Al la enhavo

Moderatoro?

de Chainy, 2012-aprilo-21

Mesaĝoj: 88

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 17:15:24

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 18:18:44

Hyperboreus:
Esperante:
moder' -> moderigi -> moderanto / moderisto
Latine:
modus -> moderari -> moderator
Jes - tamen ĝuste ĉar Esperanto ne estas Latino, moderatoro ne estas analizebla en Esperanto. Ne gravas do, kiel precize ĝi analizeblas en Latino, aŭ eĉ kion ĝi signifas tie - ni pruntas ĝin nur nerekte el Latino, fakte el la germana, la angla kaj aliaj vivantaj eŭropaj lingvoj, en kiuj ĝi en la kunteksto de forumo akiris specifan signifon ne nepre konforman al ĝiaj latinaj eroj.

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 18:54:44

Kiel apartan vorton, eble mi ne tute kontraŭas la uzadon de 'moderator/o' - ĝi estas sufiĉe internacieca. Sed laŭ mi, ĝia ĉefa problemo estas ke ĝi iel similas al la ofte ne tre populara vortformo 'redaktor/o'. Multaj nun preferas 'redaktisto', kaj mi tion bone komprenas. Ĉu ni vere volas enkonduki novan radikon kun tiu iom stranga fino je 'oro'?

Se iom pripensi la vorton 'moderiganto' - kion tiu vorto signifas? Persono, kiu igas ion/iun modera. En kiu kunteksto oni povus tion uzi, se ne rilate forumon? Kial ne uzi tiun vorton en forumo, eble en iom figura senco? Ne eblas elekti iun vorton, kiu priskribas ĝuste ĉiujn respondecojn de 'moderator'. Enkuntekste, ni povus ĉiuj interkonsenti, ke 'moderiganto' havu la saman signifaron de 'moderator' rilate forumojn.

Ĝenerale, se elekti inter 'moderiganto' kaj 'moderatoro', mi plej eble preferus tiun unuan varianton. Jes, eble ĝi ne estas perfekta, sed 'moderatoro' ne vere solvas ion ajn - ĝi fakte enkondukas novajn problemajn demandojn...

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 19:03:39

maratonisto:La rusa forumo "Esperanto-novaĵoj" uzas la vorton "debatestro", kiu al mi ŝajnas trafa.
Tio estas interesa ideo, sed mi preferus diskutestro.

debati = Oficiale diskuti. (en kongreso, parlamento ktp).

Por forumo, pli trafa vorto estus 'diskuti'. Indas pripensi tiun proponon, laŭ mi.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 19:19:06

Se entute ni uzas ion baziĝantan sur MODER/, ni ja almenaŭ uzu moderigisto kaj ne moderiganto - pro la sama kialo, ke ni decidis uzi administristo kaj ne administranto. (Komparu al instruisto kaj instruanto.)

Cetere, memoru, ke ni bezonas ankaŭ verban formon de ĉiu propono - vidu interalie la afiŝdosieron. Ĉu vere skribi tien moderigi, kiu vere ne estas tre memklariga en tiu kunteksto? Tiu ligilo kondukas al paĝo, la "moderatorejo", kie oni ĉefe vidas aferojn rilatajn al rubmesaĝ-raportado kaj petoj por grupaneco.

La proponon diskutestro (aŭ debatestro) mi fakte ŝatas eĉ malpli ol moderigisto. Ili povas implici, ke moderatoroj multe enmiksiĝu en diskutojn ("estru" ilin). Depende de la decidoj de la administristo, la fakta rolo de moderatoro povas tamen esti pli pasiva. Tio ĉi estas iom filozofia, sed mi esperas, ke vi komprenas mian celon ...

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 19:22:23

darkweasel:Moderigisto unuavide ŝajnas bona, sed en iuj forumoj, malbonaj moderatoroj eble eĉ malmoderigas konflikton.

La avantaĝo de la vorto moderatoro (pravigita de la 15a regulo) estas ĝuste, ke ĝi ne estas kunmetita kaj tial ankoraŭ nenion diras pri tio, kion moderatoro devus fari.
Mi ne vere komprenas tiun argumenton. Ĉiuj konsentas, ke 'moderator' certe devas ne 'malmoderigi' konflikton en foruma diskuto. Eble ili tion faras de tempo al tempo, sed ili certe devas eviti tion. Do ne estas problemo inkluzivi tian ideon en la nomo de la rolo.

Kaj ne ĉiam necesas kompreni ĉion tute laŭlitere. En la angla, la verbo 'to moderate' ja inkluzivas pli ol unu signifo:

1. Igi ion malpli ekstrema, ne troa ktp...
2. Agi kiel 'moderator'.

Ĉu estas vere tiel strange, se la Esperanta radiko 'moder/' ankaŭ inkluzivu tiajn konceptojn?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 19:23:26

Chainy:Sed laŭ mi, ĝia ĉefa problemo estas ke ĝi iel similas al la ofte ne tre populara vortformo 'redaktor/o'. Multaj nun preferas 'redaktisto', kaj mi tion bone komprenas. Ĉu ni vere volas enkonduki novan radikon kun tiu iom stranga fino je 'oro'?
Da radikoj finiĝantaj per "or" fakte ne estas tiel malmulte.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 19:30:23

Chainy:
darkweasel:Moderigisto unuavide ŝajnas bona, sed en iuj forumoj, malbonaj moderatoroj eble eĉ malmoderigas konflikton.

La avantaĝo de la vorto moderatoro (pravigita de la 15a regulo) estas ĝuste, ke ĝi ne estas kunmetita kaj tial ankoraŭ nenion diras pri tio, kion moderatoro devus fari.
Mi ne vere komprenas tiun argumenton. Ĉiuj konsentas, ke 'moderator' certe devas ne 'malmoderigi' konflikton en foruma diskuto. Eble ili tion faras de tempo al tempo, sed ili certe devas eviti tion.
Nu bone, vi ne malpravas pri tio, ke tiu ĉi mia argumento ne estis tre forta. Tamen mi ne certas ...

Chainy:
Kaj ne ĉiam necesas kompreni ĉion tute laŭlitere. En la angla, la verbo 'to moderate' ja inkluzivas pli ol unu signifo:

1. Igi ion malpli ekstrema, ne troa ktp...
2. Agi kiel 'moderator'.

Ĉu estas vere tiel strange, se la Esperanta radiko 'moder/' ankaŭ inkluzivu tiajn konceptojn?
... ĉu vere estas pli bone uzi la preskaŭ figuran vorton moderigi (jes, en figura senco ĝi povas certe signifi tion, kion ni celas tie ĉi, kontraŭ tio mi ne volas argumenti) anstataŭ nova (fakte nur signifetendita) internacie rekonebla radiko MODERATOR/.

Chainy (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 19:37:35

darkweasel:Se entute ni uzas ion baziĝantan sur MODER/, ni ja almenaŭ uzu moderigisto kaj ne moderiganto - pro la sama kialo, ke ni decidis uzi administristo kaj ne administranto. (Komparu al instruisto kaj instruanto.)
Persone, mi ne insistus pri '-ist-', ĉar administranto de forumo ofte plenumas tiun rolon nur en sia libera tempo, kaj do oni ne povas kompari tion kun la profesio de instruisto! Kaj ĉiuokaze, la reguloj por klarigi kiam oni uzu '-ist-' aŭ '-ant-' ne estas tute klaraj...

darkweasel:Cetere, memoru, ke ni bezonas ankaŭ verban formon de ĉiu propono - vidu interalie la afiŝdosieron. Ĉu vere skribi tien moderigi, kiu vere ne estas tre memklariga en tiu kunteksto? Tiu ligilo kondukas al paĝo, la "moderatorejo", kie oni ĉefe vidas aferojn rilatajn al rubmesaĝ-raportado kaj petoj por grupaneco.
Nu, se ni pretas akcepti ke 'moderigi' = 'to moderate' rilate forumon, mi ne vidas problemon. Kaj se iu uzanto ricevas la rajton fariĝi 'moderiganto', tiam li/ŝi certe komprenos, pri kio temas la sekcio 'moderigi'. Eble aspektus pli bone ŝanĝi tiujn titolojn en la menupanelo al 'Administrado' kaj 'Moderigado'?

darkweasel:
La proponon diskutestro (aŭ debatestro) mi fakte ŝatas eĉ malpli ol moderigisto. Ili povas implici, ke moderatoroj multe enmiksiĝu en diskutojn ("estru" ilin). Depende de la decidoj de la administristo, la fakta rolo de moderatoro povas tamen esti pli pasiva. Tio ĉi estas iom filozofia, sed mi esperas, ke vi komprenas mian celon ...
Jes mi komprenas. Eble tio sonas ne tute trafa... Mi ankoraŭ ne certas.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 19:50:20

Chainy:
darkweasel:Se entute ni uzas ion baziĝantan sur MODER/, ni ja almenaŭ uzu moderigisto kaj ne moderiganto - pro la sama kialo, ke ni decidis uzi administristo kaj ne administranto. (Komparu al instruisto kaj instruanto.)
Persone, mi ne insistus pri '-ist-', ĉar administranto de forumo ofte plenumas tiun rolon nur en sia libera tempo, kaj do oni ne povas kompari tion kun la profesio de instruisto! Kaj ĉiuokaze, la reguloj por klarigi kiam oni uzu '-ist-' aŭ '-ant-' ne estas tute klaraj...
-ant interalie malpermesus adjektivon moderiganta (= "kiu moderigas", kaj ne: "rilata al moderiganto"). Jam tio ŝajnas al mi sufiĉe bona argumento kontraŭ -ant.
Chainy: Eble aspektus pli bone ŝanĝi tiujn titolojn en la menupanelo al 'Administrado' kaj 'Moderigado'?
Tio estas fakte - sendepende de la resto de la diskuto - tre bona ideo, kiun mi tuj efektivigos (tamen dumtempe evidente ankoraŭ kun moderatorado), se tio ne ĝenas vin! ridulo.gif

Reen al la supro