Al la enhavo

Ĉu estas bone resti anonima en la forumo?

de robbkvasnak, 2012-aprilo-14

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

Tjeri (Montri la profilon) 2012-aprilo-16 08:54:51

Ĉu anonima opinio valoras?

Zato (Montri la profilon) 2012-aprilo-16 09:19:01

Tjeri:Ĉu anonima opinio valoras?
Tio dependas de opinio.

novatago (Montri la profilon) 2012-aprilo-16 09:52:28

Zato:
Tjeri:Ĉu anonima opinio valoras?
Tio dependas de opinio.
Certe. La praveco aŭ valoro de opinio ne dependas de la nomo de opinianto.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-aprilo-17 17:05:26

Zato:
Tjeri:Ĉu anonima opinio valoras?
Tio dependas de opinio.
Tio dependas ankaŭ de la gramatika objekto, kiun vi subkomprenis.

En la reala vivo estas lokoj, kun diversaj niveloj de anonimeco. Vi povas fari deklaron en radioelsendo, prepari vian tekston, kontroli, ke nenio en ĝi ofendos viajn najbarojn, viajn kolegojn, laborestron, ktp...

Vi povas diskuti kun kolegoj en oficeja kunveno pri la plej bona rimedo por venki vian konkurenculaĉon.

Vi povas eĉ iri en drinkejo por esprimi tion, kio pezas sur via koro, kaj diri al tiuj, kiuj deziras aŭskulti vin fiparolojn pri la edzino, la bopatrino, la estro, la registaro, ktp...

En interreto, devas esti la samaj eblecoj. Mi mem uzas pseŭdonomon, sed mi estas konata de miaj amikoj, kaj tio estas sufiĉa. Mi ne deziras dek foje relegi miajn mesaĝojn, sed mi pretas korekti ilin se oni trafe diras ke mi faris eraron aŭ ofendis iun.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-17 18:10:00

darkweasel:
novatago:
Uzi verajn nomojn nur helpus kontraŭ interretaj troloj. Sed mi pensas ke eĉ tiel, ili ekzistus.
... speciale ĉar trolo povus ekzemple simple aserti, ke ĝi nomiĝas "Markus Bruckner" - aŭ io alia, kio konvenas al ties (laŭaserta) loĝlando kaj denaska lingvo. La malon ne eblas pruvi, same kiel eĉ ne eblas fakte pruvi, ke nia uzanto "robbkvasnak" fakte nomiĝas tiel (krom eble al tiuj, kiuj konas lin persone kaj vidis lin antaŭ sia komputilo, ensalutinta en lernu!). Eĉ eblas, ke pluraj homoj uzas unu konton - mi povus simple doni al iu mian pasvorton kaj tiu tiam skribus per la salutnomo "darkweasel".
Mi povas certigi vin ke mi nomiĝas Robb Kvasnak - vi povas gugli mian nomon kaj vi trovos multajn informojn pri mi - kie mi laboras, kion mi kontribuis al aliaj forumoj, artikolojn kiojn mi publikigis en akademiaj ĵurnaloj, ktp. Mi instruas ĉe Florida Atlantic University. Tie (fau.edu) vi povas serĉi mian nomon kaj vi trovos mian hejmpaĝon - certe la universitato ne kreus neveran profesoron.

novatago (Montri la profilon) 2012-aprilo-17 20:31:03

robbkvasnak:Mi povas certigi vin ke mi nomiĝas Robb Kvasnak
La afero ne temas pri ĉu vi povas certigi tion. La afero temas pri tio, ke estas persona decido ĉeesti en interreto kromnone aŭ vernome. Mi ankoraŭ pensas ke ne estas tre prudente uzi veran nomon en interreto, sed se por vi tio bonas, mi ĝojas por vi.

Ĝis, Novatago.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-17 20:50:33

Dependas de la retejo. Por mi, lernu estas tre serioza retejo kion mi respektas. Same ĉe la universitato. Tie oni NE permesus al iu ajn uzi kromnomon. Tie oni ankaŭ ne havas malagrablajn konversaciojn. Ni ĉiuj respektas unu la alian ĉar ni scias kiu skribis kion. Mi estas en aliaj babilejoj kie mi jes ja uzas kromnomojn ĉar ne temas pri seriozaj babilejoj. Ĉe fajsbuko mi uzas mian veran nomon - mi kredas ke la plejmultaj fejsbukanoj faras same. Tiel oni ne insultas unu la alian, kiel okazis al mi ĉi-tie pere de iu kromnomulo kiu nun nei esti farinta tion. La estraro de lernu forviŝis lian insulton sed ĝi restis en la komputiloj de aliaj anoj.
Minimume, la estraro devus scii kiuj ni estas. Eble tio bremsus kelkajn malgentilaĵojn.

Desit1 (Montri la profilon) 2012-aprilo-17 23:44:25

robbkvasnak:Dependas de la retejo. Por mi, lernu estas tre serioza retejo kion mi respektas.
Tio estas ja problemo, en Esperantujo multaj homoj sin sentas kiel fratojn, ja mi min tiel sentas kun kelkaj Esperantistoj, sed ne kun ĉiuj, certe.

La bezono plene scii la devenlandon, la nomon, la lernejon, la profesion, la fakon, la mezuron de hararo, la koloron de okuloj kaj tiel plu estas tute malsana afero. Kaj se oni petas tion por trakti kun iu ajn homo, oni devas iri ĉe la psikologisto ĉar tio montras grandan timon je la homaro.

Ĉi tie nek la estraranoj scias kiel ni ĉiuj nomiĝas, kaj ankaŭ, mi povas veti ke mi nomiĝas Fer. Sed tio montras nenion, vi ne scias ĉu minomiĝas "Fernando", "Feriberto", "Ferdinand", "Ferfurzo" aŭ iel ajn, eĉ tio ankaŭ ne montras ke mi estas viro aŭ virino, mi diras ke mi viras, sed estas nura diro!! Vi ne tute certos pri tio ĝis tiam kiam ni renkontiĝu.

Parenteze, Robbvasnak - se tiu estas via vera nomo -, bone lernu kiel uzi "-iu/-io" vortojn.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aprilo-18 00:05:43

Jen bona ekzemplo de tio, kion mi skribis. Mi ne bezonas skribi ion pli.

Desit1 (Montri la profilon) 2012-aprilo-18 00:25:53

robbkvasnak:Jen bona ekzemplo de tio, kion mi skribis. Mi ne bezonas skribi ion pli.
Jes, bona ekzemplo de anonimeco, sed ja ĉiu liberas doni siajn datumojn al aliaj homoj, aŭ ne doni ilin kaj ĉiuj resti feliĉaj, ĉu ne?

Reen al la supro