Ĉu estas bone resti anonima en la forumo?
de robbkvasnak, 2012-aprilo-14
Mesaĝoj: 33
Lingvo: Esperanto
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-18 18:56:59
Paquillo:Mi ŝatus ke ĉi tie oni povus tute libere paroli, sen iaj kontrolantoj, tio estus libereco. mi neniam sentiĝis ofendita pro atakoj kontraŭ mi, tio nur montras la personan kvaliton de la atakantoj, ne de la atakitoj. administrantoj devus esti pli toleremaj kaj lasi ke ĉi tio disvolviĝu kiel la reala vivo. la forumoj ne devus esti kiel fantaziaj mondoj en kiuj ĉiuj estas bonaj devige, pro timo al la administrantoj. la kanzono "the wall" diras ion pri ĉi tio.Almenaŭ kontraŭleĝajn aferojn kaj spamon ja estas nepre necese forigi.
zaratustro (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 14:00:24
Ankaŭ mi kunsentas kun Paquillo pri libere paroli pri iu ajn temojn , sed kiel diris Darkweasel 'Almenaŭ kontraŭleĝajn aferojn kaj spamon ja estas nepre necese forigi'.
Mi pensas ke ankaŭ robbkvasnak pravas en siaj vortoj kiam li petas ĝenerale respekton por ĉiuj uzantoj 'anonimaj aŭ ne anonimaj', ĉar diskuti estas bone por evoluj kiel homoj kaj lerni kune aferojn el la vivo, sed se tiu diskuto havus fi-vortojn al aliaj en kelkaj fadenoj , ĝi lasus esti diskuto por esti disputo kaj malamikeco.
Estas tiom da opinioj kiel da homoj sur la tero, kaj mi pensas ke ni ne devus disputi kun aliaj samideanoj, ĉar laŭ mia opinio neniu havas plenan scion pri ĉio en la vivo, kaj kelkfoje oni povas trafi en kelkaj aferoj, sed ankaŭ oni povus maltrafi en la plimulto da aferoj ĉar kiel mi antaŭdiris, ni ne konas ĉion en la vivo.
Mi volas donanci du proverbojn por eble solvi tiun duskuton:
* Via libereco ekas kie finiĝas mian liberecon.
* Vivu kaj lasu vivi.
Desit1 (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 15:50:47