Ke daftar isi

Board, Forumparto, Rubriko?

dari Chainy, 19 April 2012

Pesan: 6

Bahasa: Esperanto

Chainy (Tunjukkan profil) 19 April 2012 19.48.39

Kiel ni jam anoncis, mi kaj Darkweasel tradukis/as la SMF-programaron, por ke Esperantistoj povu facile uzi tiun bonkvalitan sistemon por forumoj.

Ĝis nun, ni tradukis la diversajn partojn (hierarkion) de la forumo jen tiel:

Category > Board > Topic > Post/Message

= Kategorio > Forumparto > Fadeno > Afiŝo/Mesaĝo

Kaj tiuj 'forumpartoj' (Boards) povas enhavi ankaŭ aliajn 'boards'. En la angla, ili nomiĝas 'Child boards'. Do ni havas:

Parent board > Child board

= Superforumparto > Subforumparto

Jen la demando: Antaŭ nelonge, oni sugestis al ni uzi la vorton 'Rubriko' anstataŭ 'forumparto'. Do, ni ankaŭ havus 'super-rubriko' kaj 'subrubriko'.

Kion vi pensas pri tio? Ĉu vi pensas, ke nia unua traduko estas bona, aŭ ĉu vi preferus 'rubriko'?

(Vi povas vidi nian tradukon en jen ĉi tiuj retejoj: Esperanto Forum, Testa forumo de darkweasel)

sudanglo (Tunjukkan profil) 20 April 2012 09.22.08

Mi devas konfesi, ke, en ĉi tiu kunteksto, mi ne klare komprenas kio estas Category kaj kio estas Board.

Ĉu vi povas doni ekzemplon rilate Lernu. Ĉu la Angla Forumo estas Board?

Rubriko havas kategorian sencon (laŭ NPIV).

'Titolo en periodaĵo, indikanta la specon de temoj sube pritraktitaj; fari la teatran, filman, sportan, monduman rubrikon en gazeto; scienca rubriko de magazino '

antoniomoya (Tunjukkan profil) 20 April 2012 10.39.16

Mi pli bone komprenas "forumparto" ol "rubriko".
Kiel ĉiam, simpla kaj facila esperanta kunmetaĵo estas tuj komprenita tutmonde, inkluzive de azianoj (kion signifus "rubriko" por ĉino aŭ japano?).

Amike.

darkweasel (Tunjukkan profil) 20 April 2012 10.45.07

sudanglo:
Ĉu vi povas doni ekzemplon rilate Lernu. Ĉu la Angla Forumo estas Board?
Ĉe lernu!, kategorioj (categories) estas nur du: "En Esperanto" kaj "En aliaj lingvoj". Forumpartoj (boards) estas ekzemple "Vidpunktoj", "Konsultejo", "En la angla".

Chainy (Tunjukkan profil) 21 April 2012 16.44.04

sudanglo:Ĉu vi povas doni ekzemplon rilate Lernu. Ĉu la Angla Forumo estas Board?
Jes, kiel Darkweasel klarigis, la sekcio "En la angla" ĉi tie estus nomita 'Board' en la foruma programaro de SMF.

"En aliaj lingvoj" estas 'Category' (kategorio).

sudanglo:
Rubriko havas kategorian sencon (laŭ NPIV).
Jes, ĝi certe havas tian kategorian sencon, kaj oni ofte renkontas tiun vorton rilate gazetojn, periodaĵojn ktp. Mi nur iom dubas, ĉu ĝi vere taŭgus por forumo. Kaj eĉ se ĝi taŭgus, mi dubas, ĉu ĝi entute estus pli klara ol 'forumparto'. Same kiel 'forumparto', 'rubriko' ankaŭ havas multe da diversaj eblaj signifoj ene de hierarkio de forumo. Oni povus uzi ĝin ankaŭ por traduki 'Category' aŭ por iu alia artikolaro aparta de la forumo mem (ekz. La 'rubriko' pri Oftaj Demandoj).

Kiam mi serĉas 'rubriko' en la interreto, multaj uzas ĝin ŝajne por ajna parto de retejo kiu havas iun ajn titolon. Antaŭ nelonge iuj plendis pri la malapero de 'la rubriko "Vi estas amiko de"..' - tia uzo de 'rubriko' ŝajnas al mi iom dubinda, sed mi volas montri nur, ke ĝi ne nepre estas pli preciza vortelekto kompare kun 'forumparto'.

Rubriko certe estas vaste uzata vorto por gazetoj ktp, sed ĝi ankaŭ ŝajnas ne vere nepra vorto. Ĝia fakta signifo estas 'sekcio', do ĝia precizeco rilate forumon ŝajne egalas tiun de 'forumparto'!

Chainy (Tunjukkan profil) 21 April 2012 16.52.55

antoniomoya:Mi pli bone komprenas "forumparto" ol "rubriko".
Kiel ĉiam, simpla kaj facila esperanta kunmetaĵo estas tuj komprenita tutmonde, inkluzive de azianoj (kion signifus "rubriko" por ĉino aŭ japano?).

Amike.
Mi certas, ke aziaj Esperantistoj scias 'rubriko' ĉar oni tre ofte uzas tiun vorton rilate sekciojn en gazetoj, revuoj ktp... Kial oni uzas 'rubriko', mi ne scias. Kial ne simple 'sekcio'? Ŝajne tio estas simple ia tradicio influita de la europaj lingvoj, multaj el kiuj havas similan vorton.

Ĝis nun, mi pensis, ke 'rubriko' ne ekzistas en la angla, sed laŭ mia vortaro ni ja havas la vorton 'rubric', kiu laŭ mia vortaro signifas 'heading' aŭ 'category'. Ĝi certe estas tre malofte uzata en la angla - eble nur en iuj specifaj sferoj.

Rilate gazetojn, en la angla oni kutime dirus 'section', 'column' aŭ 'heading'.

Kembali ke atas