前往目錄

Kongo – Kongolo?

貼文者: cellus, 2012年4月24日

訊息: 2

語言: Esperanto

cellus (顯示個人資料) 2012年4月24日上午5:37:44

Mia svedesperanta vortaro nomas la riveron Kongo kaj la landon Kongolo aŭ Kongolando. La racio por Kongolo estas ja ke en multaj lingvoj la loĝantoj nomiĝas *kongolanoj kaj la nacia adjektivo estas kongola. Svede estas "kongoles" kaj "kongolesisk". Tio reflektas la uzon en aliaj lingvoj. En la retaj vortaroj mi trovis diversajn variantojn.

Kiun formon oni konsideru korekta esperanto?

darkweasel (顯示個人資料) 2012年4月24日上午5:50:33

Laŭ la Listo de Rekomendataj Landnomoj:

Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Kongo Kinŝasa) CD; Kongo (Respubliko Kongo, Kongo Brazavila) CG

回到上端