前往目錄

Seriozaj Esperantistoj

貼文者: Desit1, 2012年4月24日

訊息: 10

語言: Esperanto

Desit1 (顯示個人資料) 2012年4月24日下午9:00:52

Ĉu oni ne rimarkas ke la vivo entute estas anonima afero? Demandu vin mem, kiom da homoj konas viajn familiajn nomojn? Kiom da homoj konas viajn ŝatojn? Kiom da homoj dependas de via enspezo kaj de via mona aldono? Kiom da homoj vin konas sufiĉe bone kaj povas demandi al vi ion? Kiom da homoj ekzistas sur la planedo?

La Esperantistaro estas tre serioza kaj ŝajne ne volas diri ion stultan. Kial? Ĉar ĉiuj havas LA revon iam renkontiĝi kun ĈIUJ la ceteraj Esperantistoj kaj paroli pri tiuj seriozaj aferoj kiujn ili pritraktis ĉe interreto. Sed, preskaŭ ĉiuj estas tiaj! Kaj, kio okazas kiam la limoj de interreto detruiĝas kaj ili partoprenas Esperanto-aranĝon? Tiu seriozeco malaperas! Ili estas gajaj homoj kaj ĉiuj ridas! Kial diable do resti ĉe interreto kiel seriozaj kaj inteligentegaj ŝtonoj kiuj volas ja koni la identecon de la ceteruloj?

Nur malmultaj Esperantistoj konos kaj memoros vin (malmultaj estas malpli ol 50, do kvankam vi pensu ke jam vi konas 50 E-istojn, verdire vi demas rimarki ke vi ne tiom bone konas ilin. Se estas eĉ malpli da homoj, ne indas diri ke vi konas "multajn Esperantistojn" ), kaj, aldone, malmultaj el ili ne ĉeestos la samajn paĝojn kiujn vi ja, ekzemple "Lernu!". Mi konas kelkajn E-istojn kiuj ne aktivas ĉi tie, ili ja havas konton, sed ili ne multe prizorgas ĝin.

Kion mi celas diri estas:
- Kial resti tiom serioza kun la identeco de la ceteraj homoj, do kvankam ili donu siajn datumojn, eble ilin vi neniam renkontiĝos kaj tiuj datumoj nur troos.
- Rimarku ve la vivo ĉiam estas anonima afero, ni estas etaj formikoj en giganta formikujo
- Ridu kaj ludu plej ofte kiel eble, nur tiel via vivo havos sencon.

"Dum oni pretigis la cikuton, Sokatro lernis flutan kanzonon.
- Kiel ĝi utilos al vi? Vi estas mortonta - oni demandis al li.
- Por scii ĝin antaŭ ol morti - respondis lin." CIORAN

Rangel_Castro (顯示個人資料) 2012年4月25日下午1:15:11

Ĉu tio okazas?

Laŭ mia sperto, ne. Esperantistaj geamikoj miaj kiujn mi konis per la interreto ĝenerale estas tre gajaj.

Eble vi estas tre malbonŝanca. hehe

Desit1 (顯示個人資料) 2012年4月25日下午7:49:52

Rangel_Castro:Ĉu tio okazas?

Laŭ mia sperto, ne. Esperantistaj geamikoj miaj kiujn mi konis per la interreto ĝenerale estas tre gajaj.

Eble vi estas tre malbonŝanca. hehe
Haha, eble lango.gif

Okazas ke kiam mi volas ridigi homojn, ne ĉiuj kapablas kompreni la ŝercon, tamen ja kelkaj ĝin atingas, aldone ankaŭ kelkaj min prenas kiel trolon kaj tion mi malŝatas... ridulo.gif Tamen mi rehavas esperon pri la Esperantistaro.

Regis_Castro (顯示個人資料) 2012年4月25日下午10:08:41

Mi samopinias kiel Rangel. ^^

Paquillo (顯示個人資料) 2012年4月25日下午10:26:00

La volapukistoj diras ke la esperantistoj ne estas seriozaj homoj.

Denisov (顯示個人資料) 2012年5月15日上午5:16:33

Paquillo:La volapukistoj diras ke la esperantistoj ne estas seriozaj homoj.
Ĉu ie ekzistas volapukistoj? Mi volas aŭskulti, kiel oni parolas volapuke. Mi opinias, ke tio sonas ridinde ridulo.gif

cxevino (顯示個人資料) 2012年5月26日下午2:15:12

Denisov:
Paquillo:La volapukistoj diras ke la esperantistoj ne estas seriozaj homoj.
Ĉu ie ekzistas volapukistoj? Mi volas aŭskulti, kiel oni parolas volapuke. Mi opinias, ke tio sonas ridinde ridulo.gif
http://www.youtube.com/watch?v=vCCuwtnvV8g

acdibble (顯示個人資料) 2012年5月31日上午12:57:58

Denisov:
Paquillo:La volapukistoj diras ke la esperantistoj ne estas seriozaj homoj.
Ĉu ie ekzistas volapukistoj? Mi volas aŭskulti, kiel oni parolas volapuke. Mi opinias, ke tio sonas ridinde ridulo.gif
Mi scipovas iom da Volapuko, kaj ĝi sonas kiel la germana.

cxevino (顯示個人資料) 2012年5月31日上午1:07:25

Volapüki löfob. Mi amas la universalan lingvon.

jchthys (顯示個人資料) 2012年5月31日上午1:27:08

Ĉu ne estas male—ke Esperantistoj en la vera vivo estas pli ŝtonecaj ol en interreto? Sed mi ne scius vere.

回到上端