Al la enhavo

Moderatoro?

de Chainy, 2012-aprilo-21

Mesaĝoj: 88

Lingvo: Esperanto

Zato (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 04:43:52

La vorto 'moderatoro' plaĉas al mi.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 07:52:35

fajrkapo:Mi vidas, bone, estas ankaŭ aliaj kiel konduki-kondukisto aŭ kondukanto:
Laŭ REVO estas:
-Irigi iun kun si al iu loko, direktante lin laŭ sia propra plaĉo:konduki infanon per la mano; konduki blindulon, vizitantojn; konduki ĉevalon per la brido; konduki aŭtomobilon, maŝinon; direkti, gvidi.

-Agigi iun aŭ funkciigi ion laŭ sia propra volo, gardante por si la estrecon.
ĝis
En bona forumo, moderatoro ne agas tiel, kiel en tiuj difinoj. rideto.gif
黄鸡蛋:Bedaŭrinde en reta NPIV mi trovis "moderatoro" kiu signifas "moderigaĵo"... ankaŭ en la vortaro de lernu!
Jes, tamen en Vikipedio ja ekzistas moderatoro en la senco, kiun ni celas tie ĉi. Evidente Vikipedio ne estas la plej bona fonto por lingvaj demandoj, tamen tio ĉi almenaŭ montras, ke tiu senco de moderatoro ne estas elpensaĵo de ni SMF-tradukistoj.
黄鸡蛋:Kaj mia sperto en aliaj forumoj diras nenion al mi pri la diferenco inter tio kaj administranto. En la ĉinaj forumoj, XX-antoj nomiĝas "forumsekciestro" se ili kontrolas nur unu sekcion, aŭ "super-forumsekciestro" se ili kontrolas la tutan forumon... Kaj se mi komprenas vin ĝuste, darkweasel, la diferenco estas ke XX-antoj nur kontrolas la mesaĝojn, sed ne kreas regulojn nek flegas la funkciadon de la sistemo.
Jes, pli-malpli tio estas la diferenco. Administristoj havas multe pli grandajn povojn - ili povas moderatorigi anojn, forigi kontojn, ŝanĝi la strukturon de la forumo, ktp.
黄鸡蛋:
Venis al mia kapo la vorto "cenzuranto", tamen tio ŝajnas iom malbona por okcidentanoj, mi ne scias.
Nu, jes - al okcidentanoj la radiko CENZUR/ havas ja tre malbonan signifon.
黄鸡蛋:
Al mi plaĉas ankaŭ la vorto "prizorganto", aŭ eble "mesaĝ-prizorganto", se "prizorganto" pensigas vin pri "prizorgo de la sistemo".
Mesaĝ-prizorganto eble estus opcio, sed mi ankoraŭ malcertas, ĉu mi vere ŝatas tiun longaĵon pli ol moderatoro, speciale ĉar ankaŭ (formala) admonado de uzantoj estas inter la povoj de moderatoro. (Atentu, ke en SMF ne estas kiel ĉe lernu!, ke administristoj nur povas sendi privatajn mesaĝojn al uzantoj, sed ekzistas admon-poentoj, kiuj povas kaŭzi nepovon afiŝi aŭ postulon de akcepto de moderatoro).
Hyperboreus:
darkweasel: 67565-481cb4-318.png (10)
Kiu elpensis la vorton "defaŭlto"?
Ĝi troviĝas en Komputeko.
opalo:Mi preferus:
  • Moderigisto
  • Arbitraciisto
Arbitracio estas laŭ vortaro.net "decido pri ia grava diskutaĵo, farita de ekstera(j) persono(j), interkonsente elektita(j) de la diskutantoj" - kaj tio bone montras, kial tiu vorto ne funkcias. Unue, moderatoro ne zorgas nur pri gravaĵoj (ĉu vere forigo de unuopaj mesaĝoj estas gravaĵo?), kaj due, la moderatorojn ne elektas la diskutantoj, sed la administristoj.

Moderigisto unuavide ŝajnas bona, sed en iuj forumoj, malbonaj moderatoroj eble eĉ malmoderigas konflikton.

La avantaĝo de la vorto moderatoro (pravigita de la 15a regulo) estas ĝuste, ke ĝi ne estas kunmetita kaj tial ankoraŭ nenion diras pri tio, kion moderatoro devus fari.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 08:10:35

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 08:30:37

Hyperboreus:Kial krei novan neoficialan radikon "moderator", se jam ekzistas la oficiala radiko "moder"?
Laŭ mi tiuj vortoj nur etimologie vere rilatas.

Via komparo al *lektoro ktp. ne vere trafas laŭ mi, ĉar *lektoro ja vere signifas nur "leganto", dum moderatoro estas sufiĉe speciala koncepto en la kunteksto de retforumo kaj ne signifas nur "homo, kiu moderigas".

kefga_x (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 08:45:07

darkweasel:
黄鸡蛋:
Venis al mia kapo la vorto "cenzuranto", tamen tio ŝajnas iom malbona por okcidentanoj, mi ne scias.
Nu, jes - al okcidentanoj la radiko CENZUR/ havas ja tre malbonan signifon.
Sed la prefikso mal- ankaŭ havas "malbonan signifon" por okcidentanoj.

Mia penso estas ke se esperanto estas alia lingvo, ĉu oni povus uzi tiun vorotn? Cenzuranto pli taŭgas laŭ mi, kaj nur ekzistas kliŝaĵon kiu malpermesas uzi ĝin. Kion vi pensas? Ĉu esperanto povas uzi vorton kies signifon havas kliŝaĵon?

Alie, mi ja komprenas la problemon kun la vorto, mi nur volus scii kiel alioj pensi.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 09:00:13

kefga_x:
darkweasel:
黄鸡蛋:
Venis al mia kapo la vorto "cenzuranto", tamen tio ŝajnas iom malbona por okcidentanoj, mi ne scias.
Nu, jes - al okcidentanoj la radiko CENZUR/ havas ja tre malbonan signifon.
Sed la prefikso mal- ankaŭ havas "malbonan signifon" por okcidentanoj.
Bonvolu ne kompari pirojn kun pomoj - mal- havas en eŭropaj (latinidaj fakte) lingvoj vere alian signifon ol en Esperanto, dum cenzuro signifas la saman aferon kiel en eŭropaj lingvoj.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 09:39:28

Ŝajnas sufiĉe klare, ke moderatoro estas internacie rekonebla termino, do allasebla sub regulo 15.

Tamen dum la historio de la evoluo de la lingvo, ofte okazis ke oni unue uzis internaciismon, poste pli skemisan terminon, aŭ eĉ ambaŭ formoj ekestis samtempe kaj persistas.

Mi pensas ke verba derivo de moderatoro ne prezentas problemon. Kion faras redaktoro? Tiu redaktas kaj ankaŭ redaktoras (rolas/laboras kiel redaktoro).

Moderatoro moderigas kaj moderatoras. Sed konsciante ke la laboro de moderator estas iom pli ol nur moderigi (en litera senco), oni povus lanĉi moderi(tr) en la specifa senco - fari ĉion, kion faras moderatoro. Tiel oni povus paroli pri moderata/ita forumo. (Aliflanke oni povus etendi la sencon de moderigi tiel ke ĝi ampleksu ĉiun taskon de moderatoro.)

Parenteze, la ekzisto de verboj en transitiva senco kiu diferencas de la ne-transitiva uzo ne estas tute fremda al la lingvo. Oni ja povas paroli pri lumita fenestro aŭ lunlumitaj stratoj, ankaŭ pri fumata cigaredo, ankaŭ pri koro batanta kaj batita virino.

Ke NPIV nur registris moderatoro en la senco de regilo en nuklea centralo, ne devus ĝeni nin. Vortaroj ofte postlamas en la evoluo de la lingvo.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 10:05:38

sudanglo:
Ke NPIV nur registris moderatoro en la senco de regilo en nuklea centralo, ne devus ĝeni nin. Vortaroj ofte postlamas en la evoluo de la lingvo.
... kaj speciale aliaj lingvoj (almenaŭ la germana) ja uzas por ambaŭ sencoj la precize saman terminon.

kefga_x (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 10:46:38

darkweasel:
kefga_x:
Sed la prefikso mal- ankaŭ havas "malbonan signifon" por okcidentanoj.
Bonvolu ne kompari pirojn kun pomoj - mal- havas en eŭropaj (latinidaj fakte) lingvoj vere alian signifon ol en Esperanto, dum cenzuro signifas la saman aferon kiel en eŭropaj lingvoj.
Pardonu min kaj dankon por la klarigo !

Sed, mi ĉiam volus scii kiel vi pensas pri tio. Alie diri, kvankam ĝi havas saman signifon, ĉu cenzuro havas saman nuancon en esperanto kiel en eŭropaj lingvoj?

maratonisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-22 13:40:36

La rusa forumo "Esperanto-novaĵoj" uzas la vorton "debatestro", kiu al mi ŝajnas trafa.

Reen al la supro