Missatges: 6
Llengua: Esperanto
Ilmen (Mostra el perfil) 24 d’abril de 2012 16.20.20
Me estas verkinta mallongan tekston Esperantlingve, intencante poste taduki ĝin en pluraj aliaj lingvoj. Mi havas kelkajn dubojn pri kelkaj partoj de mia teksto, mi do estus tre feliĉa se vi povus kontroli la validecon de la partoj grasigitaj (tiuj, kie mi havas dubon).
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Jen la tekstparto:
« Mallonge post kiam mi flamigis pecon da grasa ligno, mi ekvidis subite aperintan strangan, longan (je neprecize kvar metrocentonoj) kaj maldikan flamon, direktiĝantan je angulo tre malsama je tiu de la aliaj flamoj: dum ĉiuj la aliaj flametoj direktiĝantis altodirekte, tiu longa kaj maldika flamo estis direktiĝinta dekstre, angule de pli ol kvindek angulaj gradoj relative al la altodirekto. Tiu flamo konserviĝis senmove dum pli ol kvin sekundoj (mi ne memoras kiom ekzakte), kaj poste mallongiĝis ĝis estingiĝis definitive. »
Mi ankaŭ ne scias ĉu la vortoj "direktiĝi" kaj "altodirekto" taŭgas en tiu kunteksto.
Ia ajn komento estos tre aprezata. ♪
darkweasel (Mostra el perfil) 24 d’abril de 2012 16.28.42
Ilmen:Tie al mi klare ŝajnas manki subjekto.
ĝis estingiĝis definitive.
Ilmen (Mostra el perfil) 24 d’abril de 2012 16.44.36
sudanglo (Mostra el perfil) 24 d’abril de 2012 21.26.57
Dum ĉiuj aliaj flamoj direktiĝis supren, tiu flameto elstaris je 50 gradoj de la vertikalo. La flamo brulis dum eble 5 sekundoj senmove, kaj tiam retiriĝis iom post iom ĝis ĝi fine estingiĝis
Ilmen (Mostra el perfil) 25 d’abril de 2012 18.26.02
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Eblas diri "peco de grasa ligno" anstataŭ "peco da grasa ligno"? Mi tion ne sciis.
Krome, mi skribis "altodirekto" anstataŭ "vertikalo" en la parto "angule de pli ol kvindek angulaj gradoj relative al la altodirekto" tial, ke kun "relative al la vertikalo" oni ne certas pri ĉu oni devas kalkuli la angulgradojn de la supra direkto aŭ de la malsupra. Kvankam la lasta kazo estas malpli probabla, konsentite.
Hyperboreus (Mostra el perfil) 25 d’abril de 2012 20.35.32