Späť na obsah

Kial ni deziras ke nia denaska lingvo estus la mondlingvo?

od Paquillo, 25. apríla 2012

Príspevky: 26

Jazyk: Esperanto

Paquillo (Zobraziť profil) 25. apríla 2012 8:58:21

kial ni deziras ke nia denaska lingvo estus la mondlingvo?

mi pensas ke estas deziro de la parolantoj de grandaj lingvoj: hispanoj, francoj, ĉinoj... sed speciale por la angloj.

mi supozas ke la parolantoj de etaj lingvoj ne havas ĉi tiun senton, sed eble jes, mi ne scias, pri pligrandigi sian lingvon, ĉu?.

sed, kiuj estas la kaŭzoj psikologiaj, ktp. de ĉi tio?

Paquillo (Zobraziť profil) 25. apríla 2012 9:42:32

ĉu tiu dezirego ekzistos/as post la perfektiĝo de la automata tradukado?

Fenris_kcf (Zobraziť profil) 25. apríla 2012 10:23:56

Denove vi demandas pri la kaŭzo de iu ajn eldiro, kiun vi krude asertas...

Mi ne deziras, ke la Germana iĝas la mondlingvo. Ĝi estas tro malsistema, ekzemple la skrib-elparol-rilato:

La pluralo de la vorto "Bauch" (ventro) estas "Bäuche". Ŝanĝi la radikon jam estas malbona (kvankam ne malofte en la Germana), sed la elparolo estas eĉ pli stranga: "baŭĥ" kaj "bojĵe".

maratonisto (Zobraziť profil) 25. apríla 2012 10:53:15

Fenris_kcf:Denove vi demandas pri la kaŭzo de iu ajn eldiro, kiun vi krude asertas...
La aserto ne estas kruda. Unu de kialoj de kontraŭesperanta konduto estas la ŝovinismo de politikistoj, kiuj vere volas disvastigi siajn lingvojn.

darkweasel (Zobraziť profil) 25. apríla 2012 11:10:10

Fenris_kcf:"bojĵe"
En kia dialekto estas tie ĵ-sono? shoko.gif Aŭ ĉu temas nur pri proksimuma reprezento de /ç/?

Fenris_kcf (Zobraziť profil) 25. apríla 2012 12:13:44

maratonisto:
Fenris_kcf:Denove vi demandas pri la kaŭzo de iu ajn eldiro, kiun vi krude asertas...
La aserto ne estas kruda. Unu de kialoj de kontraŭesperanta konduto estas la ŝovinismo de politikistoj, kiuj vere volas disvastigi siajn lingvojn.
Eble. Sed mi ne estas unu de tiaj. Do Paquillo ne imputu al mi, ke mi estas.

darkweasel:
Fenris_kcf:"bojĵe"
En kia dialekto estas tie ĵ-sono? shoko.gif Aŭ ĉu temas nur pri proksimuma reprezento de /ç/?
Jes. Mi ne skribas laŭ IPA.

antoniomoya (Zobraziť profil) 25. apríla 2012 12:45:14

Paquillo:kial ni deziras ke nia denaska lingvo estu la mondlingvo?
Ĉu vi vere deziras tion?... Ĉar mi tute ne.
Kompatindaj fremduloj kiuj kuraĝus lernaĉi la malfacilegan hispanan!

Amike.

fajrkapo (Zobraziť profil) 25. apríla 2012 13:15:48

antoniomoya:
Paquillo:kial ni deziras ke nia denaska lingvo estu la mondlingvo?
Ĉu vi vere deziras tion?... Ĉar mi tute ne.
Kompatindaj fremduloj kiuj kuraĝus lernaĉi la malfacilegan hispanan!

Amike.
ĉiuj lingvoj estas malfacilegaj por fremduloj, se ne estas la verboj estas la elparolado, aŭ la skribado, aŭ la gramatiko, ktp, aŭ ĉio kune. Eo estas malsama tiusence, kvamkam ankaŭ oni devas studi, sed sciante ke fine oni povas regi ĝin bone, eble estas la nura lingvo kiu vere dependas de ĉiuj mem samkondice.
bokomon

Paquillo (Zobraziť profil) 25. apríla 2012 13:29:41

antoniomoya:
Paquillo:kial ni deziras ke nia denaska lingvo estu la mondlingvo?
Ĉu vi vere deziras tion?... Ĉar mi tute ne.
Kompatindaj fremduloj kiuj kuraĝus lernaĉi la malfacilegan hispanan!

Amike.
Mi pensas ke la hispanoj rezignis, kvankam ili deziras tion, ili scias ke neniam povos konkuri kun la ĉina aŭ la angla mondskale. Mi dezirus ke la hispana povus konkuri kaj venki la anglan en ameriko, kvankam tio estas tre malebla, ĉar mi jam ne eltenas la finvenkismon de la anglemuloj, mi trovas ilian propragandon veran aŭ malveran eĉ en mia supo, en tv, en radio, ĉie, mi devas manĝi anglan eĉ per miaj nazoj.

darkweasel (Zobraziť profil) 25. apríla 2012 13:33:17

antoniomoya:
Paquillo:kial ni deziras ke nia denaska lingvo estu la mondlingvo?
Ĉu vi vere deziras tion?... Ĉar mi tute ne.
Kompatindaj fremduloj kiuj kuraĝus lernaĉi la malfacilegan hispanan!

Amike.
Fakte la hispana estas inter la neplanitaj lingvoj, kiujn mi ĝis nun lernis, la plej facila. Sed eble mi lernis tro malmulte da ĝi.

Nahor