Libereco, kontrolantoj kaj reguloj
door Paquillo, 22 april 2012
Berichten: 22
Taal: Esperanto
Paquillo (Profiel tonen) 22 april 2012 09:10:26
Ni ne estas fizike minacitaj ĉi tie, nia mono ne estos ŝtelita, kial ĉi tiu kontrolego?
Mi vidis ke ĉi tie oni eliminas kontojn argumentante ekzemple, ke temis pri ia falangisto, aŭ iu lernanto skribis frazon esperAnte en la hispana forumo kaj mi memoras ke li estis iel punita, mi ne memoras ĉu oni banis lin. Mi ne konas multajn pliajn ekzemplojn ĉar mi ne longe estas en lernu. Sed, ĉu tio estas korekta? Ĉu forumoj devas esti autarkiaj ŝtatoj kie kelkaj privilegiuloj povas malrespekti ĉiujn regulojn dum ili ludas esti policoj kiam iu diras ion kio ne plaĉas al ili?
darkweasel (Profiel tonen) 22 april 2012 09:12:49
Paquillo:mi ne memoras ĉu oni banis lin.Ĉu virtuala bano? Interese.
Paquillo (Profiel tonen) 22 april 2012 09:23:44
darkweasel:Jes, iasence estis virtuala bano.Paquillo:mi ne memoras ĉu oni banis lin.Ĉu virtuala bano? Interese.
darkweasel (Profiel tonen) 22 april 2012 10:06:10
Paquillo:Interese. Kia bano? Ĉu kun ŝaŭmo?darkweasel:Jes, iasence estis virtuala bano.Paquillo:mi ne memoras ĉu oni banis lin.Ĉu virtuala bano? Interese.
Paquillo (Profiel tonen) 22 april 2012 10:10:54
darkweasel:Ne, malvarma kaj kontraŭvola.Paquillo:Interese. Kia bano? Ĉu kun ŝaŭmo?darkweasel:Jes, iasence estis virtuala bano.Paquillo:mi ne memoras ĉu oni banis lin.Ĉu virtuala bano? Interese.
novatago (Profiel tonen) 22 april 2012 10:29:34
Paquillo:Paquillo, bano en Esperanto estas "baño". Do, se ĝi estas malvarma kaj kontraŭvola, ĝi certe temas pri bano en fontano de hispanvilaĝa placo.darkweasel:Ne, malvarma kaj kontraŭvola.Paquillo:Interese. Kia bano? Ĉu kun ŝaŭmo?darkweasel:Jes, iasence estis virtuala bano.Paquillo:mi ne memoras ĉu oni banis lin.Ĉu virtuala bano? Interese.
Ĝis, Novatago.
Paquillo (Profiel tonen) 22 april 2012 10:47:56
novatago:Jes, mi ŝatas retoriki.Paquillo:Paquillo, bano en Esperanto estas "baño". Do, se ĝi estas malvarma kaj kontraŭvola, ĝi certe temas pri bano en fontano de hispanvilaĝa placo.darkweasel:Ne, malvarma kaj kontraŭvola.Paquillo:Interese. Kia bano? Ĉu kun ŝaŭmo?darkweasel:Jes, iasence estis virtuala bano.Paquillo:mi ne memoras ĉu oni banis lin.Ĉu virtuala bano? Interese.
Ĝis, Novatago.
darkweasel (Profiel tonen) 22 april 2012 12:07:03
malliberala, vi ne konas multajn aliajn forumojn.
erinja (Profiel tonen) 22 april 2012 22:28:19
Kelkaj havas neniujn regulojn, oni povas fari ĉion kaj diri ĉion, eĉ se tio estas ekstertema/ofenda/ĝena/rasisma/plena je fivortoj.
En aliaj forumoj, estas tre striktaj reguloj. Administrantoj devas aprobi mesaĝojn antaŭ ol ili aperas al la publiko, kaj la diskutoj devas esti komplete "en-temaj", sen fivortoj, kaj tiel plu.
Ĉe lernu ni estas ie en la mezo. Ni toleras ekstertemajn diskutojn ĝis iu nivelo. Sed kiam temas pri ofendaj vortoj, tio ne estas permesita. lernu havas uzantojn de plej diversaj landoj, kulturoj, kaj aĝoj, kaj ni volas ke ĉiuj personoj sentu sin komfortaj.
Estas aliaj forumoj en la reto kie oni povas skribi ofendajn vortojn. Sed lernu estas por tiuj kiuj volas praktiki Esperanton en amika etoso. Kiam vi aliĝis al la paĝaro, vi konsentis al niaj reguloj - tio inkluzivis regulojn pri uzo de la forumoj. Mi sugestas ke vi legu la regulojn, se vi malcertas pri tio, kio estas permesita.
------------
Pri punoj por tiuj kiuj malobeas la regulojn - se oni afiŝas mesaĝojn en la malĝusta lingvo, ĝenerale ni atentigas kaj donas al la uzanto ŝancon korekti la mesaĝon. Alie ni nuligas la mesaĝon (nur la mesaĝon, ne la konton de la uzanto). Mi nur povas pensi pri unu okazo en kiu ni nuligis la konton de persono kiu afiŝis en la malĝusta lingvo. Temis pri uzanto kiu spamis, afiŝadis tre longajn mesaĝojn kiuj estis tute ekstertemaj kaj skribitaj en ia esperantido. Li ricevis plurajn avertojn, sed li ĉiam ignoris tion, do la teamo nuligis lian konton.
Por tiuj uzantoj kies kontoj nuliĝis - sciu ke tiuj uzantoj ricevis plurajn avertojn. Se ni poste nuligis la kontojn, tio signifas ke ili daŭre malatentis la avertojn, aŭ esprimis al la administrantoj sian intencon plu-malobei la regulojn. Ni ne volas ke sinceraj uzantoj kiuj obeas la regulojn ĝeniĝu de personoj kiuj insistas uzi fivortojn, fiparoli aliajn uzantojn, kaj esprimi vidpunktojn kiuj estas (ekzemple, sed ne nur) rasismaj.
Foje mi pensas ke ni donas tro da ŝancoj al ĝenaj uzantoj kiuj malobeas la regulojn malgraŭ avertoj.
darkweasel (Profiel tonen) 23 april 2012 05:35:08