Al la enhavo

“Bonan apetiton!”

de Ĝamadio, 2012-aprilo-12

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Tjeri (Montri la profilon) 2012-aprilo-13 09:27:04

Tiuj esprimoj ne devas esti laŭvorte komprenitaj, temas nur pri ritaj ĝentilaĵoj.

Same, brito amuziĝus scii, ke kiam li deziras al franco bonan matenon, ĉi tiu ofte pensas: kial li ne deziras tutan bonan tagon al mi? Kion do li deziras, ke okazu al mi, ĉi tiun posttagmezon?

sudanglo (Montri la profilon) 2012-aprilo-13 09:38:36

En Esperanto oni diras bonan matenon. Esperanto estas logika lingvo. Do - konkludo, estas pli logike diri bonan matenon ol diri bonjour.

Pri la strangaĵoj de francaj kutimoj mi ĝentile ne komentos.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-aprilo-13 10:43:32

Parolante denove pri manĝohoroj, hispanlingve oni diras tiumomentoj: "Buen provecho" aŭ "Que aproveche" aŭ "Que siente bien" (bonan profiton, ke ĝi (la manĝo) sentu vin bone).

Kiel diris Tjeri, temas pri ritaj ĝentilaĵoj "toutes faites" (jam faritaj), laŭ la esprimo de francoj.

Amike.

Ondo (Montri la profilon) 2012-aprilo-14 08:13:54

sudanglo:Je via sano estas la kutima formulo.
Jes, kompreneble, sed tio estas speco de eta parolado (tosto), kiun oni faras jam levante la glason. Mi komprenis la demandon tiel, ke estas serĉata esprimo por tiu momento, kiam kunularo eksidas ĉe tablo kun boteloj da biero, vino, suko, kiaj ajn trinkaĵoj, kaj oni volas deziri al la aliaj bonan kunestadon ĉe la regala tablo. Aŭ eble en restoracio, kiam kelnero estas alportanta la trinkaĵojn, aŭ...

Nu, kial ne, eblas jam tiam diri "je via sano", sed multo alia eblas. Nur la ĉielo estas nia limo, kiam ni utiligas la videblajn kaj kaŝitajn eblojn de Esperanto.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-aprilo-17 14:59:24

sudanglo:
Mi atentigu, ke la formulo 'bonan apetiton' kiu imitas similan frazojn en aliaj lingvoj estas, tamen, por anglaj oreloj, komika.

Ĝi ŝajne volas diri, ke la manĝaĵo estas nur ĝuebla se oni estas sufiĉe malsata. (Do necesas deziri al la manĝonto bonan apetiton.)

Aŭdante bonan apetiton, mi pensas - ho ve, mi bezononos apetiton.
Almenaŭ en la germana oni diferencas inter "apetito" kaj "malsato". La unua signifas, ke vi volas manĝi, la dua, ke vi devas manĝi - ideale kompreneble ambaŭ koincidas, sed principe ili estas sendependaj.

Krome, duonŝerce kelkiuj diras ankaŭ "Guten Hunger" (Bonan malsaton).

Ĝamadio (Montri la profilon) 2012-aprilo-17 16:05:39

Kirilo81:Almenaŭ en la germana oni diferencas inter "apetito" kaj "malsato". La unua signifas, ke vi volas manĝi, la dua, ke vi devas manĝi - ideale kompreneble ambaŭ koincidas, sed principe ili estas sendependaj.

Krome, duonŝerce kelkiuj diras ankaŭ "Guten Hunger" (Bonan malsaton).
ridulo.gif Jes, tiun diraĵon mi ankaŭ kelkfoje uzas ŝerce, kaj do analoge oni ja povus diri “Guten Durst” (Bonan soifon).

Ondo:Pri nura trinkado evidente ne ekzistas kutima frazo, simila al "bonan apetiton", sed la lingvo donas al ni senfinan amason da ebloj. Kreu mem vian favoratan bondeziron, aŭ diru:

Bonan trinkon! Ĝuu la sukon (koktelon, bieron, kion ajn)! Trinkoĝuon! Bonguston! La trinkaĵo (vino ktp.) bongustu al vi! Gajan sensoifigon! Malaperu via soifo! Plezuran trinkadon! Ni trinkemu!

Tio estas nur ekzemploj.
Mi konsentas. Mi nur volis scii, ĉu jam ekzistas iu konata diraĵo, sed la invento de novaj diraĵoj certe estas pli bone ol uzi nur antikvajn vortojn kaj krome plivivigas la lingvon.

Reen al la supro