შინაარსის ნახვა

Mi petas etan kontrolon de mia teksteto. ♪

Ilmen-ისა და 24 აპრილი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 6

ენა: Esperanto

Ilmen (მომხმარებლის პროფილი) 24 აპრილი, 2012 16:20:20

Bonan tagon al ĉiuj!

Me estas verkinta mallongan tekston Esperantlingve, intencante poste taduki ĝin en pluraj aliaj lingvoj. Mi havas kelkajn dubojn pri kelkaj partoj de mia teksto, mi do estus tre feliĉa se vi povus kontroli la validecon de la partoj grasigitaj (tiuj, kie mi havas dubon). rideto.gif

Jen la tekstparto:


« Mallonge post kiam mi flamigis pecon da grasa ligno, mi ekvidis subite aperintan strangan, longan (je neprecize kvar metrocentonoj) kaj maldikan flamon, direktiĝantan je angulo tre malsama je tiu de la aliaj flamoj: dum ĉiuj la aliaj flametoj direktiĝantis altodirekte, tiu longa kaj maldika flamo estis direktiĝinta dekstre, angule de pli ol kvindek angulaj gradoj relative al la altodirekto. Tiu flamo konserviĝis senmove dum pli ol kvin sekundoj (mi ne memoras kiom ekzakte), kaj poste mallongiĝis ĝis estingiĝis definitive. »

Mi ankaŭ ne scias ĉu la vortoj "direktiĝi" kaj "altodirekto" taŭgas en tiu kunteksto.

Ia ajn komento estos tre aprezata. ♪

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 24 აპრილი, 2012 16:28:42

Ilmen:
ĝis estingiĝis definitive.
Tie al mi klare ŝajnas manki subjekto.

Ilmen (მომხმარებლის პროფილი) 24 აპრილი, 2012 16:44:36

Jes, vi tute pravas! Origine mi skribis "(...) kaj poste mallongiĝis kaj estingiĝis definitive.", kaj poste mi anstataŭigis "kaj" per "ĝis", sed mi forgesis modifi la postan verbon al infinitivo, mi volus skribinti "ĝis estingiĝi". Ĉu "ĝis estingiĝi" estas valida?

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 24 აპრილი, 2012 21:26:57

Mi ekbruligis pecon de grasa ligno, kaj post kelka tempo mi observis elŝpruci strangan maldikan flamon (eble 2 colojn longan) en tute malsama direkto ol la aliaj flamoj.

Dum ĉiuj aliaj flamoj direktiĝis supren, tiu flameto elstaris je 50 gradoj de la vertikalo. La flamo brulis dum eble 5 sekundoj senmove, kaj tiam retiriĝis iom post iom ĝis ĝi fine estingiĝis

Ilmen (მომხმარებლის პროფილი) 25 აპრილი, 2012 18:26:02

Dankegon pro via reskribo, ĝi estas tre interesa. rideto.gif

Eblas diri "peco de grasa ligno" anstataŭ "peco da grasa ligno"? Mi tion ne sciis.

Krome, mi skribis "altodirekto" anstataŭ "vertikalo" en la parto "angule de pli ol kvindek angulaj gradoj relative al la altodirekto" tial, ke kun "relative al la vertikalo" oni ne certas pri ĉu oni devas kalkuli la angulgradojn de la supra direkto aŭ de la malsupra. Kvankam la lasta kazo estas malpli probabla, konsentite.

Hyperboreus (მომხმარებლის პროფილი) 25 აპრილი, 2012 20:35:32

Forigite

ზემოთ დაბრუნება