigen) 12. April 2012 17:19:29

darkweasel:Se oni retserĉas "google iran", oni fakte trovas, ke Google estas malpermesita en Irano.
Google ankaŭ estas malpermesita en Ĉinio. Sed kiam oni vizitas la retejon de la ĉina varianto de Google, oni tiun ĉi trovas.

La ligilon klare montras ke ekzistis ĉina varianto kaj ĝi ne pli ekzistas. Bedaŭrinde, estas malfacile trovi se ke eĉ ekzistis irana varianto aŭ ne?

La nekompleta listo de Google-variantoj ne enhavas la nomon de Google-Irano. Surprizas min kial ili forgesis meti nur la irana varianto.

Mi esperas ke iu el Irano povas helpi nin.

@Fenris_kcf:

Laŭ la (mal)bona traduko, la nacio malpermesos Google, Yahoo kaj aliajn fremdajn retejojn.

darkweasel (Profil anzeigen) 12. April 2012 18:32:14

Demian:
darkweasel:Se oni retserĉas "google iran", oni fakte trovas, ke Google estas malpermesita en Irano.
Google ankaŭ estas malpermesita en Ĉinio. Sed kiam oni vizitas la retejon de la ĉina varianto de Google, oni tiun ĉi trovas.
Ĉu ne ekzistas kelkaj lokoj en Ĉinujo (Honkongo?), kie ne estas interreta cenzuro?

Demian (Profil anzeigen) 12. April 2012 18:44:12

darkweasel:Ĉu ne ekzistas kelkaj lokoj en Ĉinujo (Honkongo?), kie ne estas interreta cenzuro?
Ĉu ne ekzistas kelkaj lokoj en la mondo, kie ne estas interreta cenzuro?

Respondo estas: NE!!! Ĉiuj nacioj cenzuras la interreton, inkluzive de Eŭropaj nacioj kaj Barato.

omid17 (Profil anzeigen) 12. April 2012 22:23:49

Demian:Ĉu iu rimarkis ke ne ekzistas varianto de la populara serĉilo Google por Irano ? Ekzistas Google-Afganistano, Irako, Pakistano.... sed mankas Google-Irano.

Se mi ne eraras, la kompanio irananojn devigas uzi Google.com (Usona, aŭ "internacia", varianto).

Plie, mi ne povas trovi kialojn pri kial la situacio estas tiel ĉi. Ĉu iu povas klarigi?

Mi vin ege dankus se vi povus doni al mi ligilojn al retejoj, kiuj la situacion eksplikas.
Vi eraras. La Persa versio de Google jam delonge funkcias. Malgraŭ tio, Google ne lasas ret-uzantojn kun Iranaj IP-adresoj elŝuti kelkajn da siaj programoj. Ekzemple, ĝis lastatempe, Irananoj ne povis elŝuti "Google kromon" ĉar ĝuste antaŭ ol komenco de elŝutado, iu erarmesaĝo aperis, dirante ke kun bedaŭro ni ne povas uzi la programon. Mi pensas ke ĉi tio estas tro insulta kaj eĉ rasista.

omid17 (Profil anzeigen) 12. April 2012 22:25:16

darkweasel:Se oni retserĉas "google iran", oni fakte trovas, ke Google estas malpermesita en Irano. La novaĵ-artikoloj pri tio aĝas nur 2 tagojn, do tio ŝajnas esti nova.
Vi malpravas. Google ne estas filtrita ĉi tie.

Fenris_kcf (Profil anzeigen) 12. April 2012 22:30:18

omid17:Mi pensas ke ĉi tio estas tro insulta kaj eĉ rasista.
Mi certas ke tio tute ne estas pro la rasoj.

omid17 (Profil anzeigen) 12. April 2012 23:03:59

Fenris_kcf:
omid17:Mi pensas ke ĉi tio estas tro insulta kaj eĉ rasista.
Mi certas ke tio tute ne estas pro la rasoj.
La politikaj problemoj de Irana registaro kun parto de Internacia komunumo neniel rilatas al Irananoj mem. Kiel politikaĵoj rilatas al senkosta softvaro kiel "Google kromo"? Pripensu, ke vi estus en la pozicio de iu Irana ret-uzanto kiu vidas ĉi tiun mesaĝon:

"Kvankam ĉi tio estas senkosta libera programaro, sed hmm, pardonon, ĉar vi estas el Irano, vi ne povas uzi ĝin!"

Zurück nach oben