Ujumbe: 11
Lugha: Esperanto
Desit1 (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2012 4:46:28 asubuhi
Ĉu piloto de supersona aviadilo, povas aŭskulti la sonon faritan de la motoro?
Kion sonĝas la denaskaj blinduloj?
Kial Bill Gates nomis sian komputilan sistemon "Windows"('fenestroj' en la angla) kaj ne "Gates"('pordoj' en la angla)?
Kial ekzistas la tago de la patro, la tago de la patrino, sed ne la tago de la filo?
Kial Hulk perdas ĉiujn vestaĵojn krom la pantalonojn?
Kial nia planedo nomiĝas "Tero" se ĝi enhavas 3/4 partojn da akvo?
Kial en Star Wars la spacaj bataloj estas tiom bruaj se en la vakuo ne eblas la sono?
Kial Tarzan estis ĉiam perfekte razita?
Kial la tombejoj havas tiom altajn murojn se la enestaj homoj ne povas forir kaj la eksteraj homoj ne volas eniri?
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2012 7:14:28 asubuhi
Desit1:In a world without walls and fences, who needs Windows and Gates?
Kial Bill Gates nomis sian komputilan sistemon "Windows"('fenestroj' en la angla) kaj ne "Gates"('pordoj' en la angla)?
(= En mondo sen muroj kaj bariloj, kiu bezonas fenestrojn kaj pordojn?)
Fenris_kcf (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2012 11:20:51 asubuhi
Desit1:Kial la tombejoj havas tiom altajn murojn se la enestaj homoj ne povas forir kaj la eksteraj homoj ne volas eniri?Ho, eksteraj homoj ofte volas eniri por ŝteli valorajn tombej-aldonojn, kioj estis dediĉata al la mortinto(j).
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2012 12:21:00 alasiri
Desit1:sonojn, odorojn, gustojn kaj palpojn, evidente.
Kion sonĝas la denaskaj blinduloj?
dpmsf (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2012 2:54:32 alasiri
Desit1:Kial Tarzan estis ĉiam perfekte razita?Ĉar li ne ekzistas.
fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2012 5:31:30 alasiri
dpmsf:Li ekzistas!, evidente... ĉar li estas frato de Moŭglio, la ĝangaloknabo, pro tio ĉiam estas perfekte razita...unu razas la alian ekde la infaneco...Desit1:Kial Tarzan estis ĉiam perfekte razita?Ĉar li ne ekzistas.
hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2012 5:46:09 alasiri
- Ĉar la paraŝuto kostas tro multe
Ĉu piloto de supersona aviadilo, povas aŭskulti la sonon faritan de la motoro?
Jes, se li forsaltas el la aviadilo.
Kion sonĝas la denaskaj blinduloj?
Pri la lumo, kion alian?
Kial Bill Gates nomis sian komputilan sistemon "Windows"('fenestroj' en la angla) kaj ne "Gates"('pordoj' en la angla)?
Ĉar li estis ĉino kaj ne sciis tiun ĉi vorton.
Kial ekzistas la tago de la patro, la tago de la patrino, sed ne la tago de la filo?
Estas tro multe da filoj kaj la nombro de tagoj estas limigita.
Kial Hulk perdas ĉiujn vestaĵojn krom la pantalonojn?
Lia postaĵo estas tre malbela kaj li ne volas abdomenigi la vidantojn.
Kial nia planedo nomiĝas "Tero" se ĝi enhavas 3/4 partojn da akvo?
La fiŝoj nomas ĝin "Akvo", kontenta?
Kial en Star Wars la spacaj bataloj estas tiom bruaj se en la vakuo ne eblas la sono?
Ili estas lumaj sonoj, kiel la lumaj glavoj - tiuj ja ankaŭ ne ekzistas.
Kial Tarzan estis ĉiam perfekte razita?
Konano, estante barbaro, ankaŭ estis senbarba.
Kial la tombejoj havas tiom altajn murojn se la enestaj homoj ne povas forir kaj la eksteraj homoj ne volas eniri?
Al vermoj tio estas indiferenta.
Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2012 6:43:01 alasiri
fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2012 9:02:46 alasiri
- Ĉar la filo de la aviadilkompaniestro havas funebrejon...(krom, la veŝtovivsavilo faras pli bonan korpon al vi).
Ĉu piloto de supersona aviadilo, povas aŭskulti la sonon faritan de la motoro?
Jes, ĉiam kaj kiam li/ŝi ne estas furzante...
Kion sonĝas la denaskaj blinduloj?
Surtute, pri ne aŭdi la malagrablajn voĉojn de siaj kreditoroj...
Kial Bill Gates nomis sian komputilan sistemon "Windows"('fenestroj' en la angla) kaj ne "Gates"('pordoj' en la angla)?
Ĉar li forgesis kiun povis esti sia patro .
Kial ekzistas la tago de la patro, la tago de la patrino, sed ne la tago de la filo?
ĉar la gepatroj estas pli saĝaj ol la filoj...
Kial Hulk perdas ĉiujn vestaĵojn krom la pantalonojn?
?? sed la pantalonon? klare, ĉar li havas malgrandan ...
Kial nia planedo nomiĝas "Tero" se ĝi enhavas 3/4 partojn da akvo?
Estas Ter-ura afero, mi neniam komprenis. Eble kiam oni nomis ĝin ne ekzistis akvo...
Kial en Star Wars la spacaj bataloj estas tiom bruaj se en la vakuo ne eblas la sono?
ĉar en la estonto la vakuo estas parto de niaj urboj.
Kial Tarzan estis ĉiam perfekte razita?
Mi jam respondis antaŭ.
Kial la tombejoj havas tiom altajn murojn se la enestaj homoj ne povas forir kaj la eksteraj homoj ne volas eniri?
Iu timis la zombiojn...
Ĝis
Desit1 (Wasifu wa mtumiaji) 16 Aprili 2012 1:35:50 asubuhi
Kiu havas novajn demandojn malfacile respondeblajn?