K vsebini

Li igis (...) dum lia vojo al Romo

od Ilmen, 24. april 2012

Sporočila: 7

Jezik: Esperanto

Ilmen (Prikaži profil) 24. april 2012 16:19:02

Bonan tagon. ♪

« En alpa zono legendoj pri sanktuloj, kiuj dresis ursojn, estas sufiĉe kutimaj. La legendo pri Sankta Corbinian, iama episkopo de Freising, kiu igis sovaĝan urson teni sian kargon dum lia vojo al Romo, estas memorigita sur blazono de la episkopujo. »

En la ĉi-supra teksto (el Vikipedio :: Urso), mi trafis ion, kiu ŝajnas sence stranga al mi: kiel tie estas skribita "[li] igis (...) dum lia vojo" anstataŭ "(...) dum sia vojo"? Tie "dum" estas rolmontrilo, ne ligvorto (konjunkcio).

Krome, mi ne sciis tion, ke "vojo" povus stari anstataŭ "vojaĝo".

Ajna komento estos tre aprezata. ♪

darkweasel (Prikaži profil) 24. april 2012 16:26:45

Vikipedio ne estas ĉiam la plej bona lingva modelo, kaj vi tute prave konsideras tiun frazon stranga: ĝi estas teni sian kargon dum lia vojo al Romo, kvankam temas dufoje pri io de la episkopo!

Laŭ mi almenaŭ estu teni lian kargon, ĉar la senca subjekto de teni estas la urso, al kiu la kargo ne apartenas. Ĉu la dua parto estu dum sia vojodum lia vojo, dependas verŝajne de tio, ĉu oni opinias ĝin rilata al la ĉefverbo igis aŭ al la I-verbo teni - sence ambaŭ eblas.

Koncerne vojo, jen unu el ĝiaj difinoj el vortaro.net:

4 vojiro: nur por li ŝi entreprenis la longan vojon Z; laca de la vojo Z; bonan vojon!; mastro en vojo, servantoj en ĝojo Z.

sudanglo (Prikaži profil) 25. april 2012 10:06:08

Sendepende de la demandoj - kies kargo kaj kies vojo - mi trovas la vorton 'kargo' stranga en ĉi tiu kunteksto. Kargo estas la transportita enhavo de ŝipoj, trajnoj, aviadiloj, ktp. Mi preferus pakaĵon aŭ bagaĝon.

Sed, ĉar la celita senco de teni ne estas klara- ĉu gardi aŭ porti - eble temas ja pri kargo (jam liverita al la episkopo kaj ne transportota al Romo).

Tenu mian valizon, mi petas, dum mi iros al la necesejo.

Tamen supoze, ke la urso rolas kiel ŝarĝobesto kaj kunvojaĝas kun la episkopo al Romo, kion ni diru por indiki ke la pakaĵo apartenas al la Episko dum ties vojaĝo?

La Episkopo, dum sia vojaĝo al Romo, igis la urson porti lian pakaĵon.

Sed mi legis ie, ke foje Z uzis 'lia/ŝia/ilia' anstataŭ 'sia' pro bonsono aŭ por plia kompreneblo.

Oni povus eviti elekton dirante : La Episko igis sovaĝan urson porti lian pakaĵon dum iu/la vojaĝo al Romo, aŭ dum li vojaĝis al Romo.

sudanglo (Prikaži profil) 25. april 2012 10:26:16

EL PMEG:

Kiam sia staras antaŭ aga O-vorto kiel difinilo de ĝi, ĝi ĉiam reprezentas la subjekton de la ĉefverbo:

Karlo rakontis al Eva pri sia vojaĝo al Azio. Karlo vojaĝis al Azio.

Karlo demandis al Eva pri ŝia vojaĝo al Eŭropo. Eva vojaĝis al Eŭropo.

vidas vandenis (Prikaži profil) 25. april 2012 10:28:56

Mi pensas, ke anstataŭ "kargo", "pakaĵo" aŭ "bagaĝo" ĉi tie oni povas uzi "havaĵo", "posedaĵo". Ĉu ne?

Ilmen (Prikaži profil) 26. april 2012 15:20:51

Bonege, dankon al ĉiuj pro ĉiuj viaj interesaj komentoj. Do efektive nur la uzo de la vorto "kargo" estas iomete kritikebla en tiu frazo. ♪

vidas vandenis (Prikaži profil) 28. april 2012 16:33:11

vidas vandenis:Mi pensas, ke anstataŭ "kargo", "pakaĵo" aŭ "bagaĝo" ĉi tie oni povas uzi "havaĵo", "posedaĵo". Ĉu ne?
Mi ne pravas?
Se li ne estus episkopo, eble oni povus uzi eĉ 'fatraso'. pelmelo'?

Nazaj na začetek