Poruke: 5
Jezik: Esperanto
Ilmen (Prikaz profila) 24. travnja 2012. 16:19:02
« En alpa zono legendoj pri sanktuloj, kiuj dresis ursojn, estas sufiĉe kutimaj. La legendo pri Sankta Corbinian, iama episkopo de Freising, kiu igis sovaĝan urson teni sian kargon dum lia vojo al Romo, estas memorigita sur blazono de la episkopujo. »
En la ĉi-supra teksto (el Vikipedio :: Urso), mi trafis ion, kiu ŝajnas sence stranga al mi: kiel tie estas skribita "[li] igis (...) dum lia vojo" anstataŭ "(...) dum sia vojo"? Tie "dum" estas rolmontrilo, ne ligvorto (konjunkcio).
Krome, mi ne sciis tion, ke "vojo" povus stari anstataŭ "vojaĝo".
Ajna komento estos tre aprezata. ♪
darkweasel (Prikaz profila) 24. travnja 2012. 16:26:45
Laŭ mi almenaŭ estu teni lian kargon, ĉar la senca subjekto de teni estas la urso, al kiu la kargo ne apartenas. Ĉu la dua parto estu dum sia vojo aŭ dum lia vojo, dependas verŝajne de tio, ĉu oni opinias ĝin rilata al la ĉefverbo igis aŭ al la I-verbo teni - sence ambaŭ eblas.
Koncerne vojo, jen unu el ĝiaj difinoj el vortaro.net:
4 vojiro: nur por li ŝi entreprenis la longan vojon Z; laca de la vojo Z; bonan vojon!; mastro en vojo, servantoj en ĝojo Z.
sudanglo (Prikaz profila) 25. travnja 2012. 10:06:08
Sed, ĉar la celita senco de teni ne estas klara- ĉu gardi aŭ porti - eble temas ja pri kargo (jam liverita al la episkopo kaj ne transportota al Romo).
Tenu mian valizon, mi petas, dum mi iros al la necesejo.
Tamen supoze, ke la urso rolas kiel ŝarĝobesto kaj kunvojaĝas kun la episkopo al Romo, kion ni diru por indiki ke la pakaĵo apartenas al la Episko dum ties vojaĝo?
La Episkopo, dum sia vojaĝo al Romo, igis la urson porti lian pakaĵon.
Sed mi legis ie, ke foje Z uzis 'lia/ŝia/ilia' anstataŭ 'sia' pro bonsono aŭ por plia kompreneblo.
Oni povus eviti elekton dirante : La Episko igis sovaĝan urson porti lian pakaĵon dum iu/la vojaĝo al Romo, aŭ dum li vojaĝis al Romo.
sudanglo (Prikaz profila) 25. travnja 2012. 10:26:16
Kiam sia staras antaŭ aga O-vorto kiel difinilo de ĝi, ĝi ĉiam reprezentas la subjekton de la ĉefverbo:
Karlo rakontis al Eva pri sia vojaĝo al Azio. Karlo vojaĝis al Azio.
Karlo demandis al Eva pri ŝia vojaĝo al Eŭropo. Eva vojaĝis al Eŭropo.
Ilmen (Prikaz profila) 26. travnja 2012. 15:20:51