Al la enhavo

Moderatoro?

de Chainy, 2012-aprilo-21

Mesaĝoj: 88

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 19:52:42

Jev kaj Erin, se vi legas tiun ĉi fadenon, min tre interesas viaj opinioj ĉi-rilate. Vi estas la du teamanoj de Lernu, kiuj ofte partoprenas en tiu ĉi forumo. Vi ja planas enkonduki 'moderators' en la nova versio de la Lernu-forumo, do ĉu vi jam scias kiun vorton vi uzos?

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 20:02:59

darkweasel:
Chainy:Persone, mi ne insistus pri '-ist-', ĉar administranto de forumo ofte plenumas tiun rolon nur en sia libera tempo, kaj do oni ne povas kompari tion kun la profesio de instruisto! Kaj ĉiuokaze, la reguloj por klarigi kiam oni uzu '-ist-' aŭ '-ant-' ne estas tute klaraj...
-ant interalie malpermesus adjektivon moderiganta (= "kiu moderigas", kaj ne: "rilata al moderiganto"). Jam tio ŝajnas al mi sufiĉe bona argumento kontraŭ -ant.
Bone, ne indas kontraŭi vian preferon de -ist-. Ambaŭ formoj estas gramatike ĝustaj, kaj vi pravas, ke en certaj okazoj, povas esti utile havi adjektvan formon.

darkweasel:
Chainy: Eble aspektus pli bone ŝanĝi tiujn titolojn en la menupanelo al 'Administrado' kaj 'Moderigado'?
Tio estas fakte - sendepende de la resto de la diskuto - tre bona ideo, kiun mi tuj efektivigos (tamen dumtempe evidente ankoraŭ kun moderatorado), se tio ne ĝenas vin! ridulo.gif
Nu, 'moderatorado' ja iom ĝenas min. Tio estas terure longa vorto. Ofte, la Esperanta formo de iu internacia vorto estas pli eleganta kaj mallonga, sed en tiu ĉi kazo, ni kreis iun monstron!

Kiam ni uzis 'moderator/o' en nia traduko mi ofte evitis longajn verbajn formojn de tiu vorto, ĉar ili aspektas teruraj. Mi vere volus trovi iun solvon sen tiu radiko, se tio eblas.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 07:58:30

Chainy:
Kiam ni uzis 'moderator/o' en nia traduko mi ofte evitis longajn verbajn formojn de tiu vorto, ĉar ili aspektas teruraj. Mi vere volus trovi iun solvon sen tiu radiko, se tio eblas.
Kial ne simple juĝanto, administrantoj-juĝantoj, povus estas ankaŭ juĝisto sed ĉi tiu lasta estas pli kiel profesio, kaj juĝanto estas kiel lernuhelpisto, ili juĝi la mesagojn, povas foriri iujn, kontroli lernuuzantojn, interveni, kaj tiel plu.
ĝis!

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 13:55:25

fajrkapo:Kial ne simple juĝanto, administrantoj-juĝantoj, povus estas ankaŭ juĝisto sed ĉi tiu lasta estas pli kiel profesio, kaj juĝanto estas kiel lernuhelpisto, ili juĝi la mesagojn, povas foriri iujn, kontroli lernuuzantojn, interveni, kaj tiel plu.
ĝis!
Laŭ vortaro.net:

juĝanto = Persono, kiu esprimas juĝan opinion.

- do tiu vorto ne vere taŭgus por 'moderator'. Sonus, kvazaŭ oni iel minacas ĉiujn forumanojn!

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 14:31:16

Hyperboreus:Mi ne ŝatas la vorton "moderatoro" pro la jenaj kialoj:
  • Kial krei novan neoficialan radikon "moderator", se jam ekzistas la oficiala radiko "moder"?
  • Kial uzi latinan sufikson (-tor, -toris), se ekzistas Esperantajn sufiksojn "-ant-" kaj "-ul-" kaj "-ist-"?
  • Kial krei pliajn vortojn Esperante neanalizeblajn?
  • Se oni uzas latinan sufikson por krei la faranton, ĉu oni ankaŭ uzos latinan sufikson por krei la farantinon? Moderatoro kaj Moderatrico?
Sumsume, jam ekzistas "moder", kaj mi preferus "moderiganto" aŭ "moderigisto", ĉar "moderatoro" estus evitinda kaj superflua latinismo.
Se ni uzus "moderatoro", do la leganto de la forumo estus "lektoro", la skribanto en forumo estus "skriptoro" kaj la vidanto de fadenoj estus "visoro".
Ni parolu latino sine flexione.
Ni nun serĉas vorton, kiu fakte tre similas al 'prezidi'. Laŭ NPIV:
Prezidi = Konduki en ordo la diskutojn. prezidi en kunsido, en tribunalo, en parlamentoB; prezidi super la debatoj; mi prezidos en la kongreso ne kiel aŭtoro, sed kiel «la plej kompetenta E-isto; li lerte prezidis la UN-asembleon
Sed ni ne povus nomi 'moderator' prezidanto! Tiu vorto ja estas tro forte ligita kun alia signifo.

Hyperboreus, via argumento pri 'moderigi' estas bona, sed mi ne povas trovi iun ajn ekzemplon en la Tekstaro, kie oni uzas ĝin en senco simila al 'prezidi'. Oni ĉiam uzas ĝin en la tre rekta senco 'igi ion modera', ekzemple:
La vero estas ke li moderigas la doloron
Do, ĉu ni donu aldonan signifon al 'moderigi' aŭ, ĉu ni elpensu ion novan? Sudanglo sugestis, ke ni povus doni tiun aldonan signifon al 'moder/', sed tiu estas adjektiva radiko, do la signifo de 'moderi' verŝajne estu 'esti modera'.

Eble ni povus ekuzi novan radikon kun la verba formo kiel bazo:

moderat/i (moderati diskuton ktp)
moderat/a (rilata al moderatado)
moderat/ant/o
moderat/ist/o

Tio similus al la forigo de 'oro' ĉe la fino de 'redaktor/o', kio rezultigis 'redakt/ist/o' ktp...

Eble estus plej bone simple doni aldonan signifon al 'moderigi', kaj oni povus kompreni ĝin en kunteksto. En la angla ja tiel funkcias, kaj neniu havas problemon kompreni du apartajn signifojn de 'to moderate'.

TatuLe (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 14:47:08

Chainy:Sed ni ne povus nomi 'moderator' prezidanto! Tiu vorto ja estas tro forte ligita kun alia signifo.
Ĉu do taŭgus "prezidisto"? Mi ne scias ĉu tio estas bona ideo, sed oni almenaŭ ĉirkaŭiras la signifon 'respublikestro'.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 17:48:13

Aliaj eblaj vortoj:
-forumestro, male al forumano aŭ forumisto
-gvidanto, gvidisto
-gardanto, gardisto, gardi estas atenti kaj fari ĉion por ke ne okazu io malbona al iu-io...
-reganto, registo
-estro

fstphane (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 17:53:59

Ĉu tiu ideo kongruus?
- regulo/ regularo/ regulisto aŭ forumregulisto (france: régulateur).

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 17:58:13

Chainy:
Eble ni povus ekuzi novan radikon kun la verba formo kiel bazo:

moderat/i (moderati diskuton ktp)
moderat/a (rilata al moderatado)
moderat/ant/o
moderat/ist/o
Tion mi almenaŭ ŝatas pli ol doni novan neevidentan signifon al moderigi (ja ĝustas, ke en la angla tio funkcias, sed Esperanto ja iom pretendas esti pli klara kaj pli logika), sed ĝi estas malpli internacie rekonebla ol moderatoro - fakte ĝi estas prunto nur el la angla, laŭ kion mi povas vidi en Vikipedio:

de: moderieren - Moderator
en: moderate - moderator
fr: modérer - modérateur
es: moderar - moderador
ktp.

Do nur la angla vere havas ion similan al "moderat-" por tiu signifo, dum "moderator-" estas tre universala kaj okazas ne nur en hindeŭropaj lingvoj, sed eĉ en la finna (moderaattori).

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-aprilo-23 18:32:20

Forigite

Reen al la supro