目次へ

Kial ni deziras ke nia denaska lingvo estus la mondlingvo?

Paquillo,2012年4月25日の

メッセージ: 26

言語: Esperanto

hebda999 (プロフィールを表示) 2012年4月25日 20:54:20

Neniu nacia lingvo iĝos vere internacia. La angla nur ludas kiel tiu mondlingvo, sed malbone. Future tiun ĉi rolon transprenos la ĉinan kaj la kaoso kontinuos plue. Naciaj lingvoj estas tro malfacilaj por ke ĉiuj homoj povu ilin ellerni flue. Tial mi tute ne volas, ke iu ajn nacia lingvo iĝu internacia - tio ĉi estas maljusta por ĉiuj ne-denaskuloj.

Mustelvulpo (プロフィールを表示) 2012年4月25日 21:09:59

Mi estas denaska anglaparolanto, kaj mi kredas ke la angla estus aĉa elekto por internacia lingvo. Tial, mi lernas Esperanton. Estas eveidente ke la plejparto de la uzantoj de ĉi tiu retpaĝo ne kredas ke sia denaska lingvo estu internacia lingvo. Ili ne estus ĉi tie se ili kredus tiel.

antoniomoya (プロフィールを表示) 2012年4月25日 21:34:49

Mustelvulpo:Estas evidente ke la plejparto de la uzantoj de ĉi tiu retpaĝo ne kredas ke sia denaska lingvo estu internacia lingvo. Ili ne estus ĉi tie se ili kredus tiel.
Vi tute pravas, ĉar vi plej saĝe parolis. Estas tiel kiel vi diris.

Amike.

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2012年4月26日 8:14:31

darkweasel:
Fenris_kcf:"bojĵe"
En kia dialekto estas tie ĵ-sono? shoko.gif Aŭ ĉu temas nur pri proksimuma reprezento de /ç/?
eta aldonaĵo: en alt-Germana "ch" estas parolata kiel /ç/, se ĝi aperas post "e", "i", "ä", "ö" aŭ "ü". sed mi scias ke en multaj partoj de Aŭstrio (kaj ankaŭ de Svisio kaj sud-Germanio) ĝi estas parolata kiel /χ/.

Do "Nachricht" estas /ˈnaːχˌʀɪçt/ alt-Germane kaj /ˈnaːχˌʀɪχt/ Aŭstrie. Ĉu vi prononcas "Bäuche" kun /χ/, darkweasel? kaj ĉu ĉe "Architekt" kaj "China"?

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年4月26日 9:22:59

Fenris_kcf:
Do "Nachricht" estas /ˈnaːχˌʀɪçt/ alt-Germane kaj /ˈnaːχˌʀɪχt/ Aŭstrie. Ĉu vi prononcas "Bäuche" kun /χ/, darkweasel? kaj ĉu ĉe "Architekt" kaj "China"?
/bojçe/, /a:ĥi'tekt/, /kina/

Paulinho (プロフィールを表示) 2012年4月28日 19:17:42

En tia fadeno mia opinio estas jam eldonata. Vivu esperanto...

cellus (プロフィールを表示) 2012年4月29日 9:26:33

Almenaŭ mi ne apartenas al tiuj "ni" kiuj volus ke nia denaska lingvo fariĝo mondlingvo.

Cetere mi dubas ke la hispana taŭgos, kiam eĉ la diversaj partoj de Hispanio ne volas uzi ĝin sed preferas siajn proprajn regionajn lingvojn.

Paquillo (プロフィールを表示) 2012年4月29日 9:52:17

cellus:Almenaŭ mi ne apartenas al tiuj "ni" kiuj volus ke nia denaska lingvo fariĝo mondlingvo.

Cetere mi dubas ke la hispana taŭgos, kiam eĉ la diversaj partoj de Hispanio ne volas uzi ĝin sed preferas siajn proprajn regionajn lingvojn.
Mi dubas ke iu ajn nacia lingvo estu taŭga por esti la mondlingvo, sed mi ne dubas ke ĉiuj hispanoj uzas la hispanan por kompreni unu la alian krom centoj da alilingvaj popoloj.
Mi pensas ke nur la angla kaj la ĉina povas konkuri mondskale por mondlingveco, sed ne la hispana. Tamen, ŝajnas ke ĉiuj lingvaj imperiemuloj perdos la batalon antaŭ la apero de la automata tradukado kaj aliaj teknologioj.

Paquillo (プロフィールを表示) 2012年5月6日 13:10:59

Kion mi volis scii estas la psikologian karakteron de tiuj kiuj volas ke ilia lingvo estus la mondlingvo.

Ŝajnas ke se nia lingvo estas la mondlingvo, tio donas povon, kaj prestiĝon (eĉ se por tio estis necese masakri milionojn da homoj). Ankaŭ faras nin senti kiel superuloj, kompare al tiuj kompatindaj ekskolonizitoj. Krom la praktika avantaĝo kiun tio donas...

Kial neniu iras al la kerno de mia demando??

mihxil (プロフィールを表示) 2012年5月6日 13:41:49

Paquillo:Ŝajnas ke se nia lingvo estas la mondlingvo, tio donas povon, kaj prestiĝon (eĉ se por tio estis necese masakri milionojn da homoj). Ankaŭ faras nin senti kiel superuloj, kompare al tiuj kompatindaj ekskolonizitoj. Krom la praktika avantaĝo kiun tio donas...
Vi fakte ŝajnas opinii ke internacia lingvo estu latineca. Ĉu tio ne donus similajn, kvankam eble malpli klarajn, avantaĝojn al anoj de tiaj lingvoj?

先頭にもどる