Kial ni deziras ke nia denaska lingvo estus la mondlingvo?
viết bởi Paquillo, Ngày 25 tháng 4 năm 2012
Tin nhắn: 26
Nội dung: Esperanto
hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 20:54:20 Ngày 25 tháng 4 năm 2012
Mustelvulpo (Xem thông tin cá nhân) 21:09:59 Ngày 25 tháng 4 năm 2012
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 21:34:49 Ngày 25 tháng 4 năm 2012
Mustelvulpo:Estas evidente ke la plejparto de la uzantoj de ĉi tiu retpaĝo ne kredas ke sia denaska lingvo estu internacia lingvo. Ili ne estus ĉi tie se ili kredus tiel.Vi tute pravas, ĉar vi plej saĝe parolis. Estas tiel kiel vi diris.
Amike.
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 08:14:31 Ngày 26 tháng 4 năm 2012
darkweasel:eta aldonaĵo: en alt-Germana "ch" estas parolata kiel /ç/, se ĝi aperas post "e", "i", "ä", "ö" aŭ "ü". sed mi scias ke en multaj partoj de Aŭstrio (kaj ankaŭ de Svisio kaj sud-Germanio) ĝi estas parolata kiel /χ/.Fenris_kcf:"bojĵe"En kia dialekto estas tie ĵ-sono? Aŭ ĉu temas nur pri proksimuma reprezento de /ç/?
Do "Nachricht" estas /ˈnaːχˌʀɪçt/ alt-Germane kaj /ˈnaːχˌʀɪχt/ Aŭstrie. Ĉu vi prononcas "Bäuche" kun /χ/, darkweasel? kaj ĉu ĉe "Architekt" kaj "China"?
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 09:22:59 Ngày 26 tháng 4 năm 2012
Fenris_kcf:/bojçe/, /a:ĥi'tekt/, /kina/
Do "Nachricht" estas /ˈnaːχˌʀɪçt/ alt-Germane kaj /ˈnaːχˌʀɪχt/ Aŭstrie. Ĉu vi prononcas "Bäuche" kun /χ/, darkweasel? kaj ĉu ĉe "Architekt" kaj "China"?
Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 19:17:42 Ngày 28 tháng 4 năm 2012
cellus (Xem thông tin cá nhân) 09:26:33 Ngày 29 tháng 4 năm 2012
Cetere mi dubas ke la hispana taŭgos, kiam eĉ la diversaj partoj de Hispanio ne volas uzi ĝin sed preferas siajn proprajn regionajn lingvojn.
Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 09:52:17 Ngày 29 tháng 4 năm 2012
cellus:Almenaŭ mi ne apartenas al tiuj "ni" kiuj volus ke nia denaska lingvo fariĝo mondlingvo.Mi dubas ke iu ajn nacia lingvo estu taŭga por esti la mondlingvo, sed mi ne dubas ke ĉiuj hispanoj uzas la hispanan por kompreni unu la alian krom centoj da alilingvaj popoloj.
Cetere mi dubas ke la hispana taŭgos, kiam eĉ la diversaj partoj de Hispanio ne volas uzi ĝin sed preferas siajn proprajn regionajn lingvojn.
Mi pensas ke nur la angla kaj la ĉina povas konkuri mondskale por mondlingveco, sed ne la hispana. Tamen, ŝajnas ke ĉiuj lingvaj imperiemuloj perdos la batalon antaŭ la apero de la automata tradukado kaj aliaj teknologioj.
Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 13:10:59 Ngày 06 tháng 5 năm 2012
Ŝajnas ke se nia lingvo estas la mondlingvo, tio donas povon, kaj prestiĝon (eĉ se por tio estis necese masakri milionojn da homoj). Ankaŭ faras nin senti kiel superuloj, kompare al tiuj kompatindaj ekskolonizitoj. Krom la praktika avantaĝo kiun tio donas...
Kial neniu iras al la kerno de mia demando??
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 13:41:49 Ngày 06 tháng 5 năm 2012
Paquillo:Ŝajnas ke se nia lingvo estas la mondlingvo, tio donas povon, kaj prestiĝon (eĉ se por tio estis necese masakri milionojn da homoj). Ankaŭ faras nin senti kiel superuloj, kompare al tiuj kompatindaj ekskolonizitoj. Krom la praktika avantaĝo kiun tio donas...Vi fakte ŝajnas opinii ke internacia lingvo estu latineca. Ĉu tio ne donus similajn, kvankam eble malpli klarajn, avantaĝojn al anoj de tiaj lingvoj?