Aller au contenu

Demandoj...

de Desit1, 14 avril 2012

Messages : 11

Langue: Esperanto

Desit1 (Voir le profil) 14 avril 2012 04:46:28

Kial sub la seĝoj de la aviadilo troviĝas vivsavila veŝto kaj ne paraŝuto?
Ĉu piloto de supersona aviadilo, povas aŭskulti la sonon faritan de la motoro?
Kion sonĝas la denaskaj blinduloj?
Kial Bill Gates nomis sian komputilan sistemon "Windows"('fenestroj' en la angla) kaj ne "Gates"('pordoj' en la angla)?
Kial ekzistas la tago de la patro, la tago de la patrino, sed ne la tago de la filo?
Kial Hulk perdas ĉiujn vestaĵojn krom la pantalonojn?
Kial nia planedo nomiĝas "Tero" se ĝi enhavas 3/4 partojn da akvo?
Kial en Star Wars la spacaj bataloj estas tiom bruaj se en la vakuo ne eblas la sono?
Kial Tarzan estis ĉiam perfekte razita?
Kial la tombejoj havas tiom altajn murojn se la enestaj homoj ne povas forir kaj la eksteraj homoj ne volas eniri?

darkweasel (Voir le profil) 14 avril 2012 07:14:28

Desit1:
Kial Bill Gates nomis sian komputilan sistemon "Windows"('fenestroj' en la angla) kaj ne "Gates"('pordoj' en la angla)?
In a world without walls and fences, who needs Windows and Gates?

(= En mondo sen muroj kaj bariloj, kiu bezonas fenestrojn kaj pordojn?)

Fenris_kcf (Voir le profil) 14 avril 2012 11:20:51

Desit1:Kial la tombejoj havas tiom altajn murojn se la enestaj homoj ne povas forir kaj la eksteraj homoj ne volas eniri?
Ho, eksteraj homoj ofte volas eniri por ŝteli valorajn tombej-aldonojn, kioj estis dediĉata al la mortinto(j).

darkweasel (Voir le profil) 14 avril 2012 12:21:00

Desit1:
Kion sonĝas la denaskaj blinduloj?
sonojn, odorojn, gustojn kaj palpojn, evidente.

dpmsf (Voir le profil) 14 avril 2012 14:54:32

Desit1:Kial Tarzan estis ĉiam perfekte razita?
Ĉar li ne ekzistas.

fajrkapo (Voir le profil) 14 avril 2012 17:31:30

dpmsf:
Desit1:Kial Tarzan estis ĉiam perfekte razita?
Ĉar li ne ekzistas.
Li ekzistas!, evidente... ĉar li estas frato de Moŭglio, la ĝangaloknabo, pro tio ĉiam estas perfekte razita...unu razas la alian ekde la infaneco...

hebda999 (Voir le profil) 14 avril 2012 17:46:09

Kial sub la seĝoj de la aviadilo troviĝas vivsavila veŝto kaj ne paraŝuto?
- Ĉar la paraŝuto kostas tro multe

Ĉu piloto de supersona aviadilo, povas aŭskulti la sonon faritan de la motoro?
Jes, se li forsaltas el la aviadilo.

Kion sonĝas la denaskaj blinduloj?
Pri la lumo, kion alian?

Kial Bill Gates nomis sian komputilan sistemon "Windows"('fenestroj' en la angla) kaj ne "Gates"('pordoj' en la angla)?
Ĉar li estis ĉino kaj ne sciis tiun ĉi vorton.

Kial ekzistas la tago de la patro, la tago de la patrino, sed ne la tago de la filo?
Estas tro multe da filoj kaj la nombro de tagoj estas limigita.

Kial Hulk perdas ĉiujn vestaĵojn krom la pantalonojn?
Lia postaĵo estas tre malbela kaj li ne volas abdomenigi la vidantojn.

Kial nia planedo nomiĝas "Tero" se ĝi enhavas 3/4 partojn da akvo?
La fiŝoj nomas ĝin "Akvo", kontenta?

Kial en Star Wars la spacaj bataloj estas tiom bruaj se en la vakuo ne eblas la sono?
Ili estas lumaj sonoj, kiel la lumaj glavoj - tiuj ja ankaŭ ne ekzistas.

Kial Tarzan estis ĉiam perfekte razita?
Konano, estante barbaro, ankaŭ estis senbarba.

Kial la tombejoj havas tiom altajn murojn se la enestaj homoj ne povas forir kaj la eksteraj homoj ne volas eniri?
Al vermoj tio estas indiferenta.

Paulinho (Voir le profil) 14 avril 2012 18:43:01

Kolose bona humoro.... Gratulojn....

fajrkapo (Voir le profil) 14 avril 2012 21:02:46

Kial sub la seĝoj de la aviadilo troviĝas vivsavila veŝto kaj ne paraŝuto?
- Ĉar la filo de la aviadilkompaniestro havas funebrejon...(krom, la veŝtovivsavilo faras pli bonan korpon al vi).

Ĉu piloto de supersona aviadilo, povas aŭskulti la sonon faritan de la motoro?
Jes, ĉiam kaj kiam li/ŝi ne estas furzante...

Kion sonĝas la denaskaj blinduloj?
Surtute, pri ne aŭdi la malagrablajn voĉojn de siaj kreditoroj...

Kial Bill Gates nomis sian komputilan sistemon "Windows"('fenestroj' en la angla) kaj ne "Gates"('pordoj' en la angla)?
Ĉar li forgesis kiun povis esti sia patro .

Kial ekzistas la tago de la patro, la tago de la patrino, sed ne la tago de la filo?
ĉar la gepatroj estas pli saĝaj ol la filoj...

Kial Hulk perdas ĉiujn vestaĵojn krom la pantalonojn?
?? sed la pantalonon? klare, ĉar li havas malgrandan ...

Kial nia planedo nomiĝas "Tero" se ĝi enhavas 3/4 partojn da akvo?
Estas Ter-ura afero, mi neniam komprenis. Eble kiam oni nomis ĝin ne ekzistis akvo...

Kial en Star Wars la spacaj bataloj estas tiom bruaj se en la vakuo ne eblas la sono?
ĉar en la estonto la vakuo estas parto de niaj urboj.

Kial Tarzan estis ĉiam perfekte razita?
Mi jam respondis antaŭ.

Kial la tombejoj havas tiom altajn murojn se la enestaj homoj ne povas forir kaj la eksteraj homoj ne volas eniri?
Iu timis la zombiojn...

Ĝis

Desit1 (Voir le profil) 16 avril 2012 01:35:50

Hahahahaha dankon pro viaj respondoj!!
Kiu havas novajn demandojn malfacile respondeblajn? lango.gif

Retour au début