Sadržaj

Libereco, kontrolantoj kaj reguloj

od Paquillo, 22. travnja 2012.

Poruke: 22

Jezik: Esperanto

Paquillo (Prikaz profila) 22. travnja 2012. 09:10:26

Mi volus malfermi debaton ne nur pri lernu forumo, sed pri forumoj ĝenerale.
Ni ne estas fizike minacitaj ĉi tie, nia mono ne estos ŝtelita, kial ĉi tiu kontrolego?
Mi vidis ke ĉi tie oni eliminas kontojn argumentante ekzemple, ke temis pri ia falangisto, aŭ iu lernanto skribis frazon esperAnte en la hispana forumo kaj mi memoras ke li estis iel punita, mi ne memoras ĉu oni banis lin. Mi ne konas multajn pliajn ekzemplojn ĉar mi ne longe estas en lernu. Sed, ĉu tio estas korekta? Ĉu forumoj devas esti autarkiaj ŝtatoj kie kelkaj privilegiuloj povas malrespekti ĉiujn regulojn dum ili ludas esti policoj kiam iu diras ion kio ne plaĉas al ili?

darkweasel (Prikaz profila) 22. travnja 2012. 09:12:49

Paquillo:mi ne memoras ĉu oni banis lin.
Ĉu virtuala bano? Interese.

Paquillo (Prikaz profila) 22. travnja 2012. 09:23:44

darkweasel:
Paquillo:mi ne memoras ĉu oni banis lin.
Ĉu virtuala bano? Interese.
Jes, iasence estis virtuala bano.

darkweasel (Prikaz profila) 22. travnja 2012. 10:06:10

Paquillo:
darkweasel:
Paquillo:mi ne memoras ĉu oni banis lin.
Ĉu virtuala bano? Interese.
Jes, iasence estis virtuala bano.
Interese. Kia bano? Ĉu kun ŝaŭmo?

Paquillo (Prikaz profila) 22. travnja 2012. 10:10:54

darkweasel:
Paquillo:
darkweasel:
Paquillo:mi ne memoras ĉu oni banis lin.
Ĉu virtuala bano? Interese.
Jes, iasence estis virtuala bano.
Interese. Kia bano? Ĉu kun ŝaŭmo?
Ne, malvarma kaj kontraŭvola.

novatago (Prikaz profila) 22. travnja 2012. 10:29:34

Paquillo:
darkweasel:
Paquillo:
darkweasel:
Paquillo:mi ne memoras ĉu oni banis lin.
Ĉu virtuala bano? Interese.
Jes, iasence estis virtuala bano.
Interese. Kia bano? Ĉu kun ŝaŭmo?
Ne, malvarma kaj kontraŭvola.
Paquillo, bano en Esperanto estas "baño". Do, se ĝi estas malvarma kaj kontraŭvola, ĝi certe temas pri bano en fontano de hispanvilaĝa placo.

Ĝis, Novatago.

Paquillo (Prikaz profila) 22. travnja 2012. 10:47:56

novatago:
Paquillo:
darkweasel:
Paquillo:
darkweasel:
Paquillo:mi ne memoras ĉu oni banis lin.
Ĉu virtuala bano? Interese.
Jes, iasence estis virtuala bano.
Interese. Kia bano? Ĉu kun ŝaŭmo?
Ne, malvarma kaj kontraŭvola.
Paquillo, bano en Esperanto estas "baño". Do, se ĝi estas malvarma kaj kontraŭvola, ĝi certe temas pri bano en fontano de hispanvilaĝa placo.

Ĝis, Novatago.
Jes, mi ŝatas retoriki.

darkweasel (Prikaz profila) 22. travnja 2012. 12:07:03

ĝenerale direndas pri tiu ĉi temo ke, se vi opinias la teamon de lernu kompare
malliberala, vi ne konas multajn aliajn forumojn.

erinja (Prikaz profila) 22. travnja 2012. 22:28:19

La reto havas plej diversajn forumojn.

Kelkaj havas neniujn regulojn, oni povas fari ĉion kaj diri ĉion, eĉ se tio estas ekstertema/ofenda/ĝena/rasisma/plena je fivortoj.

En aliaj forumoj, estas tre striktaj reguloj. Administrantoj devas aprobi mesaĝojn antaŭ ol ili aperas al la publiko, kaj la diskutoj devas esti komplete "en-temaj", sen fivortoj, kaj tiel plu.

Ĉe lernu ni estas ie en la mezo. Ni toleras ekstertemajn diskutojn ĝis iu nivelo. Sed kiam temas pri ofendaj vortoj, tio ne estas permesita. lernu havas uzantojn de plej diversaj landoj, kulturoj, kaj aĝoj, kaj ni volas ke ĉiuj personoj sentu sin komfortaj.

Estas aliaj forumoj en la reto kie oni povas skribi ofendajn vortojn. Sed lernu estas por tiuj kiuj volas praktiki Esperanton en amika etoso. Kiam vi aliĝis al la paĝaro, vi konsentis al niaj reguloj - tio inkluzivis regulojn pri uzo de la forumoj. Mi sugestas ke vi legu la regulojn, se vi malcertas pri tio, kio estas permesita.

------------

Pri punoj por tiuj kiuj malobeas la regulojn - se oni afiŝas mesaĝojn en la malĝusta lingvo, ĝenerale ni atentigas kaj donas al la uzanto ŝancon korekti la mesaĝon. Alie ni nuligas la mesaĝon (nur la mesaĝon, ne la konton de la uzanto). Mi nur povas pensi pri unu okazo en kiu ni nuligis la konton de persono kiu afiŝis en la malĝusta lingvo. Temis pri uzanto kiu spamis, afiŝadis tre longajn mesaĝojn kiuj estis tute ekstertemaj kaj skribitaj en ia esperantido. Li ricevis plurajn avertojn, sed li ĉiam ignoris tion, do la teamo nuligis lian konton.

Por tiuj uzantoj kies kontoj nuliĝis - sciu ke tiuj uzantoj ricevis plurajn avertojn. Se ni poste nuligis la kontojn, tio signifas ke ili daŭre malatentis la avertojn, aŭ esprimis al la administrantoj sian intencon plu-malobei la regulojn. Ni ne volas ke sinceraj uzantoj kiuj obeas la regulojn ĝeniĝu de personoj kiuj insistas uzi fivortojn, fiparoli aliajn uzantojn, kaj esprimi vidpunktojn kiuj estas (ekzemple, sed ne nur) rasismaj.

Foje mi pensas ke ni donas tro da ŝancoj al ĝenaj uzantoj kiuj malobeas la regulojn malgraŭ avertoj.

darkweasel (Prikaz profila) 23. travnja 2012. 05:35:08

Krome oni eble sciu, ke en la pasinteco la teamo kutime toleris kreojn de novaj kontoj fare de uzantoj kun jam forigita konto (michijo, geo63).

Natrag na vrh