Meddelelser: 10
Sprog: Esperanto
Desit1 (Vise profilen) 24. apr. 2012 21.00.52
La Esperantistaro estas tre serioza kaj ŝajne ne volas diri ion stultan. Kial? Ĉar ĉiuj havas LA revon iam renkontiĝi kun ĈIUJ la ceteraj Esperantistoj kaj paroli pri tiuj seriozaj aferoj kiujn ili pritraktis ĉe interreto. Sed, preskaŭ ĉiuj estas tiaj! Kaj, kio okazas kiam la limoj de interreto detruiĝas kaj ili partoprenas Esperanto-aranĝon? Tiu seriozeco malaperas! Ili estas gajaj homoj kaj ĉiuj ridas! Kial diable do resti ĉe interreto kiel seriozaj kaj inteligentegaj ŝtonoj kiuj volas ja koni la identecon de la ceteruloj?
Nur malmultaj Esperantistoj konos kaj memoros vin (malmultaj estas malpli ol 50, do kvankam vi pensu ke jam vi konas 50 E-istojn, verdire vi demas rimarki ke vi ne tiom bone konas ilin. Se estas eĉ malpli da homoj, ne indas diri ke vi konas "multajn Esperantistojn" ), kaj, aldone, malmultaj el ili ne ĉeestos la samajn paĝojn kiujn vi ja, ekzemple "Lernu!". Mi konas kelkajn E-istojn kiuj ne aktivas ĉi tie, ili ja havas konton, sed ili ne multe prizorgas ĝin.
Kion mi celas diri estas:
- Kial resti tiom serioza kun la identeco de la ceteraj homoj, do kvankam ili donu siajn datumojn, eble ilin vi neniam renkontiĝos kaj tiuj datumoj nur troos.
- Rimarku ve la vivo ĉiam estas anonima afero, ni estas etaj formikoj en giganta formikujo
- Ridu kaj ludu plej ofte kiel eble, nur tiel via vivo havos sencon.
"Dum oni pretigis la cikuton, Sokatro lernis flutan kanzonon.
- Kiel ĝi utilos al vi? Vi estas mortonta - oni demandis al li.
- Por scii ĝin antaŭ ol morti - respondis lin." CIORAN
Rangel_Castro (Vise profilen) 25. apr. 2012 13.15.11
Laŭ mia sperto, ne. Esperantistaj geamikoj miaj kiujn mi konis per la interreto ĝenerale estas tre gajaj.
Eble vi estas tre malbonŝanca. hehe
Desit1 (Vise profilen) 25. apr. 2012 19.49.52
Rangel_Castro:Ĉu tio okazas?Haha, eble
Laŭ mia sperto, ne. Esperantistaj geamikoj miaj kiujn mi konis per la interreto ĝenerale estas tre gajaj.
Eble vi estas tre malbonŝanca. hehe
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Okazas ke kiam mi volas ridigi homojn, ne ĉiuj kapablas kompreni la ŝercon, tamen ja kelkaj ĝin atingas, aldone ankaŭ kelkaj min prenas kiel trolon kaj tion mi malŝatas...
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Regis_Castro (Vise profilen) 25. apr. 2012 22.08.41
Paquillo (Vise profilen) 25. apr. 2012 22.26.00
Denisov (Vise profilen) 15. maj 2012 05.16.33
Paquillo:La volapukistoj diras ke la esperantistoj ne estas seriozaj homoj.Ĉu ie ekzistas volapukistoj? Mi volas aŭskulti, kiel oni parolas volapuke. Mi opinias, ke tio sonas ridinde
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
cxevino (Vise profilen) 26. maj 2012 14.15.12
Denisov:http://www.youtube.com/watch?v=vCCuwtnvV8gPaquillo:La volapukistoj diras ke la esperantistoj ne estas seriozaj homoj.Ĉu ie ekzistas volapukistoj? Mi volas aŭskulti, kiel oni parolas volapuke. Mi opinias, ke tio sonas ridinde
acdibble (Vise profilen) 31. maj 2012 00.57.58
Denisov:Mi scipovas iom da Volapuko, kaj ĝi sonas kiel la germana.Paquillo:La volapukistoj diras ke la esperantistoj ne estas seriozaj homoj.Ĉu ie ekzistas volapukistoj? Mi volas aŭskulti, kiel oni parolas volapuke. Mi opinias, ke tio sonas ridinde
cxevino (Vise profilen) 31. maj 2012 01.07.25
jchthys (Vise profilen) 31. maj 2012 01.27.08