“Bonan apetiton!”
Ĝamadio-ისა და 12 აპრილი, 2012-ის მიერ
შეტყობინებები: 16
ენა: Esperanto
Tjeri (მომხმარებლის პროფილი) 13 აპრილი, 2012 09:27:04
Same, brito amuziĝus scii, ke kiam li deziras al franco bonan matenon, ĉi tiu ofte pensas: kial li ne deziras tutan bonan tagon al mi? Kion do li deziras, ke okazu al mi, ĉi tiun posttagmezon?
sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 13 აპრილი, 2012 09:38:36
Pri la strangaĵoj de francaj kutimoj mi ĝentile ne komentos.
antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 13 აპრილი, 2012 10:43:32
Kiel diris Tjeri, temas pri ritaj ĝentilaĵoj "toutes faites" (jam faritaj), laŭ la esprimo de francoj.
Amike.
Ondo (მომხმარებლის პროფილი) 14 აპრილი, 2012 08:13:54
sudanglo:Je via sano estas la kutima formulo.Jes, kompreneble, sed tio estas speco de eta parolado (tosto), kiun oni faras jam levante la glason. Mi komprenis la demandon tiel, ke estas serĉata esprimo por tiu momento, kiam kunularo eksidas ĉe tablo kun boteloj da biero, vino, suko, kiaj ajn trinkaĵoj, kaj oni volas deziri al la aliaj bonan kunestadon ĉe la regala tablo. Aŭ eble en restoracio, kiam kelnero estas alportanta la trinkaĵojn, aŭ...
Nu, kial ne, eblas jam tiam diri "je via sano", sed multo alia eblas. Nur la ĉielo estas nia limo, kiam ni utiligas la videblajn kaj kaŝitajn eblojn de Esperanto.
Kirilo81 (მომხმარებლის პროფილი) 17 აპრილი, 2012 14:59:24
sudanglo:Almenaŭ en la germana oni diferencas inter "apetito" kaj "malsato". La unua signifas, ke vi volas manĝi, la dua, ke vi devas manĝi - ideale kompreneble ambaŭ koincidas, sed principe ili estas sendependaj.
Mi atentigu, ke la formulo 'bonan apetiton' kiu imitas similan frazojn en aliaj lingvoj estas, tamen, por anglaj oreloj, komika.
Ĝi ŝajne volas diri, ke la manĝaĵo estas nur ĝuebla se oni estas sufiĉe malsata. (Do necesas deziri al la manĝonto bonan apetiton.)
Aŭdante bonan apetiton, mi pensas - ho ve, mi bezononos apetiton.
Krome, duonŝerce kelkiuj diras ankaŭ "Guten Hunger" (Bonan malsaton).
Ĝamadio (მომხმარებლის პროფილი) 17 აპრილი, 2012 16:05:39
Kirilo81:Almenaŭ en la germana oni diferencas inter "apetito" kaj "malsato". La unua signifas, ke vi volas manĝi, la dua, ke vi devas manĝi - ideale kompreneble ambaŭ koincidas, sed principe ili estas sendependaj.
Krome, duonŝerce kelkiuj diras ankaŭ "Guten Hunger" (Bonan malsaton).
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Ondo:Pri nura trinkado evidente ne ekzistas kutima frazo, simila al "bonan apetiton", sed la lingvo donas al ni senfinan amason da ebloj. Kreu mem vian favoratan bondeziron, aŭ diru:Mi konsentas. Mi nur volis scii, ĉu jam ekzistas iu konata diraĵo, sed la invento de novaj diraĵoj certe estas pli bone ol uzi nur antikvajn vortojn kaj krome plivivigas la lingvon.
Bonan trinkon! Ĝuu la sukon (koktelon, bieron, kion ajn)! Trinkoĝuon! Bonguston! La trinkaĵo (vino ktp.) bongustu al vi! Gajan sensoifigon! Malaperu via soifo! Plezuran trinkadon! Ni trinkemu!
Tio estas nur ekzemploj.