Al la enhavo

Moderatoro?

de Chainy, 2012-aprilo-21

Mesaĝoj: 88

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 11:24:02

sudanglo:Chainy (mi rigardis la jpg) kio estas anogrupo? Mi komprenas kio estas grupano, sed anogrupo? Se oni iel aranĝas la forumanojn en grupojn, kial ne simple Grupoj aŭ Subgrupoj aŭ Forum-grupoj
Ĉar grupojn oni povas krei de multaj aferoj, ne nur de forumanoj. Kaj jes, efektive temas pri grupoj de forumanoj, al kiuj oni povas doni diversajn permesojn (ekzemple moderigajn rajtojn, rajtojn vidi certajn forumpartojn, ktp).

sudanglo:Kial 'Saluton Admin'?
Ĉar "admin" estas la salutnomo, kiun elektis Chainy en sia forumo. Se vi ensalutus tie, la teksto estus "Saluton sudanglo".

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 11:45:25

darkweasel:
sudanglo:Kial 'Saluton Admin'?
Ĉar "admin" estas la salutnomo, kiun elektis Chainy en sia forumo. Se vi ensalutus tie, la teksto estus "Saluton sudanglo".
Dankon, darkweasel. Unue, tio iom konfuzis min! Admin?! Nu, tio estas pro tio, ke mi unue instalis la anglalingvan version, kaj poste mi aldonis la Esperantlingvan tradukon.

Nuntempe oni ja povas uzi Esperantlingvan instalilon, sed por tio oni devas memori enmeti la koncernajn tradukdosierojn en certan dosierujon antaŭ ol lanĉi la instalilon. Estas tiel por ĉiuj lingvoj krom la angla. Sed, laŭdire oni planas aldoni elektobutonon ene de la instalilo, por ke oni povu elekti la lingvon de la instalado. Tio espereble estos en la venonta versio de SMF.

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 11:53:31

sudanglo:Se la fakaj titoloj Serĉi kaj Elsaluti uzas infinitivon, kial Administrado kaj Moderigado uzas 'ad'.
Nu, ni fakte ŝanĝis tion nur antaŭ kelke da tagoj, dum nia diskuto pri 'moderig/'! Antaŭe, tiuj titoloj ĉiam estis 'Administri' kaj 'Moderatori'.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 15:32:12

Chainy:
Dankon, darkweasel. Unue, tio iom konfuzis min! Admin?! Nu, tio estas pro tio, ke mi unue instalis la anglalingvan version, kaj poste mi aldonis la Esperantlingvan tradukon.
Fakte dum la instalado eblas elekti ajnan salutnomon por la unua konto.

Albert1 (Montri la profilon) 2012-aprilo-29 21:33:18

Chainy:
1. oderator > oderigist
2. oderatorado > oderigado
3. oderigistejo > oderigejo

En mia testo tio rezultigas, ke 'moderatora' nun ĉiam estas 'moderigista', sed eble en iuj okazoj estus pli bone se estus 'moderiga'...
Mi tre ŝatas la ŝanĝon al la radiko 'moder/a' kun la finaĵoj 'moderiganto', 'moderigado', 'moderigejo' ĉar preni jam kunmetitan vorton (moderator/o) kiel radikon aspektas laŭ mi malbone, precipe se oni 'fabrikas' vortojn kiel: 'moderatorado' kaj tiel plu.

En la kazo ke oni devas elekti inter 'ist' kaj 'ant', mi preferas 'moderiganto' sed povas senprobleme supervivi la uzon de 'moderigisto'.

Mi ankaŭ aldonas bildon kun la antaŭaj malbelaj formoj.

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 15:05:31

Chainy:
sudanglo:Se la fakaj titoloj Serĉi kaj Elsaluti uzas infinitivon, kial Administrado kaj Moderigado uzas 'ad'.
Nu, ni fakte ŝanĝis tion nur antaŭ kelke da tagoj, dum nia diskuto pri 'moderig/'! Antaŭe, tiuj titoloj ĉiam estis 'Administri' kaj 'Moderatori'.
Eble vi pravas, Sudanglo, ni lasu tiujn vortojn kiel infinitivojn: "Administri" kaj "Moderigi"

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-30 16:51:02

Chainy:
Chainy:
sudanglo:Se la fakaj titoloj Serĉi kaj Elsaluti uzas infinitivon, kial Administrado kaj Moderigado uzas 'ad'.
Nu, ni fakte ŝanĝis tion nur antaŭ kelke da tagoj, dum nia diskuto pri 'moderig/'! Antaŭe, tiuj titoloj ĉiam estis 'Administri' kaj 'Moderatori'.
Eble vi pravas, Sudanglo, ni lasu tiujn vortojn kiel infinitivojn: "Administri" kaj "Moderigi"
Jes, fakte tio ne estas tre grava al mi.

Chainy (Montri la profilon) 2012-majo-01 22:32:43

Chainy:
1. oderator > oderigist
2. oderatorado > oderigado
3. oderigistejo > oderigejo
Mi ĵus faris la ŝanĝojn en la "Language Editor" de SMF, sed ne tiel kiel supre montrata. Tiu unua etapo ĉi-supre fakte fuŝis certajn ĉenojn en mia loka instalaĵo, ĉar ĝi ŝanĝis ankaŭ la anglalingvan vorton 'moderator' ene de la kodoj de la ĉenoj!

Do, mi faris la ŝanĝojn jen tiel:

1. oderatorado > oderigado
2. oderatoras > oderigas
3. oderatorejo > oderigejo
4. oderatoro > oderigisto
5. oderatori > oderigi
6. oderatora > oderigista
7. oderatoreja > oderigeja

Mi kontrolis, ĉu ni uzis 'moderatoris, -os, -us', sed trovis neniujn trafojn.

Mi ankaŭ tralegis kaj laŭe ŝanĝis la registriĝan kontrakton.

En la menupanelo, nun estas la infinitivaj formoj 'Administri' kaj 'Moderigi'.

Reen al la supro