Kial ni deziras ke nia denaska lingvo estus la mondlingvo?
od uživatele Paquillo ze dne 25. dubna 2012
Příspěvky: 26
Jazyk: Esperanto
Paquillo (Ukázat profil) 25. dubna 2012 8:58:21
mi pensas ke estas deziro de la parolantoj de grandaj lingvoj: hispanoj, francoj, ĉinoj... sed speciale por la angloj.
mi supozas ke la parolantoj de etaj lingvoj ne havas ĉi tiun senton, sed eble jes, mi ne scias, pri pligrandigi sian lingvon, ĉu?.
sed, kiuj estas la kaŭzoj psikologiaj, ktp. de ĉi tio?
Paquillo (Ukázat profil) 25. dubna 2012 9:42:32
Fenris_kcf (Ukázat profil) 25. dubna 2012 10:23:56
Mi ne deziras, ke la Germana iĝas la mondlingvo. Ĝi estas tro malsistema, ekzemple la skrib-elparol-rilato:
La pluralo de la vorto "Bauch" (ventro) estas "Bäuche". Ŝanĝi la radikon jam estas malbona (kvankam ne malofte en la Germana), sed la elparolo estas eĉ pli stranga: "baŭĥ" kaj "bojĵe".
maratonisto (Ukázat profil) 25. dubna 2012 10:53:15
Fenris_kcf:Denove vi demandas pri la kaŭzo de iu ajn eldiro, kiun vi krude asertas...La aserto ne estas kruda. Unu de kialoj de kontraŭesperanta konduto estas la ŝovinismo de politikistoj, kiuj vere volas disvastigi siajn lingvojn.
darkweasel (Ukázat profil) 25. dubna 2012 11:10:10
Fenris_kcf:"bojĵe"En kia dialekto estas tie ĵ-sono? Aŭ ĉu temas nur pri proksimuma reprezento de /ç/?
Fenris_kcf (Ukázat profil) 25. dubna 2012 12:13:44
maratonisto:Eble. Sed mi ne estas unu de tiaj. Do Paquillo ne imputu al mi, ke mi estas.Fenris_kcf:Denove vi demandas pri la kaŭzo de iu ajn eldiro, kiun vi krude asertas...La aserto ne estas kruda. Unu de kialoj de kontraŭesperanta konduto estas la ŝovinismo de politikistoj, kiuj vere volas disvastigi siajn lingvojn.
darkweasel:Jes. Mi ne skribas laŭ IPA.Fenris_kcf:"bojĵe"En kia dialekto estas tie ĵ-sono? Aŭ ĉu temas nur pri proksimuma reprezento de /ç/?
antoniomoya (Ukázat profil) 25. dubna 2012 12:45:14
Paquillo:kial ni deziras ke nia denaska lingvo estu la mondlingvo?Ĉu vi vere deziras tion?... Ĉar mi tute ne.
Kompatindaj fremduloj kiuj kuraĝus lernaĉi la malfacilegan hispanan!
Amike.
fajrkapo (Ukázat profil) 25. dubna 2012 13:15:48
antoniomoya:ĉiuj lingvoj estas malfacilegaj por fremduloj, se ne estas la verboj estas la elparolado, aŭ la skribado, aŭ la gramatiko, ktp, aŭ ĉio kune. Eo estas malsama tiusence, kvamkam ankaŭ oni devas studi, sed sciante ke fine oni povas regi ĝin bone, eble estas la nura lingvo kiu vere dependas de ĉiuj mem samkondice.Paquillo:kial ni deziras ke nia denaska lingvo estu la mondlingvo?Ĉu vi vere deziras tion?... Ĉar mi tute ne.
Kompatindaj fremduloj kiuj kuraĝus lernaĉi la malfacilegan hispanan!
Amike.
bokomon
Paquillo (Ukázat profil) 25. dubna 2012 13:29:41
antoniomoya:Mi pensas ke la hispanoj rezignis, kvankam ili deziras tion, ili scias ke neniam povos konkuri kun la ĉina aŭ la angla mondskale. Mi dezirus ke la hispana povus konkuri kaj venki la anglan en ameriko, kvankam tio estas tre malebla, ĉar mi jam ne eltenas la finvenkismon de la anglemuloj, mi trovas ilian propragandon veran aŭ malveran eĉ en mia supo, en tv, en radio, ĉie, mi devas manĝi anglan eĉ per miaj nazoj.Paquillo:kial ni deziras ke nia denaska lingvo estu la mondlingvo?Ĉu vi vere deziras tion?... Ĉar mi tute ne.
Kompatindaj fremduloj kiuj kuraĝus lernaĉi la malfacilegan hispanan!
Amike.
darkweasel (Ukázat profil) 25. dubna 2012 13:33:17
antoniomoya:Fakte la hispana estas inter la neplanitaj lingvoj, kiujn mi ĝis nun lernis, la plej facila. Sed eble mi lernis tro malmulte da ĝi.Paquillo:kial ni deziras ke nia denaska lingvo estu la mondlingvo?Ĉu vi vere deziras tion?... Ĉar mi tute ne.
Kompatindaj fremduloj kiuj kuraĝus lernaĉi la malfacilegan hispanan!
Amike.