Moderatoro?
de Chainy, 2012-aprilo-21
Mesaĝoj: 88
Lingvo: Esperanto
Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 18:45:35
Hyperboreus:Ad 1: "Prezidi" ŝajnas al mi fabela. La vorto serĉata estus "prezidisto".Mi ne vere komprenas vian konkludon... Ŝajne kaj prezidisto kaj moderigisto plaĉas al vi kiel traduko de 'moderator'?
Ad 2: Ne necesas ŝanĝi la signifon de "moder": Moderigisto estas persono kiu moderigas la tonon, la enhavon kaj la esprimmanierojn de partoprenantoj, ĉu parole, ĉu skribe.
Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 18:50:26
Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 19:20:51
darkweasel:Hyperboreus ĵus donis bonan klarigon, kial oni povas kompreni 'moderigi' en senco taŭga por 'to moderate [a forumo]'. Ĉu ne?
Tion mi almenaŭ ŝatas pli ol doni novan neevidentan signifon al moderigi (ja ĝustas, ke en la angla tio funkcias, sed Esperanto ja iom pretendas esti pli klara kaj pli logika),
Hyperboreus:Moderigisto estas persono kiu moderigas la tonon, la enhavon kaj la esprimmanierojn de partoprenantoj, ĉu parole, ĉu skribe.
Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 19:42:03
TatuLe:Bona ideo. Mi serĉis tiun vorton en Guglo kaj trovis multajn trafojn en tekstoj de China Radio International kie ili uzas 'prezidisto' por la ĵurnalisto kiu kondukas intervjuon dum programo (ekz. ĉi tie).Chainy:Sed ni ne povus nomi 'moderator' prezidanto! Tiu vorto ja estas tro forte ligita kun alia signifo.Ĉu do taŭgus "prezidisto"? Mi ne scias ĉu tio estas bona ideo, sed oni almenaŭ ĉirkaŭiras la signifon 'respublikestro'.
En tia senco, la 'prezidisto' fakte kondukas la diskuton, li/ŝi metas la demandojn, do havas tre aktivan rolon. Kompare kun tio, 'moderator' en forumo nur observas kaj ion diras aŭ faras se necese. Eble oni ne uzu la saman vorton por ambaŭ situacioj? Mi scias, ke en iuj lingvoj, oni ja uzas la saman vorton en ambaŭ tiuj sencoj. En la angla ne estas tiel - por radioprogramoj ktp, ni dirus 'presenter' aŭ 'host'.
Mi demandas min, ĉu estus populara decido, se ni uzus 'prezidisto' por 'moderator' en forumo?
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 19:51:58
Chainy:Mi devos pripensi tion. Mi ne plene kontraŭas tiun vorton, mi nur opinias ĝin malpli bona ol moderatoro, kiun ni ĝis nun uzas. Al mi nun iom ekmalfacilis trovi kontraŭargumenton, speciale ĉar mi ne volas, ke tiu ĉi diskuto iru cirkle.darkweasel:Hyperboreus ĵus donis bonan klarigon, kial oni povas kompreni 'moderigi' en senco taŭga por 'to moderate [a forumo]'. Ĉu ne?
Tion mi almenaŭ ŝatas pli ol doni novan neevidentan signifon al moderigi (ja ĝustas, ke en la angla tio funkcias, sed Esperanto ja iom pretendas esti pli klara kaj pli logika),
Hyperboreus:Moderigisto estas persono kiu moderigas la tonon, la enhavon kaj la esprimmanierojn de partoprenantoj, ĉu parole, ĉu skribe.
Eble mi morgaŭ ankoraŭ povos respondi pli bone - alie eble vi venkis kaj ni vere uzu moderigisto. Ĝi ankoraŭ malplaĉegas al mi, sed mi ne volas esti obstina kontraŭ eblaj bonaj argumentoj, kaj mi povos ĉiuokaze mem ŝanĝi tion en miaj propraj forumoj.
erinja (Montri la profilon) 2012-aprilo-24 01:04:54
Chainy:Jev kaj Erin, se vi legas tiun ĉi fadenon, min tre interesas viaj opinioj ĉi-rilate. Vi estas la du teamanoj de Lernu, kiuj ofte partoprenas en tiu ĉi forumo. Vi ja planas enkonduki 'moderators' en la nova versio de la Lernu-forumo, do ĉu vi jam scias kiun vorton vi uzos?Mi ne intencis envolviĝi en ĉi tiu diskuto, mi volis vidi la diversajn ideojn kaj proponojn, kaj vidi ĉu mi ŝatus ion.
Mi mem fojfoje uzis la vorton "moderatoro" sed efektive mi ne ŝatas tiun vorton, sed mi ĉiukaze uzis ĝin, evidente pro pigreco.
Mi kredas ke ni parolis interne pri forum-administrantoj sed ni vere ne diskutis terminojn. Ĉiukaze vortoj kiujn ni uzis en niaj internaj diskutoj ne estas bone elpensitaj, kaj ne devus servi kiel modelon por aliaj retpaĝoj.
lernu ne ĉiam elektas la plej mallongan vorton. Vidu, ekzemple, la uzon de "lingvohelpanto", sufiĉe peza vorto.
sudanglo (Montri la profilon) 2012-aprilo-24 09:36:21
Mi dirus ke 'moderatoro' estas preskaŭ ne-evitebla pro ties tuja rekonebleco kaj internacieco.
Do la tikla demando estas kion faras moderatoro. Ĉu tiu moderas, moderigas, aŭ moderatas.
'Moderati' ŝajnas al mi iom problemeca. Estas iom malelegante paroli pri moderatata forumo, kaj vidante 'moderata io', oni facile imagus ke moderi ekzistas en transitiva formo, kio ofendus disĉiplojn de la teorio ke verboj havas unikan transitivecon (kvankam tio ne estas vera).
Plej simple estas akcepti ke 'moderigi' povas estis pli ol igi modera en foruma kunteksto. Tiel oni diru, ke Moderatoro moderigas. Kaj en novaj eldonoj de NPIV oni povus registri tiun specialan senco de moderigi. Mi facile imagus ke Redaktoro faras pli ol redakti (kio eksplikus la persistemon de la vorto).
Cetere, ĉiam estas la ebleco konsekvence verbigi 'Moderatoro'. Ekz. kiu Moderatoros - okupos la postenon de Moderatoro.
Se oni sentas la absolutan neceson uzi plene Esperantan formon, tiam Forum-kontrolist/anto ŝajnas rekte priskibi la deĵoron de Moderatoro. Sed kial eviti 'Moderatoro'? Tio ŝajnas tro insista.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-25 10:29:50
sudanglo:Tiel ni ja faris ĝis nun.
Cetere, ĉiam estas la ebleco konsekvence verbigi 'Moderatoro'. Ekz. kiu Moderatoros - okupos la postenon de Moderatoro.
Ĉiuokaze vi persvadis (≠ konvinkis) min uzi moderigisto = moderator (kaj moderigi = moderate; moderigado = moderation) - do Chainy, se vi volas ŝanĝi tion, mi ne malhelpos.
sudanglo (Montri la profilon) 2012-aprilo-25 10:52:41
moderigi = moderate; moderigado = moderationTute bone, sed por la ofico mi tenus al Moderatoro.
Moderatoro ŝajnas al mi ne sufiĉe profesia/pergajna rolo por esti nomata Moderigisto. Cetere, same mi preferus administranto kaj ne administristo.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-25 11:12:36
sudanglo:Mi ne konsentas pri tio - vidu en PMEG: IST:moderigi = moderate; moderigado = moderationTute bone, sed por la ofico mi tenus al Moderatoro.
Moderatoro ŝajnas al mi ne sufiĉe profesia/pergajna rolo por esti nomata Moderigisto. Cetere, same mi preferus administranto kaj ne administristo.
Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ĝia vera signifo estas pli vasta[.]
Ĉiuokaze uzi malsamajn radikojn por parencaj ideoj estas eĉ pli malplaĉe ol ĉiea moderig-.