Sadržaj

Moderatoro?

od Chainy, 21. travnja 2012.

Poruke: 87

Jezik: Esperanto

Hyperboreus (Prikaz profila) 23. travnja 2012. 18:50:26

Forigite

Chainy (Prikaz profila) 23. travnja 2012. 19:20:51

darkweasel:
Tion mi almenaŭ ŝatas pli ol doni novan neevidentan signifon al moderigi (ja ĝustas, ke en la angla tio funkcias, sed Esperanto ja iom pretendas esti pli klara kaj pli logika),
Hyperboreus ĵus donis bonan klarigon, kial oni povas kompreni 'moderigi' en senco taŭga por 'to moderate [a forumo]'. Ĉu ne?

Hyperboreus:Moderigisto estas persono kiu moderigas la tonon, la enhavon kaj la esprimmanierojn de partoprenantoj, ĉu parole, ĉu skribe.

Chainy (Prikaz profila) 23. travnja 2012. 19:42:03

TatuLe:
Chainy:Sed ni ne povus nomi 'moderator' prezidanto! Tiu vorto ja estas tro forte ligita kun alia signifo.
Ĉu do taŭgus "prezidisto"? Mi ne scias ĉu tio estas bona ideo, sed oni almenaŭ ĉirkaŭiras la signifon 'respublikestro'.
Bona ideo. Mi serĉis tiun vorton en Guglo kaj trovis multajn trafojn en tekstoj de China Radio International kie ili uzas 'prezidisto' por la ĵurnalisto kiu kondukas intervjuon dum programo (ekz. ĉi tie).

En tia senco, la 'prezidisto' fakte kondukas la diskuton, li/ŝi metas la demandojn, do havas tre aktivan rolon. Kompare kun tio, 'moderator' en forumo nur observas kaj ion diras aŭ faras se necese. Eble oni ne uzu la saman vorton por ambaŭ situacioj? Mi scias, ke en iuj lingvoj, oni ja uzas la saman vorton en ambaŭ tiuj sencoj. En la angla ne estas tiel - por radioprogramoj ktp, ni dirus 'presenter' aŭ 'host'.

Mi demandas min, ĉu estus populara decido, se ni uzus 'prezidisto' por 'moderator' en forumo?

darkweasel (Prikaz profila) 23. travnja 2012. 19:51:58

Chainy:
darkweasel:
Tion mi almenaŭ ŝatas pli ol doni novan neevidentan signifon al moderigi (ja ĝustas, ke en la angla tio funkcias, sed Esperanto ja iom pretendas esti pli klara kaj pli logika),
Hyperboreus ĵus donis bonan klarigon, kial oni povas kompreni 'moderigi' en senco taŭga por 'to moderate [a forumo]'. Ĉu ne?

Hyperboreus:Moderigisto estas persono kiu moderigas la tonon, la enhavon kaj la esprimmanierojn de partoprenantoj, ĉu parole, ĉu skribe.
Mi devos pripensi tion. Mi ne plene kontraŭas tiun vorton, mi nur opinias ĝin malpli bona ol moderatoro, kiun ni ĝis nun uzas. Al mi nun iom ekmalfacilis trovi kontraŭargumenton, speciale ĉar mi ne volas, ke tiu ĉi diskuto iru cirkle.

Eble mi morgaŭ ankoraŭ povos respondi pli bone - alie eble vi venkis kaj ni vere uzu moderigisto. Ĝi ankoraŭ malplaĉegas al mi, sed mi ne volas esti obstina kontraŭ eblaj bonaj argumentoj, kaj mi povos ĉiuokaze mem ŝanĝi tion en miaj propraj forumoj.

erinja (Prikaz profila) 24. travnja 2012. 01:04:54

Chainy:Jev kaj Erin, se vi legas tiun ĉi fadenon, min tre interesas viaj opinioj ĉi-rilate. Vi estas la du teamanoj de Lernu, kiuj ofte partoprenas en tiu ĉi forumo. Vi ja planas enkonduki 'moderators' en la nova versio de la Lernu-forumo, do ĉu vi jam scias kiun vorton vi uzos?
Mi ne intencis envolviĝi en ĉi tiu diskuto, mi volis vidi la diversajn ideojn kaj proponojn, kaj vidi ĉu mi ŝatus ion.

Mi mem fojfoje uzis la vorton "moderatoro" sed efektive mi ne ŝatas tiun vorton, sed mi ĉiukaze uzis ĝin, evidente pro pigreco.

Mi kredas ke ni parolis interne pri forum-administrantoj sed ni vere ne diskutis terminojn. Ĉiukaze vortoj kiujn ni uzis en niaj internaj diskutoj ne estas bone elpensitaj, kaj ne devus servi kiel modelon por aliaj retpaĝoj.

lernu ne ĉiam elektas la plej mallongan vorton. Vidu, ekzemple, la uzon de "lingvohelpanto", sufiĉe peza vorto.

sudanglo (Prikaz profila) 24. travnja 2012. 09:36:21

Oni ne supozu ka 'redaktisto' nun anstataŭas 'redaktoro'. En la tekstaro mi trovis pli ol 500 trafojn por redaktoro, kompare kun nur 11 uzoj de redaktisto. Eĉ povas esti ke redaktisto estas io alia ol redaktoro.

Mi dirus ke 'moderatoro' estas preskaŭ ne-evitebla pro ties tuja rekonebleco kaj internacieco.

Do la tikla demando estas kion faras moderatoro. Ĉu tiu moderas, moderigas, aŭ moderatas.

'Moderati' ŝajnas al mi iom problemeca. Estas iom malelegante paroli pri moderatata forumo, kaj vidante 'moderata io', oni facile imagus ke moderi ekzistas en transitiva formo, kio ofendus disĉiplojn de la teorio ke verboj havas unikan transitivecon (kvankam tio ne estas vera).

Plej simple estas akcepti ke 'moderigi' povas estis pli ol igi modera en foruma kunteksto. Tiel oni diru, ke Moderatoro moderigas. Kaj en novaj eldonoj de NPIV oni povus registri tiun specialan senco de moderigi. Mi facile imagus ke Redaktoro faras pli ol redakti (kio eksplikus la persistemon de la vorto).

Cetere, ĉiam estas la ebleco konsekvence verbigi 'Moderatoro'. Ekz. kiu Moderatoros - okupos la postenon de Moderatoro.

Se oni sentas la absolutan neceson uzi plene Esperantan formon, tiam Forum-kontrolist/anto ŝajnas rekte priskibi la deĵoron de Moderatoro. Sed kial eviti 'Moderatoro'? Tio ŝajnas tro insista.

darkweasel (Prikaz profila) 25. travnja 2012. 10:29:50

sudanglo:
Cetere, ĉiam estas la ebleco konsekvence verbigi 'Moderatoro'. Ekz. kiu Moderatoros - okupos la postenon de Moderatoro.
Tiel ni ja faris ĝis nun.

Ĉiuokaze vi persvadis (≠ konvinkis) min uzi moderigisto = moderator (kaj moderigi = moderate; moderigado = moderation) - do Chainy, se vi volas ŝanĝi tion, mi ne malhelpos.

sudanglo (Prikaz profila) 25. travnja 2012. 10:52:41

moderigi = moderate; moderigado = moderation
Tute bone, sed por la ofico mi tenus al Moderatoro.

Moderatoro ŝajnas al mi ne sufiĉe profesia/pergajna rolo por esti nomata Moderigisto. Cetere, same mi preferus administranto kaj ne administristo.

darkweasel (Prikaz profila) 25. travnja 2012. 11:12:36

sudanglo:
moderigi = moderate; moderigado = moderation
Tute bone, sed por la ofico mi tenus al Moderatoro.

Moderatoro ŝajnas al mi ne sufiĉe profesia/pergajna rolo por esti nomata Moderigisto. Cetere, same mi preferus administranto kaj ne administristo.
Mi ne konsentas pri tio - vidu en PMEG: IST:

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ĝia vera signifo estas pli vasta[.]

Ĉiuokaze uzi malsamajn radikojn por parencaj ideoj estas eĉ pli malplaĉe ol ĉiea moderig-.

zan (Prikaz profila) 25. travnja 2012. 13:16:54

Mi preferas "moderniganto".
Ĉar Lernu! estas retejo por komencantoj el diversaj landoj, mi preferas kiel eble plej facilajn vortojn almenaŭ kiel oficialajn nomojn. Komencantoj ne bezonas unue lerni "moderatoro". Aliloke oni rajtas uzi ĉian ajn vorton, kian oni preferas, sed ĉi tie...

Laŭ mi en Japanio "moderatoro" estas faka termino. Mi ankoraŭ ne povas imagi, kiel laboras "moderatoro".

"Moderniganto" estas moderniga homo iasence, sed mi bone komprenas, ke tiu homo laboras en forumoj por modernigi diskutojn. Ĉu instruistoj nur instruas lernejanojn? Ne, ili prizorgas lernejanojn ankaŭ pri viv-maniero, sano, amik-rilato k.a. Ili havas multspecajn laborojn. La plej grava laboro de "moderniganto" estas modernigo de forumoj, same kiel tiu de instruistoj estas instruado, ĉu ne povas tiel diri?

Mi preferas "moderniganto" ol aliaj nomoj. Ĉar ĝi similas al la angla "moderator". Mi povas diveni, ke la du estas samsignifaj.

Natrag na vrh